Kiam la edzino revenis hejmen, la edzo tuj diris al shi: "Hodiau, mi havas
felichon en malfelicho." La edzino tuj demandis: "Kio okazis?" La
edzo respondis: "Nia azeno perdighis." La edzino demandis: "Kial felicho?" La
edzo respondis: "Feliche mi ne rajdis sur ghi, alie ankau mi perdighus." |