Iun
tagon princo iris eksteren per granda portosegho portata de ok
homoj. Antau kaj post li svarmis sekvantoj kaj gardistoj dum bruis
tamtamado kaj tamburado. Ho, kiel majesta parado! Survoje ili
hazarde renkontis Balagenca.
"Kiu audacas ne genuighi
che la vojo?" kriis la princo, kiu estis tiel kolera, ke liaj
okuloj pligrandighis kaj lia barbo hirtighis.
"Estas Balagenca, Via
Princa Moshto," diris iu sekvanto tirante Balagenca al la princo,
"neniotima Balagenca."
"Jes, mi estas Balagenca,"
aldonis ne haste Balagenca, "sed mi ne rekonas vin, Via Princa
Moshto."
"Aha!... Ghuste vi
estas Balagenca?" surprizighis la princo. "Oni diras, ke vi estas
la plej trompema, chu ne?"
"Ne, mi ne meritas. Mi
plej shatas diri veron."
"Chiuj diras, ke vi estas
la plej inghenia. Chu vi kapablas elirigi min el la portosegho
per trompo?" ridachis la princo, opiniante lin jam metita en embarason.
"Kiel mi kuraghus elirigi
Vian Princan Moshton el la portosegho? Tamen, se Via Princa Moshto
eliros el via portosegho, mi tiam povos reirigi vin en ghin."
"Chu vere?"
"Ja, tiun bagatelon mi,
senindulo, facile plenumos."
La princo pensis: Chiuokaze
mi ne reiros en la seghon. Kion li faros tiam?! La princo do konsentis
kaj elsaltis el la portosegho.
Ghuste kiam la princo
ekstaris sur la tero, Balagenca ridis: "Via Prudenta Princa Moshto,
chu mi ne sukcesis elirigi vin per trompo?"
La princo ekgapis konsternite.
Li senvorte residighis en la portoseghon. Vidinte, ke la vizagho
de la princo misformighis de kolerego, chiuj sekvantoj subridis.
"Centprocenta trompisto!
Levu la portoseghon! Ekiru!" ordonis la princo kolerege.
Apenau ili ekpashis, audighis
la vocho de Balagenca:
"Momenton!"
La princo tuj haltigis
la portoseghon kredante, ke Balagenca denove elpensis ian ruzajhon.
Balagenca ridegis:
"Dankon, Via Princa Moshto,
ke vi refoje obeis mian ordonon kaj haltigis vian portoseghon!"
Dirinte tion, Balagenca
ekgalopis for.
|