Amuzejo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

   
 
   
Humurajhoj

Konfuceo ne sciis la anglan lingvon

Parolante pri la lernopoentoj de sia filo, la patrino veis: "La anglalingva nivelo de mia filo estas malalta, do antau ekzameno mi kondukis lin al la templo de Konfuceo por peti progreson, tamen li ankorau malsukcesis en la ekzameno." Shi demandis s-ron M pri la kialo, kaj li respondis senpripense: "Kompreneble, char Konfuceo ne sciis la anglan lingvon."

 

Pastro kaj senlaborulo

Pastro demandis senlaborulon: "Kien vi volus iri post via morto, paradizon au inferon?"

"Tien, kie estas laboro," respondis la senlaborulo.

 

Forjhuro

Estis instruisto, kiu pasie amis fumadon. Kiam li gvidis kurson, la tabaka odoro ege ghenis la lernantojn. Plurfoje lin admonis liaj lernantoj, sed vane.

Iutage lernanto W legis artikolon en jhurnalo pri damagho de fumado, do li proponis ghin al la instruisto kaj poste demandis la lastan, chu li ankorau fumos.

"Jen, fumado estas tiel terura!" la instruisto volvis la jhurnalon, jhetis ghin en paperkorbon kaj forjhuris, frapante la bruston per la manoj: "Mi ne plu legos jhurnalon."

 

Malrapide iri en pluvo

Pro pluvego chiuj hastas sur strato, sed iu homo iras tre malrapide. Oni miras kaj demandas al li: "Kial vi ne iras rapide?" La homo aplombe respondas: "Estas vane. Jen, ankau antaue pluvas."

 

Kuiri bambuajhon

Iu nordano gastis en la sudo, tiea loghanto regalis lin per bambushoso kuirita.

Li demandis: "Kio tio estas?"

La sudano respondis: "Bambuajho."

Reveninte hejmen, la nordano sopiris al bongusto de la bambuajho kaj kuiris sian bambumaton, sed neniel povis fari ghin manghebla. "Kiel ruza la sudano estas!" li kolere diris al sia edzino.

(Solvo de la enigmoj en la lasta numero: limako, sunfloro , arakido kaj akvo.)

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16