En
la subprovinco Simao, Yunnan-provinco, viglas aro da junaj homoj,
kiuj ofte vizitas bufedejon kaj kant-dancejon, tamen ili tie
ne drinkas nek dancas, sed interparolas kaj ludas kun junaj
servistinoj, regalas ilin kaj donacas al ili fruktojn k.a.
Estas strangaj iliaj ludoj: kapa shtormo,
premo de kolego, sovagha fajro k.a. La etoso estas varma, tamen
ofte kun malagrablaj vortoj, kiaj aideso, venerea malsano kaj
toksighemo.
Ne pensu, ke ili estas frivolaj. Ili
estas volontuloj, elektitaj de la Rugha Kruco de Yunnan, Chinio,
kaj tiu de Australio. Ili apartenas al la Institucio de Instruado
kaj Trejnado de Junaj Kamaradoj Kontrau Aideso investita de
Chinio kaj alia lando. Ludo estas unu el ghiaj taskoj kun la
celo disvastigi sciojn kontrau aideso.
En 1994 la Rugha Kruco de Yunnan kaj
tiu de Australio subskribis interkonsenton por inici junajn
homojn pri aparta instrua metodo. Post ekzameno ili ricevas
diplomon kaj funkcias kiel oficiala gvidanto, kies tasko estas
instrui la sciojn kontrau aideso al aliaj junaj homoj.
S-ro Shi Luhua, vicprezidanto de la
Rugha Kruco de Yunnan kaj respondeculo pri tiu laboro, diris,
ke tio estas instrua metodo internacie rekonita kaj efike praktikata,
kaj Australio uzas ghin kontrau aideso en suda Azio jam multajn
jarojn.
Oni elektas homojn 25-35-jarajn por
fari tiun laboron sen postulo de apartaj profesio, lernohistorio
kaj aliaj. S-ro Shi diris, ke ili preferas junajn homojn viglepensajn,
oratorajn kaj responsemajn por fari tiun laboron. Oni faras
tiun laboron ghenerale en postlaboraj horoj, sed kiujn ili trejnas,
kie kaj kiam faras la trejnadon, tion decidas la gvidantoj mem.
La Rugha Kruco de Yunnan donas nur servon kaj subtenon ekzemple
en financo, organizas diskuton chiumonate kaj transdonas al
ili novan trejnan teknikon, konservas koncernajn materialojn
k.a. dum la Rugha Kruco de Australio donas monhelpon kaj teknikan
subtenon.
En Simao estas 46 tiaj gvidantoj, kiuj
okazigis 215 trejnajn kursojn kaj trejnis 4300 junajn homojn,
kaj el tiuj kursoj 173 estis destinitaj por servistinoj de amuzejoj.
Bao Zhengguo, respondeculo de la Rugha
Kruco de Simao, diris, ke komence la kurso okazis en superaj
lernejoj kaj gimnazioj kaj la trejnado iris glate, sed oni proponis
fari tion inter la homoj facile atakataj de aideso, tial oni
decidis fari la trejnadon chefe en amuzejoj.
Tio estas afero facile priparolata
sed malfacile farata. Por sukcesigi la unuan trejnan kurson
de la servistinoj de bufedejoj, Bao Zhengguo kaj liaj kolegoj
chiuvespere iris al bufedejoj. Por persvadi mastrinon de iu
bufedejo, ili iris tien pli ol dek fojojn, tamen shi rifuzis.
Ili do rekte vizitis la bufedejon kaj interparolis kun junaj
servistinoj, kiuj tamen tuj ignoris ilin, trovinte, ke ili venis
tien ne por amuzighi. Tial en la dauro de pli ol 2 monatoj ili
okazigis neniun kurson.
Poste oni proponis, ke la loka registaro
kunvoku mastrojn de la 280 bufedejoj kaj dancejoj, por ke tiuj
propraokule rigardu kiel iras la trejnado. Se ili ne shatas
tion, oni do forlasu. Bao diris: "Tuj post finigho de la
trejnado kelkaj mastroj hastis al ni, por ke ni tuj trejnu iliajn
servistinojn.
Chi-flanke la servistinoj mem ludis
gravan rolon. Post sukceso de kelkaj kursoj favoraj informoj
ekcirkulis inter la junaj servistinoj, kiuj telefonis al la
organizanto por viziti la kurson.
27-jara Wang Xiaolong gvidis drinkejon
jam 3 jarojn. En 1999, kiam li ricevis diplomon de gvidanteco,
li alte taksis la trejnadon de la servistinoj. Li gvidis 80
kursojn en Simao kaj dedichis chiun sian liberan tempon al la
afero.
Wang diris, ke la servistinoj plejparte
estis malalte klerigitaj. Ili vizitis nur mezlernejon au elementan
lernejon. Ili laboras fore de la hejmloko sole pro malricheco
kaj estas facile atakataj de aideso. Nun ili estas klaraj, ke
aideso estas malfacile kuracebla.
La ludo "Sovagha fajro" estas
lasta leciono de la trejna kurso. Chiufoje en tia leciono Wang
estas emociita. La ludo estas farata tiel, ke chiuj kursanoj
staras en cirklo kaj manklakigas kun fermitaj okuloj, dum la
gvidanto "kun aides-viruso" staras ekster la cirklo.
Li frapas je shultro de iu el la kursanoj, kio montras, ke li
faris dangheran kontakton (seksa kontakto) kun tiu, post tio
la kursanoj manpremas unu alian kaj la homo, je kies shultro
la gvidanto frapis, delikate gratis alies mankavon, ankau kio
aludas dangheran seksan kontakton. Post 5 alternoj de manpremo
oni trovis, ke el la dekkelkaj ludantoj nur kelkaj ne estis
gratitaj je mankavo. Tio signifas, ke ili plejparte estis atakitaj
de aides-viruso.
Wang Xiaolong informis la kursanojn
pri la rezulto kaj diris al ili: "Aideso infektas rapide
kaj vaste, kvankam tion oni ne vidas. Por preventi ghin oni
devas rifuzi dangheran kontakton."
Li demandis la kursanojn, kiuj estis
atakitaj de la "viruso": "Chu vi venghos vin
kontrau aliaj, se vi infektighis je aideso?" Kelkaj el
ili respondis: "Ne." Li demandis plue: "Se vi
malsanighos je aideso kaj perdos laborpostenon kaj anstatau
amikighi kun vi oni krachos sur vin kaj malpermesos al vi viziti
necesejon kaj viaj gepatroj malpermesos al vi reveni hejmen,
tiaokaze, chu vi venghos vin kontrau la socio?" Pluraj
respondis unuvoche: "Jes, ni venghos nin."
Li demandis plue: "Kion vi deziros,
se vi suferos de aideso?"
"Amon," mallaute respondis
juna servistino.
Ghuste amo instruas, ke oni devas trakti
la tiel nomatajn "degenerintajn" homojn samkiel ordinarajn
homojn. Su Yaju, gvidanto de tiu afero, diris, ke trejni junajn
servistinojn shanghis shian sintenon al la servistinaro. Antaue
shi respektis ilin laumore, sed tenis sin fore de ili, sed nun
shi opinias, ke la servistinoj estas homoj egalaj al la aliaj,
ili diferencas de la aliaj nur per malsamaj vivrimedoj. Surstrate
se iu servistino vokas shin per la titolo instruisto, shi sentas
ghojon kaj fieron.
Rilataj artikoloj:
La tuta mondo ekagu kontrau
aideso!
Kontrauaidesa propagandanto Pu
Cunxin
Ili liberigis sin el minaco
de aideso