Aideso
(akirita imuno-deficita sindromo) estas malsano kauzita de infekto de la homa
imuno-deficita viruso (HIV). Ghi infektas tra tri vojoj, t.e. seksa kontakto,
sanga kaj patrin-beba infektoj. Nun ankorau mankas efika kuracilo kontrau ghi.
La
unua raporto pri aideso aperis nur antau 20 jaroj, tamen hodiau ghi jam estas
la plej danghera malsano por la homaro.
Cirkulo de aideso tra la tuta
mondo
La Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS
kaj la Monda San-Organizo publikigis "Raporton de decembro de 2001 pri cirkulado
de aideso". La raporto diras, ke la nombro de aidesuloj kaj homoj, infektitaj
de aides-viruso, nun estas pli ol 40 milionoj da homoj kaj sole chi-jare 5 milionoj
da homoj infektighis je aides-viruso kaj 3 milionoj da aidesuloj jam mortis sole
en 2001. De post 1981, kiam oni malkovris la unuan kazon de aideso, 60 milionoj
da homoj infektighis de aides-viruso. Nun aideso estas la plej granda mortiga
malsano sude de Saharo en Afriko. Kaj en la tuta mondo ghi estas la kvara danghera
malsano. En multaj disvolvighantaj landoj infektighintoj estas chefe junaj virinoj.
Nun triono de la aidesuloj kaj infektighintoj estas 15-24-jaraj. Multaj el ili
ne scias, ke ili jam infektighis de tiu viruso. Sennombraj homoj scias nenion
pri tio au tre malmulte pri memprotektado. Tia stato estas serioza preciape en
Afriko kaj Azio.
Aideso en Chinio
Antau
kelkaj jaroj aideso-infektigho ne estis rapida en Chinio, sed pro rapida disvastigho
de aideso en la mondo, la nombro de infektighintoj rapide kreskis en Chinio. Por
ke la lokaj registaroj kaj koncernaj departementoj ghustatempe plifortigu la preventon
kaj kuracon de aideso kaj garantiu realigon de la prevent-kuracaj rimedoj kaj
la tuta socio havigu al si pli grandan kapablon preventi la malsanon kaj malpliigi
ghian damaghon al la popola sano, nacia ekonomio kaj socia disvolvigho, la china
registaro ellaboris "Planon pri prevento kaj rego de aideso por la meza kaj
longa periodoj (1998-2010)" surbaze de resumo de la chinaj kaj alilandaj
spertoj. En 2001 1.25 milionoj da chinoj infektighis de aides-viruso (lau neregistara
takso), kaj la nombro eble levighos al 5 milionoj en 2005 kaj al 10 milionoj en
2010, se oni ne alprenos efikajn rimedojn por prevento kaj kuraco. La disvastigho
de aideso en Chinio estis aparte atentata de la internacia publiko. La Kunigita
Programo de UN pri HIV/AIDS havas specialan grupon pri Chinio kaj agentejon tie
kun la celo helpi la chinan registaron en la batalo kontrau aideso. S-ro Peter
Piot, estro de la Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS, diris, ke en la venontaj
20 jaroj la china stato decidos la sharghon de la tuta mondo koncerne aideson.
La Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS opinias, ke Chinio ankorau havas tempon
por agado, se ghi volas bremsi la plivastighon de aideso antau la fino de 2010.
Sed
ne sufichas sola atento al iuj lokoj koncerne la gravan malutilon de aideso.
Kiujn
rimedojn UN alprenos en la venontaj 10 jaroj?
Multaj
landoj promesis alpreni rimedojn por preventi kaj atenti aideson, kuraci ghin,
subteni la kuracadon, redukti ghian malutilon kaj flegi orfojn suferantajn de
aideso. La simpozio pri aideso sub UN okazigita junie de 2001 ellaboris planon
por la venontaj 10 jaroj cele preventi aideson. La plano temas pri la jeno:
En
la landoj grave suferantaj de aideso, la nombro de 15-24-jaraj infektighintoj
de aides-viruso mallevighu je 25% kaj tiu celo realighu en la tuta mondo en 2010;
En
2005 la nombro de beboj, infektighintaj je aideso, mallevighu je 20% kaj en 2010
je 50%;
En 2003 UN ellaboros la nacian taktikon
por plifortigi la higienan sistemon de san-protekta servo kaj solvi la problemon
de medikamentoj kontrau aideso, inkl. de ties prezo, kaj alpreni urghan metodon
por levi la kuracnivelon.
En 2003 UN ellaboros la
nacian taktikon por doni la idealan medion al la infanoj kaj orfoj infektighintaj
je aides-viruso kaj en 2005 efektivigi tiun taktikon.
En
2003 UN ellaboros taktikon por elimini la faktorojn facile kauzantajn infektighon
de aides-viruso, inkl. de malrapida disovlvigho, ekonomia postighinteco, malricheco
kaj malalta pozicio de la virinoj kaj manko de edukado.
En
2003 UN difinos kunlaboran strukturon de multaj departementoj cele solvi la problemojn
kauzitajn de cirkulo de aideso al la individuoj, familioj, loghkvartaloj kaj nacioj.
La
plano pliigos fidon de la tuta mondo pri venko super aideso.
Decembro
de chiu jaro estas monato de aktivado kontrau aideso de la mondo decidita de UN.
En la unua jaro de la nova jarcento, kiam komencighis tiu aktivado, ni profunde
sentis, kiom grandan minacon kauzis aideso al la tuta homaro. Aideso devigas la
tutan mondon denove prijughi la homan kapablon, kaj batali kontrau aideso jam
farighis misio de la tuta homaro.