Novembre
de 2001 fama china aktoro Pu Cunxin ricevis la titolon "Kontrauaidesa propagandanto"
donitan de la Higiena Ministerio de Chinio. Li estas la unua homo, kiu ricevis
tiun honoron. Li sincere vershis sian koron, kiam oni donis al li la titolon:
"Por
tio mi faris nur bagatelon. Mi opinias, ke preventi aideson estas granda afero,
granda bonfarado. Mi volonte kontribuos iom al ghi.
"Oni
invitas min fari tiun laboron, eble pro mia aktoreco. En la imago de la publiko
mi povas ligighi kun propagando kontrau aideso, kiu utilas al popularigo de koncernaj
medicinaj scioj kaj ghusta traktado de aidesuloj.
"Mi
scias, ke miaj laboroj, kiaj prelego kaj afishado, chiuj estas destinitaj por
preventi aideson, tamen tio ne sufichas. Mi vere volas kontakti aidesulojn, kiuj
suferas diskriminacion. Ekz. sur afishoj mi babilas kun aidesuloj, manpremas ilin,
helpas ilin surmeti pantoflojn kaj aranghas por ili litajhojn. Se estas eble,
mi volas vivi kune kun ili tutan tagon. Mi volas konigi al chiuj, ke kvankam aideso
infektas tre rapide kaj facile kauzas morton, tamen ili infektas nur per sango
kaj korpa likvajho, sed la ordinara kaj ceremonia kontakto ne estas infekta kanalo.
"Mi
pensas, ke timo al aideso estas komprenebla. Kiam mi informighis, ke la Higiena
Ministerio de Chinio invitas min propagandi kontrau aideso, mi hezitis, char mi
timis, ke tio damaghos mian aktoran karieron.
"Sed
mi hezitis nur 10 minutojn kaj akceptis la inviton. Mi opiniis, ke tiu afero estas
malsama ol aliaj bonaj aferoj, faritaj de mi en la pasinteco. Tio estas malsama
ol donacado de miloj da juanoj por subvencii malrichajn lernantojn.
"Informighintge
pri tio, preskau chiuj miaj amikoj admiris, ke mia decido estas bona.
"Mi
nun ghojas pro la decido kaj mia vivenhavo richighis pro tio. Mi faris ankau afishojn
por komercado. Kaj tiam chiuj, similaj al mi au pli bonaj ol mi, deziras fari
ion bonan por la socio, au alivorte rekompenci la socion, ekz. se vi multe profitis
de via kariero, vi do devas memkonscie pagi imposton, char vi sukcesis en la socia
medio, kiu ebligis al vi la sukceson.
"Char
la registaro metis min sur la lokon de unua kontrauaidesa propagandanto, mi do
devas fari ghin solide por la longa tempo kaj ne sole babili. Mi volas kolekti
pli da mono per prezentado por propagandi kontrau aideso.
"Por
malkashe diri, mi ja volis pagi por kuraci iun ajn aidesulon, sed tio estas ekster
mia povo.
"Tamen mi elmetis por mi sloganon 'For
de aideso manon en mano kaj zorgu pri la malfelichuloj.'
"Efektive,
rapide disvastighas aideso en Chinio pro diversaj kauzoj, el kiuj unu estas manko
de sango en la sangobankoj. Pro tio iuj malgrandaj hospitaloj en la landlimaj
regionoj uzis sangon kaj oni ne sciis de kie ghi estas akirita. Tio kauzis aideson
al multaj. Mi volonte kontribuos mian sangon kaj medolon."
________________
*
Pu Cunxin estas aktoro de la China Popola Arta Teatro kaj ankau filma kaj televizia
aktoro tre shatata de chinoj. La de li ludita filmo "Bano" estis premiita
en la internacia filma festivalo.
Rilata artikolo: La
tuta mondo ekagu kontrau aideso!