|
|
|
|
|
Medikamentoj
|
Che gicheto de apoteko
|
Manipuli komputilon
|
|
|
|
|
|
Dosiero por la infektighintoj
|
Viziti malsanulojn
|
Afisho kontrau aideso
|
Shangcai-gubernio trovighas en Henan-provinco.
Ghi estas malricha. Tie estas Wenlou-vilagho. En 1996 parto
de la vilaghanoj suferis de stranga malsano. La simptomoj similis
al tiuj de gripo: malalta febro, gorgha doloro, lakso kaj malforteco.
Ilia malsano neniom mildighis post injekto kaj preno de medikamentoj.
En 1999 kelke da junaj vilaghanoj mortis
de tiu malsano, kio metis la tutan vilaghon en timon. La afero
vekis atenton de koncernaj departementoj de la loko. La epidemi-preventa
stacio de la gubernio ekzamenis sangon de kelkaj vilaghanoj
kaj la rezulto montris, ke la antikorpo de HIV de 6 specimenoj
da sango estis pozitiva.
Oni kun miro eksciis, ke la stranga
malsano estas aideso.
HIV infektas tra tri kanaloj: seksa
kaj transfuza disvastigo kaj infekto de la patrino al bebo.
Sed kial tiom multe da kamparanoj infektighis de aides-viruso
en la postighinta natura vilagho? Oni diris, ke pro malbonaj
naturaj kondichoj, multaj vilaghanoj vivtenis sin per vendo
de sango. Iam en 1993-1995 la sanga stacio kolektis sangon per
anormala metodo. La malpura sang-eltira instrumento kauzis krucan
infektighon kaj pro tio pluraj vilaghanoj estis trafitaj de
aideso.
Vendo de sango iomete mildigis ilian
malrichecon, tamen ili pagis je la kosto de sia vivo. La higiena
departemento faris 7-foje enketon pri aideso en la vilagho kaj
trovis, ke el la 3170 vilaghanoj 1310 iam vendis sangon kaj
el ili 498 infektighis je aides-viruso. La vilaghanoj infektighintaj
je aides-viruso en 1996 jam falis en malsanon kaj ghis nun 37
el ili mortis.
La afero vekis grandan atenton de la
Shtata Konsilantaro de Chinio kaj ghia Higiena Ministerio. La
sinteza grupo de la centra registaro por preventi kaj kuraci
aideson venis tien por fari ekzamenon, preskribi medikamentojn
kaj senpage instrui al ili koncernajn sciojn.
Por solvi la malfacilojn de aidesuloj,
komence de 2001 la vilagho establis klinikon, kie kuracistoj
kaj flegistinoj de proksimaj hospitaloj faras medicinan servon
al la vilaghanoj. Por ke la loko havu medicinistojn por eterne,
fakuloj el Pekino ne nur kuracas, sed ankau instruas siajn lokajn
kolegojn, kune ellaboras kuracan planon kontrau diversaj komplikajhoj
kaj faras apartan trejnadon de la tieaj kuracaj kaj laboratoriaj
funkciuloj kontrau aideso.
Kun pligrandighanta apelacio de diversnivelaj
registaroj pri prevento kaj kuraco de aideso de la tieaj loghantoj
la centra registaro pagas la kuracadon de la malsanuloj, komence
duonon kaj poste la tuton. Nun la vilaghanoj de Wenlou povas
esti kuracataj senpage.
La Higiena Ministerio de Chinio informis,
ke la laboro kontrau aideso en Wenlou estas nur komenco de la
tuta plano kaj en la estonteco la laboro dauros en pluraj periodoj.
Ghi ellaboris kvin-jaran planon kontrau aideso, lau kiu oni
bone faros savadon kaj kuracadon en Wenlou, kaj krom tio en
la gubernio Shangcai oni establos reton por regi aideson kaj
en la gubernia epidemi-preventa stacio -- popularan ekzamenejon
kaj realigos ekzamenon de antikorpo de HIV al geedzighontoj.
Nun la produktado kaj vivo en Wenlou
estas bonordaj, socio stabila kaj la popolo trankvila kaj la
vilagho iom post iom sin liberigas el la ombro jhetita de aideso.
Rilataj artikoloj:
Amo venkas aideson
Kontrauaidesa propagandanto Pu
Cunxin
La tuta mondo ekagu kontrau aideao!