Lunaj
kukoj por la Autunmeza Festo de Chinio estas diversaj. Lau la produktejo estas
pekinaj, kantonaj, suzhou-aj, taiwan-aj, yunnan-aj, hongkong-aj, chaozhou-aj kaj
japanaj. Lau la materialoj kaj preparado estas fruktaj, legomaj, teaj, kokoslaktaj,
marproduktajhaj, tonikaj kaj aliaj. Lau la formoj estas elefantaj, porkidaj, leonaj
k.a.
Heredinte la tradiciajn trajtojn de la chinaj
lunaj kukoj, la modernaj estas pli delikataj kaj bongustaj. La lunaj kukoj estas
shatataj de la china popolo pro siaj apartaj trajtoj. La kantonaj estas maldik-krustaj
kaj fragilaj, bongustaj kaj dolchaj; la suzhou-aj -- molaj kaj aromaj; la chaozhou-aj
kun farcho el kandizita vaksa kukurbo -- tonikaj kaj molaj. La kuko aludas kolektighon
de la tutaj familianoj, char en la china lingvo la prononco de luna kuko havas
tiun signifon. Lau la formoj estas kvadrataj, okangulaj, triangulaj kaj ortangulaj
kun diversaj farchoj, kiaj kando, jujuboj, ovoflavo kaj kvin kernoj (kernoj de
juglando, sunfloro, ternukso, pinnukso, kaj abrikoto). La desegnajhoj de la kukoj
strikte rilatas kun la luno, ekz. Bela feino Chang'e flugas al la luno; Leporo
en la luna palaco; Nokta luno en la Lakta Vojo; Luno kun siaj tri inversaj ombroj
en lago; kaj Antikva belulino Xi Shi ebriighas sub la luno. La belaj desegnoj
ne nur montras felichon de la Autunmeza Festo, sed ankau richigas la poezian etoson
de la festo.
La pekinaj lunaj kukoj kun fragila
krusto estas bongustaj; la suzhou-aj kun maldikaj tavoloj estas blankaj, krespecaj
kaj dolchaj; la kantonaj similas al europaj kukoj kun diversaj bongustaj farchoj.
La tradiciaj taiwan-aj lunaj kukoj el batato estas dolchaj kaj molaj, sed ne oleaj.
La islamaj lunaj kukoj kun farcho el dishakita bovajho estas destinitaj por hujoj.
Rilataj
artikoloj:
Faru lunan kukon farchitan per fresha
porkajho
Kial chinoj manghas
lunan kukon en la Autunmeza Festo?
Autunmeza
Festo - china tradicia festo