La
Autunmeza Festo en la 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro estas
por chinoj la dua granda festo post la Printempa Festo. Char la festa tago trovighas
meze de autuno, do ghi portas la nomon Autunmeza Festo. En tiu tago la luno estas
plenplena, kio simbolas kunestadon de familianoj, pro tio ghi portas ankau la
nomon Festo de Kunestado. Hodiau en Chinio ankorau konservighas moroj de ghuo
de la luno kaj kukoj kun diversaj farchoj, kunmanghado de familianoj, prezentado
de draka danco kaj iluminado de turoj en la festo.
Kultado
kaj ghuo de la luno estis rigardataj kiel gravaj aferoj en la Autunmeza Festo.
Antikve monarkoj kutimis kulti la sunon en printempo kaj la lunon en autuno. Kaj
inter la popolanoj furoris kultado de la luno autunmeze. Poste ghuo de la luno
anstatauis kultadon de la luno. Vespere de la Autunmeza Festo la luno helas, migrantoj
en alia loko sopiras pri la hejmolando, rigardante ghin. Ghuo de la luno en la
Autunmeza Festo ekfuroris en Tang-dinastio (618-907), poetoj komponis nemalmultajn
versojn kaj artikolojn prikantantajn la lunon. En Chinio trovighas multaj historiaj
restajhoj por kulti au ghui la lunon. La Luna Altaro en Pekino konstruita en 1522
servis al la imperiestra familio de Ming-dinastio (1368-1644) por kulti la lunon.
Kiam
la autunmeza luno levighas sur la chielo, oni starigas tablon kun kukoj, granatoj,
jujuboj kaj aliaj frandajhoj. Post kultado de la luno la tuta familio sidanta
chirkau la tablo babilas inter si, ghuante la lunon kaj manghajhojn.
Rilata
artikolo: Manghajho por la
Autunmeza Festo