La
15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro estas la Autunmeza Festo en
Chinio. Tiutage oni donacas lunan kukon al amikoj kaj parencoj por aludi kunestadon.
Chinaj legendoj rakontas, kial chinoj kutime manghas lunan kukon en tiu festo.
El
la multaj legendoj la plej vaste cirkulanta estas komunikado de informoj per luna
kuko:
En Yuan-dinastio (1271-1368)
la tiranado de la regantoj vekis grandan indignon che la vasta popolamaso kaj
chie tra la tuta Chinio oni planis ribelon. Por daurigi sian regadon kaj preventi
la popolan ribelon la regantoj malpermesis al la popolanoj kashi ferajhojn kaj
dekretis, ke dek familioj uzu unu saman hejman tranchilon. Kamparana armeo faris
specialan kukon por teni informojn pri ribelo kaj sekrete transdoni ilin aliloken.
Oni kashis en la kuko slipon kun informoj pri ribelo kaj difinis, ke oni levu
la ribelon la 15-an de la oka monato lau la china luna kalendaro. Tiuvespere,
kiam la luno brilis sur la chielo, la popolanoj levighis. Rememore tiun ribelon
oni alkutimighis manghi lunan kukon tiutage.
En
Chinio cirkulas alia legendo pri luna kuko. La imperiestro Li Shimin (627-650
sur trono) de Tang-dinastio batalis kontrau tughjue-oj kaj la 15-an de la oka
monato lau la china luna kalendaro triumfe revenis en la chefurbon Chang'an, kie
chie regis vigleco. Tiam iu tubo-ano prezentis rondan kukon al la imperiestro
por soleni lian venkon. La imperiestro ekghojis. Li prenis la rondan kukon el
luksa skatolo kaj diris, montrante la brilan lunon: "Mi devas donaci la kukon
al la brila luno." Post tio la imperiestro kune kun siaj korteganoj manghis
la kukon kaj de tiam iom post iom formighis kutimo manghi lunan kukon en la Autunmeza
Festo.
Estas la tria legendo pri
luna kuko. Nokte de la 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro la imperiestro
Li Longji (712-756 sur trono) de Tang-dinastio songhis, ke li vojaghis al la luna
palaco kaj tie vidis lunan kukon. Belulino Chang'e diris al li, ke le kuko estas
emblemo de felicha jaro kaj abunda rikolto. Vekighinte, la suvereno ordonis multe
produkti tian kukon por kulti la lunon kaj peti mondpacon. Kaj manghi lunan kukon
iom post iom farighis palaca kutimo, kiun poste akceptis ankau la ordinaraj popolanoj.
Rilata
artikolo: Manghajho por la
Autunmeza Festo