Materialoj:
Faruno: 50
g., dishakita porkajho: 300 g., sukero: 60 g., maltozo: 15 g., sojo: 20 g., mononatria
glutamato: 10 g., kuirita porka graso: 210 g. kaj iomete da salo, rizvino, sezama
oleo kaj zingibra pulvoro.
Preparado:
A.
Miksu salon, sukeron, mononatrian glutamaton, sojon, rizvinon, sezaman oleon kaj
zingibran pulvoron kun la dishakita porkajho kaj kirlu la miksajhon lau unu sama
direkto. Vershu 60 g. da akvo kaj daurigu la kirladon ghis plena unuigho de la
materialoj. Metu ilin en fridujon por posta uzado.
B.
Miksu 300 gramojn da faruno kun 15 gramoj da maltozo, 120 gramoj da kuirita porka
graso kaj 45 gramoj da sukero kaj bone kirlu ilin. Vershu 175 gramojn da bolanta
akvo en la miksajhon kaj faru ilin pasto.
C. Miksu
200 gramojn da faruno kun 90 gramoj da kuirita porka graso.
Ch.
Per la pasto farita en B volvu la paston faritan en C kaj tenu la novan paston
kun aperturo supren kaj platigu ghin. Shutu sekan farunon sur tabulon kaj faru
la paston dikan je 3 cm.
D. Duigu la novan paston
faritan en Ch. Kaj striigu ghin. Faru chiun strion 40 pecoj.
E.
Platigu chiun pecon da pasto. Per ghi volvu 15 gramojn da dishakita porkajho kaj
faru ghin kuko kun luna formo.
F. Metu la preparitajn
pecojn faritajn en E., kun aperturo malsupren, en varman platan paton. Kovru la
paton per kovrilo kaj baku la kukojn 3-5 minutojn, inversigu ilin kaj daurigu
la bakadon pliajn 3-5 minutojn. Kiam la du flankoj de la kukoj farighas orkoloraj,
denove kovru la paton kaj baku per milda fajro ghis laktokolorigho kaj fragiligho
de la randoj de la kukoj.