Kulto al Ghingis-Hhano en lia mauzoleo

de XING LI

    De la 2-a ghis la 5-a de la deka monato, 2000, lau la china luna kalendaro, mi partoprenis la solenan kultadon al Ghingis-Hhano en lia mauzoleo, kiu okazas en chiu 12-a jaro. Lau la mongola tradicio, post morto de Ghingis-Hhano oni sekrete entombigis lin, tial oni ne scias, kie vere trovighas lia korpo, tamen en chiu 12-a jaro en lia mauzoleo okazas solena kultado.

    Frumatene de la 3-a de la deka monato mongoloj en bela nacia kostumo direktighis de diversaj lokoj al la Mauzoleo de Ghingis-Hhano. Ili pie iris sur la alta shtuparo. Trapasinte la 81 shtupojn, ili eniris en la mauzoleon.

Solena ceremonio en la malantaua halo

    La solena kultado okazis ne nur en la malantaua halo de la mauzoleo, sed ankau sur la kulta teraso Suleding. Antau la ripozhalo de Ghingis-Hhano kushis tablo 3 metrojn longa kun gravuritaj bonauguraj desegnoj. La ceremonia gvidanto en blua robo el jhakarda sateno staris antau la tablo.

    La benopetaj pashtistoj venis tien pofamilie. La pliaghaj kultantoj staris antaue kaj la junaj malantaue, la viroj antaue kaj la virinoj poste. Kun blanka rubando, vino, te-briko kaj manghajhoj en la manoj ili preghis kaj adorklinighis antau la tablo kaj post tio iris en la malantauan halon. La pliagha viro surgenue ripetis la faron kun blanka rubando au oferajhoj en la manoj kaj donis slipon kun nomoj de chiuj liaj familianoj al la ceremonia gvidanto, kiu metis la oferajhojn sur la tablon kaj laute legis la vortojn por kultado kaj la nomojn sur la slipo. Post tio la mauzolea gardisto akceptis la oferajhojn kaj alte levis la buteran lampon, tiam la benopetaj familianoj alte levis siajn manojn kun la mankavo supren. Kaj la ceremonia gvidanto legis gratulajn vortojn kun la signifo disvolvi la saghon, fortikigi la korpon, kulturi virton kaj tiel plu.

    Estis multaj kultantoj. En la halo la adorado, preghado kaj tamburaj sonoj komplete miksighis. Che ambau flankoj de la tablo estis blankaj rubandoj. Antau la saltantaj flamoj de la lampoj mi estis plene regata de sankta kaj mistera etoso, ankau mi donis al la ceremonia gvidanto slipon kun nomoj de miaj filo kaj bofilino kaj prezentis al li blankan rubandon por montri mian respekton.

Kultado sur la teraso Suleding

    Okcidente de la ripozhalo de Ghingis-Hhano estas kulta teraso Suleding. En Interna Mongolio cirkulas multe da legendoj pri Suleding. Efektive ghi estas fera lanco sur la milita flago de Ghingis-Hhano. Mongoloj rigardas ghin kiel la protektan dion.

    La kulta teraso Suleding estas ronda duetagha konstruajho. Ekstere estas balustradoj el blanka marmoro kaj meze de ghi shtona testudo, kaj super la testudo estas la impona Suleding. En la okuloj de la tieaj pashtistoj ghi estis chefa dio de la mauzoleo de Ghingis-Hhano kaj antau ghi estas nicho kun statuo de Ghingis-Hhano ene.

    Mauzolea gardisto diris al mi, ke sur la fera lanco estas ligitaj sanktaj haregoj de chiela chevalo. La kulta tablo estas plena de oferajhoj. Mauzoleaj gardistoj akceptis chiujn kultantojn, kiuj chefe estis proksimaj pashtistoj. Oni diris al mi, ke la solena ceremonio en la jaro de drako estas granda afero. Li vizitis la terason jam du fojojn kaj post 12 jaroj li refoje partoprenos la ceremonion. La piaj pashtistoj preghis por beno de la stepo, prospero de la bredataj bovoj kaj chevaloj, abunda rikolto, sano kaj felicho de la homoj.

Rilataj artikoloj:

Mauzoleo de Ghingis-Hhano

Ghingis-Hhano

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688