La
termino "mito" ne ekzistis en la antikva china lingvo, ghi estis
enkondukita el okcidentaj lingvoj. Mankas ankau al Chinio tia
ampleksa kaj perfekta mitologio, kia la helena, kiu konsistas
el serioj da richenhavaj rakontoj pri milito, aktivadoj de herooj
kaj aliaj mirindaj okazajhoj.
Do, chu en
Chinio ne trovighis mito? Kompreneble ne! Lau la ghenerala difino,
mito estas mirrakonto elpensita de primitivaj homoj pri diversaj
dioj, kiuj posedis superhomajn povojn kaj kreis la universon,
la naturajn fenomenojn, la homojn kaj aliajn estajhojn. Chinio
estas granda lando kun kvinmiljara historio, ghia primitiva
epoko sendube longe ekzistis en plipraa tempo. Do, oni povas
certighi pri tio, ke en pratempa Chinio ekzistis diversspecaj
mitoj, kvankam ili ne estis nomataj mitoj, sed legendoj kun
miraj enhavoj.
Sed nun oni
nur trovas sporadajn fragmentojn de tiuj mitoj, tio signifas
ke, la chinaj mitoj ne estis perfekte konservitaj. Kial? Char
Chinio ne havis tiajn epopeojn, kiaj Iliado kaj Odiseado, kiuj
enhavis la originajn rakontojn de la helena mitologio, kaj ankau
Chinio ne havis historiiston kiel Herodoto, kiu aplikis la helenan
mitologion kiel veran antikvan historion. Vere, la antikvaj
chinaj historiistoj kaj peotoj same aplikis mitojn en siaj verkoj,
sed ili ofte lauplache reviziis la mitojn. Tiel la historio
de la antikva Chinio farighis miksajho de mitoj kaj la vera
historio, kaj oni ne povas distingi ilin ekzakte. Tamen ni ankorau
povas prezenti kelkajn mitojn el la restantaj fragmentoj:
1. La
china versio de Genezo: Mito pri Pan'gu
2. Kiel originis
la homoj: Mito pri Nuwa kaj Xiwangmu
3. Mito pri
la dioj de suno kaj luno
4. Prapatroj de chinoj:
Yandi kaj Huangdi
5. Origino de
silko: Mito pri silkraupo
6. Rigida heroo
Xingtian
Kompreneble,
estas aliaj diversspecaj mitoj, sed multaj el ili restas nur
tre simplaj fragmentoj.
Estas vere
domaghe, ke la chinaj mitoj estas neperfekte konservitaj kaj
pro tio ni ne havas tre richan mitologion kiel la helena kaj
tre belan epopeon kiel Iliado kaj Odiseado. Kaj ankau mi ne
povas ne kun bedauro fini tiun chi artikolon.