Prapatroj de chinoj: Yandi kaj Huangdi

    La chinoj kutime rigardas sin kiel posteulojn de pratempaj reghoj Yandi kaj Huangdi (fakte ili estis nur tribestroj). Yandi alinomighis Shennong (dia agrikulturisto). Li gustumis centojn da herbospecoj por provi chu ili estas nutraj por homoj. Fine li gustumis iaspecan venenan herbon kaj mortis. Li posedis multajn sciojn pri agrikulturo kaj instruis al la primitivaj homoj la metodojn de grenplantado, tial Chinio farighis lando de agrikulturo.

    Huangdi estis tribestro admirata de la tribanoj pro sia bonkoreco. Li milite batalis kontrau la kruela tribestro Chiyou. Chiyou ne estis homofigura, char lia korpo aspektis kiel besto kun ok brakoj, ok kruroj kaj du flugiloj, sed li parolis kiel homo kun kupra kapo kaj fera frunto. Li posedis superhoman povon, char li povis estigi nubon kaj nebulon kaj povis alvoki la diojn de vento kaj pluvo por venigi ventegon kaj pluvegon. Kaj li havis okdek unu fratojn, kiuj lin helpis. Huangdi ne sukcesis venki lin post nau atakoj. Nur dank' al la helpo de la chiela regho, kiu sendis feinon kaj instruis al li militarton. Sekve, kiam Chiyou estigis nebulon, Huangdi kapablis krei kompason por distingi la direkton malgrau la densa nebulo. Fine Huangdi venkis kaj mortigis Chiyou.

    Post la pereo de Chiyou kaj lia tribo, Huangdi farighis estro de la tiama tribfederacio kaj estis alte estimata de la anoj de diversaj triboj. Do, kune kun Yandi, li estis rigardata kiel prapatro de chinoj, sed li akiris pli grandan famon kaj prestighon ol Yandi. La renoma china historiisto Sima Qian (ch. 145 a.K. - ?) ech notis, ke estis Huangdi, kiu kreis la chinajn ideogramojn, kompason, shipojn, charojn kaj muzikilojn, kaj li anaku la unua afinaciis kupron. Unuvorte, oni atribuis al li preskau chiujn meritojn de la atingoj de pratempaj chinoj. Lia tre majesta mauzoleo ankorau trovighas en Shaanxi-provinco. Chiujare la chinoj ne nur enlandaj sed ankau el diversaj partoj de la mondo faras riverencojn al li por montri estimon al la prapatro kaj patriotismon al la patrolando.

 

Origino de silko: Mito pri silkraupo

    Chinio estas lando, kie originis silko kaj estas mito ankau pri silkraupo:

    Pratempe, en iu familio, kiam la patro foriris malproksimen, restis hejme nur la filino kaj la de shi bredata chevalo. Pro soleco la knabino sopiris al la patro. Shi sherce parolis al la chevalo: "Se vi povus revenigi mian patron, mi edzinighus al vi." Akceptinte tiun promeson, la chevalo tuj forgalopis al la loko, kie trovighis la patro. La lasta, kun surprizo kaj ghojo, rajdis sur ghi por hejmen reveni. Melankolie henante, la chevalo galopis direkte al la hejmo. Atinginte la hejmon, la patro bone manghigis la chevalon pro ghia bonkoreco. Sed la besto rifuzis manghi kaj chiam, kiam ghi vidis la knabinon, ghi kaj ghojis kaj koleris. La patro surprizighis kaj sekrete demandis la filinon pri la kialo. La knabino respondis pri sia sherco al la chevalo. La patro mortigis la beston kaj sekigis ghian hauton en la korto. La filino ofte faris ludon en la korto kun najbara fraulino. Foje shi proksimighis al la hauto kaj piedfrapis ghin: "Vi estas besto, kiel vi povas edzinigi homan virinon? Estas ja vi mem, kiu kauzis al vi la tragedion." Subite la hauto eksaltis kaj, envolvinte la filinon, forkuris. La patro, informite pri tio de la najbarino, serchadis la filinon. Post kelkaj tagoj li trovis shin kune kun la hauto. Sed ili jam farighis silkraupoj respektive kun kapo simila al tiu de la chevalo.

 

Rigida heroo Xingtian

    Laste, mi prezentas miton pri la heroo Xingtian. Tiu heroo volis kapti la regpotencon de la tribestro kaj batalis por ghi. Sed li fiaskis kaj perdis sian kapon, tamen li ne mortis. Li utiligis siajn du mamojn kiel okulojn kaj sian umbilikon kiel bushon kaj ankorau povis svingi hakilon kaj shildon por montri sian bravecon. Bedaurinde la mito ne rakontas, chu li daure heroe batalis au ne.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16