La
china versio de Genezo: Mito pri Pangu
Pri
la origino de la chielo kaj tero, la chinoj kutime mencias la
nomon Pangu, kiu estis mita figuro de pratempa Chinio. La mita
rakonto enhavis jene.
Je la komenco
la universo estis tute nebula, en formo de grandega ovo. Tiam
ne estis tero, nek akvo nek chielo kun suno, luno kaj steloj.
Ene en la ovo estis homa figuro nomata Pangu; kaj li ne povis
elighi el tiu fermita ejo. Post dekokmil jaroj, subite estis
granda bruo kaj la ovo dividighis en du partojn, la pli hela
kaj malpli peza parto suprenighis kaj farighis chielo, la alia
parto malklara kaj pli peza malsuprenighis kaj farighis tero.
Tiam, Pangu staris inter ili kaj shanghighis naufoje chiutage.
Li kreskis tre rapide, lia korpo altighis je unu zhang (=3.33m)
chiutage. Ankau la chielo plisuprenighis kaj la tero pli malsuprenighis
je la sama rapideco. Tiamaniere, pasis pluraj dekokmil jaroj,
la chielo ekstreme altighis kaj la tero ege profundighis kaj
dikighis. Poste, Pangu mortis. Lia kapo farighis kvar montoj
en oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Liaj okuloj farighis
suno kaj luno, lia sango farighis akvo de riveroj kaj maroj,
liaj haroj farighis herboj kaj arboj. Sekve, ekestis la chielo
kun suno kaj luno, kaj la tero kun montoj, riveroj, maroj, herboj
kaj arboj.
Pli poste,
okazis grandega eksplodo, kiu kauzis ke la chielo renversighis
nordokcidenten kaj kie restis la suno kaj la luno, la tero enakvighis
en la sudorienta parto kien alfluis la akvo de la riveroj. Samtempe,
fajrego kaj akvego furiozis, homoj farighis chasajhoj de sovaghaj
bestoj kaj rabobirdoj. Estis la diino Nuwa, kiu estingis la
teruran katastrofon kaj savis la homojn. Shi fandis kvinkolorajn
shtonojn por ripari la chielon, mortigis grandegan testudon
por uzi ghiajn kvar piedojn kiel kolonojn por subteni la chielon.
Shi mortigis la nigran drakon por estingi la fajregon kaj baris
la inundon per herba cindro.
Tiu mito
spegulas, ke la primitivaj chinoj deziris klarigi la fakton
ke montaro trovighas en la nordokcidenta parto kaj maroj en
la sudorienta parto de la lando. Kaj la primitivaj chinoj kredis,
ke la chielo estas glata shtona plato subtenata de kvar kolonoj.
Kiel
originis la homoj: Mito pri Nuwa kaj Xiwangmu
Estas
tre simpla mito pri la origino de homoj. Laudire, la homoj estis
kreitaj de la diino Nuwa. Shi prenis flavan koton kaj knedis
ghin en homajn figurojn. La laboro ege shin lacigis. Shi do
prenis koton per shnuro anstatau mano kaj knedis la figurojn.
La antaue faritaj figuroj farighis homoj inteligentaj kaj richaj,
dum la laste faritaj el shnure prenita koto farighis homoj mizeraj
kaj stultaj.
Alia fame
konata mita diino estis Xiwangmu. Shi aspektis kiel homo, sed
havis leopardan voston kaj tigrajn dentojn. Shi loghis sur alta
monto, kie trovighis pitoreska baseno farita el belaj gemoj.
Shi posedis medikamentojn, kiuj povis longvivigi homojn senfine.
Shi donacis la fean medikamenton al la mita heroo Yi, kiu pafis
la dek sunojn per sago kaj trafis nau el ili. Tiamaniere li
savis la homojn el la katastrofo de sekega vetero kauzita de
la dek sunoj.
Mito
pri la dioj de suno kaj luno
La dio de
suno, vestita per blua supervesto kaj blanka jupo, eliris el
la orienta regiono nomata Fusang. Li sidis en charo trenata
de ses senkornaj drakoj kaj veturis al okcidento. Li pafis per
longa sago la chielan lupon. Fine li atingis la monton Yanzi
kaj ripozis.
Pri la luno,
ech tre simpla mito raras. Mi nur prezentas la mitan legendon,
kiu rakontas, ke la feeca medikamento donacita de Xiwangmu al
la heroo Yi estis shtelita de lia edzino Chang'e. Manghinte
la medikamenton, Chang'e farighis feino, flugis al la luno kaj
loghis tie kiel konstanta loghanto de la luno.