En
vilagho de Mjau-nacio en la sudokcidento de Chinio vivas paro da geedzoj, kiuj
aghas pli ol 100 jarojn. La avino nomighas Shi Jinman. Shi naskighis en l894 kaj
aghas jam 107 jarojn. La avo nomighas Wu Yutang. Li estas 2 jarojn pli juna ol
la avino kaj aghas 105 jarojn.
La avino estas parolema
kaj optimisma. Shi estas fiera pri sia edzo, ke li estis bela en la juneco, ke
li povis bone kuraci malsanulojn kaj bone kanti popolkantojn. Li konatighis kun
shi pere de interkantado, kiam li venis viziti parencojn en shia vilagho.
De
knabeco Wu Yutang estas diligenta kaj sagha. En la agho de 13-14 jaroj li eklernis
che sia patro kuracon kaj farmacion de Mjau-nacia medicino. Poste li farighis
renoma kuracisto pro la laudinda servemo kaj alta kuracarto. Ech nun venas al
li pacientoj. Post sia edzinigho ankau Shi Jinman lernis medicinon kaj farighis
akushistino. En la pasintaj pli ol 80 jaroj centoj da infanoj kajech membroj de
tri generacioj de iuj familioj estis naskitaj sub shia helpo. Poste, kiam shi
maljunighis kaj ne povis iri longe, ofte grupo da fortaj viroj lauvice dorsportis
shin al la akushontino. Shia cheesto estis trankviliga.
Shi
naskis 9 infanojn kaj nun vivas du filoj kaj du filinoj. Shia familio nombras
88 membrojn. La familio estas harmonia kaj diligenta. La najbaroj envias ilian
vivon.
Preskau chiuj havas la saman demandon al
la geavoj: Kiamaniere ili povas vivi tiel longe kaj kian tonikajhon ili prenas.
Wu Yutang respondas kviete: "Chiuj medikamentoj en mia domo estas uzataj
por kuraci aliajn, kaj mi neniam prenas tonikajhon." Ilia mangho estas tre
simpla kaj ili shatas kukurbon, melongenon, rafanon, fazeolon kaj similajn legomojn.
La
geavoj vivas kvietan vivon. Ili televidas, babilas, sin sunumas... La
avino ofte lavas vestojn kaj purigias legomojn. Shi bone brodis en la juneco,
kaj nun shi ankorau povas enkudriligi fadenon sen helpo de okulvitroj. En 1999
shi kaj shiaj bofilinoj kaj nepinoj brodis 105 tagojn kaj faris emblemon de la
Makaa Speciala Administra Regiono en diametro de pli ol 1 metro kaj donacis ghin
al la registaro de la regiono por esprimi gratulon.
La
geavoj tre shatas popolkantojn de Mjau-nacio. Kiam ili audas Mjau-nacian kanton
el magnetofono, ili farighas gajaj kaj ekkantas samtakte lau la melodio el la
magnetofono. La charmaj popolkantoj de Mjau-nacio kunligis ilin kaj akompanis
ilin ghis nun.