Por
esprimi amon, gejunuloj de Mjau-nacio havas multajn manierojn,
kaj "fingropincho" kaj "bombonpeto" estas la plej ofte uzataj.
Fingropincho:
En festotagoj
multaj homoj vizitas foiron. En la foiro, se fraulo ekshatas
iun fraulinon, li senbrue sekvas shin kaj malforte pinchas shian
etan fingron.
Se la fraulino
konsentas lian sinproponon, shi etendas sian manon kaj malforte
pinchas lian etan fingron au ridetas al li. Se shi ne volas,
shi bezonas nur teni silenton. Tiamaniere la fraulo ne sentas
embarason.
Bombonpeto:
Se fraulo
enamighas al iu fraulino, li povas esprimi sian amon "bombonpetante":
"Mi audis, ke via bombono estas tre dolcha, kaj mi tre volas
frandi sed monon ne kunportas."
Kutime la
fraulino tiel respondas, se shi akceptas la peton de la fraulo:
"Mia bombono estas acida, kaj kurbighos via dorso post mangho."
La fraulo daurigas: "Mi ege deziras bombonon; via bombono acidas,
mia koro dolchas." Post kelkaj ripetoj la fraulino konsentas:
"Se vi vere volas mian bombonon, bonvolu sekvi min kaj ne plendu,
ke agacos viaj dentoj." Post tiuj vortoj shi tuj foriras kaj
la fraulo postkuras shin. Fine ambau venas en arbaron au apud
riveron por rukulado.
Se la fraulino
jam havas amaton, shi respondas al la fraulo: "Mi jam elvendis
mian bombonon, kaj vi bonvolu vin turni al alia loko." Se la
fraulino ne shatas lin, shi tiel respondas: "Mi estas malricha,
sed bombonon ne vendas, kaj vi ne akiros bombonon."
Foje fraulino
eble achetas bombonon kaj donacas ghin al la petanto por eufemisme
esprimi rifuzon kaj pardonpeton. Kaj tiam la fraulo foriras
kompreneme.
Post "fingropincho"
kaj "bombonpeto" la gejunuloj ofte rendevuas. Per plektajhoj
el vergeto, arbofolio, herbo au sovaghaj floroj ili aludas lokon
kaj tempon de rendevuo. Herbo signifas peti intervidighon, floroj
rendevuon, kaj kunplektitaj herboj kaj floroj signifas peti
finan decidon pri la nupto.
Por la unuafoja
rendevuo oni plektas abelon el herboj por esprimi "Mi atendos
vin, chu vi venos?" Por refoja rendevuo oni esprimas per libelo
el aromaj herboj: "En la sama loko, vi venu kiel eble plej baldau."
Se oni ne povas iri al rendevuo, li faras akridon el herbo kaj
arbofolio por esprimi: "Mi ne povos eliri pro okupiteco kaj
petas vian pardonon."
Rugha flornodo
signifas entuziasmon kaj deziron de interparolado, blua flornodo
-- deziron de rendevuo, sed en luna nokto. Se flornodo estas
plektita el blankaj floroj kaj herbo, tio signifas malkontenton,
ke shi ne volas plu vidi lin pro lia multfoja malesto al rendevuo.
Kiam la geamantoj
venas al sama opinio, ke ili sincere amas unu la alian, ili
komencas intershanghi donacojn. La fraulino donacas al sia amato
mantukon, zonon kaj tabakon, dum fraulo donacas al shi arghentajn
harpinglojn, braceletojn kaj broditajn shuojn. Poste ili informas
siajn gepatrojn kaj pli poste la lastaj petas iun kiel svatanton
por interkonsilighi pri la dato de nupto.
Rilataj materialoj:
Mjau-oj