La
historio de Mjau-nacio estis transdirita per busha folkloro
kaj desegnoj sur la vestoj.
La desegnoj
de la vestoj de Mjau-nacio notas la historion kaj la travivajhojn
de la nacianoj. Jen kial, rakontante al infanoj la historion
de la nacio, maljunuloj ofte prenas la desegnojn sur la vestoj
kiel instruilojn. La epopeaj desegnoj sur la vestoj de Mjau-nacio
farighis heredata "senvorta historia libro" de la nacio. La
desegnoj notas la mondokreadon de la prauloj, la kultadon kaj
militan migradon de la prapatroj.
"Papilio-patrino"
estas la plej ofte vidata brodita desegno. Tia desegno trovighas
sur la manikoj kaj antautuko de la virinoj. En mito "papilio-patrino"
transformighis el la koro de acerarbo, tial "papilio-patrino"
loghas sur acerarbo. La desegno estas kultata de la nacianoj
kiel dio, char "papilio-patrino" naskis la prapatron Jiangyang
de Mjau-nacio. En la brodajhoj sur la virinaj vestoj oni povas
vidi la bildon "Geedzigho de gefratoj Jiangyang" temantan pri
la deveno de la homoj. Oni povas vidi ankau la prahistorian
miton "Jiangyang paffaligas la sunon kaj lunon". Tiuj bildoj
en desegnoj notas la historion de transiro de matriarka sistemo
al patriarka en la socio de Mjau-nacio.
Mjau-nacio
faris 4 grandajn migradojn. En la desegnoj de la vestoj de Mjau-nacio
oni povas vidi tiuflankajn bildojn "Flava Rivero", "Yangzi-rivero",
"Ebenajho", "Urbo", "Galopantaj chevaloj" k.a., kiuj vivece
priskribas la scenojn de la prapatroj en serchado de nova hejmloko.
Tiuj bildoj registris la peneman serchadon de nova hejmloko
de la prapatroj kaj ilian sopiron al la antaua hejmloko. Tiuj
bildoj estis heredataj de generacio al generacio kiel emblemo
de la nacio. La vivantaj homoj respektas tiujn bildojn, kaj
la mortintaj nacianoj devas porti vestojn kun tiuj bildoj che
entombigo. Ili opinias, ke en tia vesto
la animo de la mortinto povas reveni al la loko de la prapatroj.
Mjau-nacio
ne havis skriblingvon kaj desegnoj sur vestoj anstataue ludis
la rolon de ideogramoj, sekve Mjau-nacio, kiu ne havis skriblingvon,
trovis sian apartan lingvon en la historia libro de desegnoj
de vestoj. Kvankam neniu alia nacio tiel profunde prezentis
la historion pere de vestoj kiel Mjau-nacio, sed multaj nacioj
enkorpigis la historion en siaj naciaj vestoj, tio jam formis
kulturan karakterizajhon.
Rilataj materialoj:
Mjau-oj
Acersuka
tinkturado de Mjau-nacio