Acersuka
tinkturado estas originala tinktura maniero en la regionoj loghataj
de Mjau-nacianoj. La procedo estas jene:
Prepari aceran
sukon:
Tranchi sur
acerarbo, por ke la suko elfluu. Deshiri la arboshelojn, kuiri
ilin kune kun bova graso, dekanti la dekoktajhon kaj malvarmigi
ghin. La dekoktajho farighas kiel grize bruna gumo kaj pli poste
kiel vakso. Ghi estas konservebla. Kiam oni bezonas uzi ghin,
oni fandas ghin per neforta fajro.
Fari pinglon:
Oni faras desegnojn per bambua pinglo, kiu longas 5 colojn,
kun unu ekstremo iom pli dika ol kudrilo kaj alia ekstremo plata.
Desegnante, oni trempas la pinglon en la acera suko. Se la suko
fluas ekster la desegnon, oni riparas per la plata ekstremo.
Tinkturi:
Chiuj virinoj de la nacio estas kapablaj en tinkturado. Post
kamplaboro, ili sidas apud la fajrujo, faldas blankan shtofon,
faras per kudrilo ortangule interkrucighantajn liniojn en la
mezo de la shtofo kaj faras tradiciajn desegnojn sur la shtofo
per la acera suko. Poste ili plurfoje metas la shtofon en indigon
ghis la shtofo farighas purpure blua. Post lavado la shtofo
havas bluan kaj blankan kolorojn.
Per tiu metodo
oni faras kaptukon kaj dorsorubandon.
Kaptuka
desegno: Chiuj Mjau-naciaj virinoj, chu junaj chu maljunaj,
portas kaptukon kun sama desegno. Ghi estas kaj kapvesto kaj
ornamajho. Ghi longas 2 futojn kaj larghas duonfuton. La desegno
similas al fisha skeleto.
Dorsorubanda
desegno: La desegno estas kvadrata kaj havas rondan figuron
en la mezo. La figuro konsistas el tradiciaj ideogramoj kutime
troveblaj sur bronzaj tamburoj. Che la kvar anguloj de la desegno
estas transformitaj papilioj au floroj broditaj per verdeta,
rozeta, helflava k.a. fadenoj.
Rilataj materialoj:
Mjau-oj
Desegnoj
sur vestoj de Mjau-nacio