Tanka-o
estas originala rulpentrajho de Tibeto farita sur tolo au papero, garnita per
sateno che la kvar randoj. Che la malsupro de la pentrajho estas bele ornamita
ligna rulo. Krome oni faras tanka-o ankau per brodado au desegno plenigita
per perloj. La pentrado de tanka-o estas tre komplika, la materialo tre
delikata, kaj la farboj kun helaj koloroj estas faritaj el mineralo kaj vegetaloj.
La
origino de la artformo tanka-o atendas plian esploradon. Sed lau analizo
pri la evolua historio de la pentrarto de Tibet-nacio, oni povas aserti, ke en
la 7-a jarcento la pentrarto de la nacio jam estis matura. Kiel vario de fresko,
tanka-o aperis almenau antau la mezo de la 7-a jarcento. Malgranda parto
de la ekzistantaj tanka-o estis farita en la periodo de la 10-13-a jarcento,
kaj la aliaj estis faritaj en la regperiodo de la Kvina Dalai-lamao Luosang Jiacuo.
Sed
en la tempo antau la Kvina Dalai-lamao tanka-o estis nur oferajho de popolaj
pentristoj al temploj. Post tio oni establis instituton de pentrado identan al
petrarta akademio kaj tanka-o eniris en la periodon de speciala farado.
Pli poste aperis oficiala pentrarta akademio, kio antauenpushis la disvolvighon
de tanka-o.
Farado
de tanka-o estas rigore konfroma al la religia rito kaj tiuj tanka-oj
de specialaj temoj estas faritaj sub tre rigora limigo ekzemple rilate enhavon,
kolorojn, formatojn kaj la pentrantoj absolute ne devas malobei. La temoj de tanka-o
estas tre richaj tushante lamaismon, budhon, tibetan medicinon, tibetan farmacion,
astronomion, kalendaron, historiajn eventojn, biografiojn de graciaj personoj
k.a.
Pro la populareco de budhismo, chiuj tanka-oj
en Tibeto portas fortan religian guston. tanka-o estas kultata de la religiuloj
kaj ankau reprezentanta la kulturon kaj arton de Tibeto, tial ghi estas inda por
arta aprecado kaj kolektado.
Rilataj materialoj:
Tibetanoj
Nupta
ceremonio de Tibet-nacio
Domoj de Tibet-nacio