Nupta
ceremonio de Tibet-nacio havas diferencojn lau lokoj. Tibet-nacianoj
en Jiarong kaj Anduo de Aba-subprovinco en la nordokcidenta
Sichuan-provinco ankorau observas la antikvan moron de nupto.
Frumatene
de la tago de geedzigho, frato de la novedzino surdorse elportas
shin el la vilagho en akompano de kelkaj parencoj. Eksonas muzikiloj
kaj la novedzino kaj shiaj bonaj amikinoj ekploras. Shiaj najbaroj
kantas apud la vojo: "Ni sendas al vi la knabinon kaj petas
vin bone prizorgi shin. Felichon al shi kaj li. Bonan vojaghon."
La bonvenigantaro respondas per kanto: "Estu trankvilaj, ni
certe bone traktos la novedzinon, chio estos en kontento."
Kiam la novedzino
atingas la vilaghon de la novedzo, multaj vilaghanoj jam atendas
che la enirejo de la vilagho. Onklo de la patrina flanko aspergas
per cipresa brancheto por kulti la chielon, teron kaj montodion.
Kvankam la
novedzino kaj shia akompanantino portas samajn vestojn, kaj
la vizagho estas kovrita de rugha tuko, tamen la novedzo povas
rekoni la novedzinon lau la braceleto kaj ringo, kiujn li donacis
al shi. Kaj tiam li forigas la tukon kaj oni povas vidi la novedzinon.
La nupta ceremonio
iras kun la patrinflanka onklo kiel centro. Tio estas matriarkaj
postsignoj che la tibet-nacianoj en Jiarong. Antau longe malaperis
en la loko la matriarka reghimo, sed heredighis la rolo de frato
kiel protektanto de la familio.
La plej interesa
parto de la nupta ceremonio de tibet-nacianoj en Jiarong estas
tio, ke en la nupta tago la novedzino ne povas tranokti kune kun
la novedzo, kaj shi estas akompanata de la akompanantino. La novedzo
ne povas tushi shin ech je fingro nek alparoli shin. En la sekvanta
tago shi revenas hejmen kaj post kelke da tagoj shi venas al la
edzo kaj nur tiam shi povas esti kune kun la edzo.
En la sekvanta
tago de la nupto, kiam la onklo de la novedzino kondukas shin
el la vilagho de la novedzo, samvilaghanoj de la novedzo, precipe
gejunuloj, adiauas shin ambauflanke de la vojo. Du junuloj baras
shin per rugha silka rubando kaj aliaj pudras per faruno la frunton
de la parencoj de la novedzino kaj trairigas ilin sub la rugha
silka rubando. Tibet-nacianoj de Jiarong amas blankan koloron
kaj pudrado de faruno signifas koran bondeziron al la parencoj,
najbaroj kaj la vivo.
Nupta
ceremonio de tibet-nacianoj sur herbejoj de Aba-subprovinco estas
diferenca. Antaue ili vivis nomade kaj transloghighis 3-4 fojojn
en jaro. Nun ili ne vivas vagante. Sed ilia nupto estas nedisigebla
de jurto. En la nupta tago, la parencoj de la novgeedzoj renkontighas
kunportante la chiutagajn vivbezonajhojn kaj produktajn instrumentojn
kaj po duonon de la materialoj por jurto. Je krio kamaradoj de
la novedzo rapide enbatas fostojn kaj starigas duonon de jurto.
Ankau la parencoj de la novedzino starigas la alian duonon de
jurto. La du duonoj strikte kunighas en unu kompletan jurton,
kaj sur la herbejo aperas nova familio.
|