La
loghejoj de Tibet-nacianoj havas multajn formojn kaj karakterizajn gustojn.
Fuorta
domo
Plej tipa domo de Tibet-nacio, konstruita
el shtonoj kaj ligno. Domo de tiu stilo impresas per imponeco kaj solideco. La
supro estas malpli granda ol la bazo. Tia domo konsistas el du etaghoj kaj la
nombro de chambroj estas kalkulata lau la fostoj. La teretagho estas malpli alta
kaj uzata kiel stalo kaj konservejo. La supra etagho estas loghejo. Grandaj chambroj
estas uzataj por sidochambro, litochambro kaj kuirejo, kaj malgrandaj kiel konservejo
kaj shtupara chambro. Se estas tria etagho, do ghi estas uzata por litanio kaj
sunumo. Tia domo estas fortika kaj malvarmizola.
Jurto
Jurto
estas uzata por nomada vivo. Ordinara jurto estas malalta kaj malgranda, en formo
de kvadrato au oblongo, starigita per framo alta je 2 metroj. Ghia supro estas
kovrita per felto el poefaga lano, kun fendo en la mezo por enlasi lumon kaj ventoli.
Chirkaue estas shnuroj el poefaga lano por fiksi la jurton al la tero. Interne
de la jurto estas malalta ronda muro el tero, herboj, adoboj kaj rulshtonoj, kaj
sur la mureto stakighas sekalo, buteraj sakoj kaj seka bovfekajho (kiel brulajho).
Meze de la jurto estas fajrujo, kaj post la fajrujo estas budhostatuo. Chirkaue
de la fajrujo sternighas shaffeloj por sidado.
Dekoracio
La
ofte uzataj ornamaj desegnoj estas faritaj sur muroj kaj la muroj de sidochambro
estas farbitaj per blua, verda kaj rugha strioj en simbolo de la chielo, tero
kaj maro. En iuj lokoj oni pentras sur la pordo sunon, lunon kaj noboflokojn,
au pendigas flagojn. Kaj ankau estas la shato multe ornami eksterajn murojn, pordon
kaj fenestrojn.
Religiaj
ornamoj estas la plej okulfrapaj markoj por tibet-naciaj domoj. Ofte oni pendigas
longan standardon nomatan "Zhuang" el shtofaj strioj rugha, blanka,
blua, flava kaj verda. Lau la religia koncepto de Tibet-nacio pri koloroj, tiuj
kvin koloroj simbolas fajron, nubon, chielon, teron kaj akvon, kaj esprimas bondezirojn.
Oni
esprimas religian sekton per ornamo sur muroj. Sur la domoj de la religiuloj de
Sajia-sekto oni faras blankan strion kaj sur la blanka strio faras samlarghajn
striojn de malhelrugha, nigre blua kaj griza koloroj kaj la mezo estas blanka.
Sur la chefa parto de la konstruajho, muranguloj kaj kompare vasta muro, oni faras
de supre malsupren malhelrughan kaj blankan strion por marki la religian sekton.
En
la nuna Tibeto oni povas vidi multajn altajn konstruajhojn el modernaj konstrumaterialoj,
tamen kun karakterizajhoj de fuorta domo.
Rilataj materialoj:
Tibetanoj
Nupta
ceremonio de Tibet-nacio
Tibeto kaj hada