Donacado
de hada estas grava etiketo en Tibeto.
En geedzigha
kaj funebra ceremonioj, festo, bonvenigo de gastoj kaj Budho-vizito en Tibeto
oni kutimas donaci hada, kio montras sincerecon, lojalecon kaj respekton.
Pri
la apero de hada estas du rakontoj. En Han-dinastio (206 a.K.- 24 p.K.) Zhang
Qian, delegito de la kortego, preterpasis Tibeton dum vizito al la Okcidenta Regiono
kaj donacis silkajhon de Han-nacio al estro de loka tribo, pro tio la tribo opiniis,
ke silkajho simbolas puran amikecon kaj gratulon, kaj heredis la etiketon. La
alia rakonto diras, ke Basiba, regho de antikva Tibeto, kunportis silkajhon al
Tibeto, vizitinte Kublajon, reghon de Yuan-dinastio (1206-1368). Tiam la silkajho
surhavis desegnon de la Granda Muro kaj ideografiajhojn signifantajn bonauguron
kaj felichon. Iuj opiniis ankau, ke hada estas rubando de feino.
Nun
hada estas farita chefe el silko kiel antaue. La plej bona silkajho surhavas kashitajn
bonaugurajn desegnojn de lotuso, botelo, ombrelo au bukceno. La longeco de hada
estas 1- 6 metroj. Tibetanoj opinias ke blanko simbolas purecon kaj bonan auguron.
Estas ankau diverskolora hada, kiu estas donacita al bodisatvo.
Dum
prezentado de hada tibetanoj ghenerale levas ghin per ambau manoj ghis la alteco
de shultro al rivevanto, kio montras plej grandan respekton kaj benon, kaj la
rivevanto devas ghentile akcepti ghin per ambau manoj. Se oni volas donaci hada
al pliaghulo, oni devas levi ambau manojn super la kapon kaj metas hada antau
la sidlokon au piedojn de la pliaghulo. Se oni volas donaci hada al subulo au
samaghulo, oni povas meti ghin sur ties nukon.
En
malsamaj okazoj hada havas malsamajn signifojn. En festo oni interdonacas hada
por montri benon. En geedzigha ceremonio hada signifas amon. En bonveniga ceremonio
ghi signifas piecon. En funebra ceremonio ghi esprimas malghojan senton al mortinto
kaj kondolencon al ties familianoj.
Rilataj materialoj:
Tibetanoj
Nupta
ceremonio de Tibet-nacio
Domoj de Tibet-nacio