Disvolva distrikto de Yantai

de ZHANG SHUANG

    Yantai estas bela chemara urbo. Ghi situas en Shandong-provinco de orienta Chinio.

     Jam de antikveco ghi estas grava komerca havenurbo, sin okupanta chefe pri komercado kun Japanio kaj Koreio. En 1984 ghi farighis unu el la chemaraj urboj unue malfermitaj al eksterlando.

     La ekonomia disvolva distrikto estas nur malgranda konsistiga parto de Yantai, tamen ghi estas signo de vigleco kaj prospero de la urbo.

Ekskurso en la disvolva distrikto

     En la disvolva distrikto arbare staras modernaj konstruajhoj. Ekspresa vojo de la Nordoriento ghis la suda ekstremo de Chinio trakuras la urbajn kvartalojn. La bela Jiahe-rivero fluas inter la distirkto kaj aliaj partoj de la urbo kaj okcidente de la rivero estas ebenajho de la distrikto.

     Chiuj shoseoj de la distrikto portas la nomon de riveroj kaj montoj: La shoseoj nord-sudaj portas la nomojn de montoj, kiaj Taishan kaj Huangshan, kaj la shoseoj orient-okcidentaj tiujn de riveroj, kiaj Yangzi kaj la Flava Rivero. La strataj lampoj estis zorgeme projektitaj. Nokte la tuta distrikto ripozas en la sino de la brilaj lampoj.

     Norde de la distrikto estas marbordo 10 km longa kun delikata strando. Turistoj ripozas tie, banate en agrabla marvento kaj sunlumo. Tie funkcias diversaj restoracioj kaj oni povas ghui diversajn bongustajn marproduktajhojn kaj interesajn artajn aktivadojn. Vespere chie tie audighas rido kaj kanto.

     La klimato estas agrabla. Somere la vento de la sudo forportas la humidan aeron kaj ech en varmaj someraj tagoj post shtormo la vento estas agrabla.

Loghantoj de la distrikto

     Tie chiuj estas okupitaj. Ili havas komunan deziron: fari sian lokon pli kaj pli bela.

     Tie loghas homoj de diversaj landoj. Ili chiuj interesighas pri la pordmalferma politiko de la loko kaj kontentas pri la kapablo, labor-efiko kaj konfido de la distrikta registaro kaj kompreneble kontentas pri la bela medio de la loko. Ech alilandanoj prenas ghin kiel sian duan hejmlokon.

     S-ro Cha Giu-zhen estas civitano de la Korea Respubliko. Li rigardis sin kiel membron de la distrikto jam antau longe. Fine de 2002 prezidanto Kim Dae-jung donis al li nacian medalon, dume li farighis honora civitano de Yantai. En la pasintaj jaroj li kaj lia Yantai-a Pez-industria Limigita Kompanio Daewoo pene laboris kaj la de ghi fabrikitaj fosmashinoj okupis la unuan lokon en la china marketo en la pasintaj du jaroj. Lia kompanio multe akcelis disvolvighon de la mashinprodukta industrio de la loko. Krom tio, kiel prezidanto de la federacio de la koreaj investantoj en Yantai, li persvadis pluajn koreajn entreprenistojn investi la urbon.

     Estas multaj similaj eksterlandanoj, kia Cha Giu-zhen, kiu ligas sian personan sorton kun la distrikto.

Nuna stato de la distrikto

     La konstanta loghantaro de la distrikto nombras 50 mil, dum la migrantoj estas 40 mil.

     La urbon investis entreprenoj koreaj, japanaj, usonaj, singapuraj, germanaj, britaj, kanadaj kaj novzelandaj, el kiuj iuj estas inter la 500 potencaj entrepenoj de la mondo.

     Dank’ al investado de tiuj entreprenoj en la disvolva distrikto aperis industrioj mashin-produkta, automobila, elektroinforma, kemi-tekstila, manghajh-prilabora, fajn-kemi-industria kaj biofarmacia. Tie funkcias la plej granda autopeca bazo de Chinio kaj produktaj bazoj de fosmashinoj, elektronaj platoj, telekomunikaj aparatoj CDMA kaj aliaj.

     La disvolva distrikto nun okupas rimarkindan lokon en Chinio lau la sintezaj kondichoj de la investa medio. Tie estas tre bonaj ankau la kompletiga kapablo por bazaj ekipajhoj, malalta produktokosto, homaj richfontoj, socia medio kaj aliaj.

     La distrikto jam trapasis inspekton de medi-administra sistemo IS014000 kaj la Media Programo de UN rigardas ghin kiel medi-administran modelon de industria ghardeno de Chinio.

     Ankau la investa medio kaj sinteza urba kapablo estas bonaj en Chinio. Fervojoj kaj shoseoj kondukas de Yantai al chiuj lokoj de Chinio. Tie funkcias Yantai-haveno, unu el la 10 grandaj havenoj de Chinio, kaj avangarda internacia flughaveno. En la kultura fono la loko disvolvas multe da investaj projektoj, kiaj tiujn pri marproduktajh-prilabora kaj transporta industrioj.

Bonaj politikoj pri investado

     La investantoj estas kontentaj pri la politikoj pri la industrioj kaj impostoj de la distrikto.

     La distrikto volas, ke oni investu industrion kaj precipe tiun por eksporto de produktajhoj kaj dedichu grandan atenton al novaj teknologioj.

     La imposta politiko malpliigis kaj nuligis plurajn impostojn al eksterlandanoj.

     La politikoj de la distrikto elspiras sincerecon kaj fidindecon. Por faciligi investadon la loka registaro faras fervoran servadon. Ilia laborstilo profunde impresas la eksterlandajn investantojn.

Rilataj artikoloj:
Nova kontraukancera medikamento YH-16 provata en kuracado
Lernejo por alilandaj geknaboj en Yantai

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688