En
1997 oni malkovris endostatinon kaj de tiam en la internacia
medicinista rondo la konkurenco pri esplorado de medikamento
por sangvaza inhibicio farighis tre akra. Junie de 2003 la Shtata
Medikament-kontrola Administracio de Chinio decidis, ke la nova
kontraukancera endostatino YH-16, farita de la Biologia Limigita
Kompanio Rongchang en la Ekonomia Disvolva Distrikto de Yantai,
estu provata en la 3a-perioda kuracado.
Teorio pri la kontraukancera funkcio
de YH-16
La tumoroj atribuas sian
kreskon al la proksime senchese aperantaj sangvazoj, el kiuj
la tumoraj cheloj asimilas nutron kaj oksigenon kaj forrabas
de ili la metabolajn substancojn por kontentigi bezonon de sia
kreskado. Dum kreskado de la tumoraj cheloj naskighas ankau
endostatino, speco de kolagena proteino, malhelpanta formighon
de cheloj sur sangvaza parieto kaj novaj angioj de la tumoraj
organizajhoj, rezulte de tio la endostatino malrapidigas au
haltigas kreskon de la tumoroj, tamen kun kresko de la tumora
organismo, la nivelo de endostatino mallevighas iom post iom
ghis dekono de tiu de la sanaj homoj, tial se oni senchese liveras
al kanceruloj endostatinon de ekstere de ilia korpo, tio certe
malhelpas formighon de novaj sangvazoj chirkau la tumoroj, haltigas
sangoliveradon al ili kaj sekve de tio ili mortos de malsato,
kio estas tre utila al kuraco de la malignaj tumoroj kaj malhelpanta
disvastighon de la tumoroj post operacio. Kompare kun la tradiciaj
kontraukanceraj metodoj, YH-16 estas pli efika kaj ne kauzas
kontraumedikamentan efikon.
Venki malfacilon en esplorado
Kelke
da aliaj landoj per avangarda tekniko esploras pri tiu medikamento,
char ili ne solvis la problemon pri proteina reorganizado kaj
ne povas fari industrian produktadon, tial ghia produkta kosto
estas tre alta, sed Yantai-aj sciencistoj atingis gravan sukceson
en grandkvanta purigo kaj proteina reorganizado, dank’
al kio multe levighis ghia proteina tekniko pri pureco kaj stabileco,
kaj plie ghia poduktokosto multe mellevighis, tial la ordinaraj
chinoj kontentas pri ghia prezo.
Dank’ al plurjara
penado surbaze de la modernaj biologiaj metodoj sciencistoj
sukcese faris YH-16 kaj esploris 50 problemojn, tiel ke ili
faris bonan preparon por la grandkvanta produktado.
Sukcesa provado en kuracado
En 2001 oni faris kuracan
provadon en la Tumorologia Hospitalo sub la China Akademio de
Medicinaj Sciencoj, kies chefa celo estis observi la primaran
kurac-efikon kaj sekurecon de YH-16 sur la homa korpo. La rezulto
montris, ke la injekto kaj intravejna pogutigado de YH-16 ne
kauzis evidentan toksan kaj alian malutilan efikon. Post unuaperioda
kuracado per YH-16 la gravaj kanceruloj, al kiuj radia kaj kemia
terapioj ne rikoltis rimarkindan efikon, farighis stabilaj pri
la malsana stato kaj ilia vivokvalito rimarkinde levighis, kaj
estis iu paciento, kies kancero jam dilatighis al la tutakorpaj
ostoj, post duperioda kuracado rimarkinde malgrandighis kaj
la malsana stato post chesigo de la medikamento restas stabila.
Surbaze
de la unuaperioda kuraca provado la Shtata Medikament-kontrola
Administracio aprobis la duaperiodan provadon en kuracado en
gravaj hospitaloj de Pekino, Tianjin, Shandong kaj aliaj lokoj
por observi la kurac-efikon sur nemalgrandchela pulma kancero,
maligna melanina tumoro kaj pankreata kancero. Ricevis la provadon
cent malsanuloj, al kiuj la radia kaj kemia terapioj malsukcesis,
kaj plie al ili oni ne povis fari operacion. La provado estis
sukcesa kaj chiuj normoj estis pli bonaj ol la alilandaj en
la sama esplorado.
Nun estas farata la triaperioda
provado, kiun partoprenas 25 grandaj hospitaloj de Chinio. Post
sukceso de tiu provado YH-16 estos grandkvante fabrikata.
YH estas bonvena
Jam en 2001 YH-16 ricevis
aprobadon de la Shtata Medikament-kontrola Administracio. Se
la triaperioda provado estos sukcesa, ghi estos grandkvante
fabrikata. Kaj lau takso chiuperioda kuracado postulas nur 10-20
mil juanojn, kio estas multe malpli kara ol la prezo de aliaj
kontraukanceraj medikamentoj, kaj plie ghia kurac-efiko estas
bona.
Rilata artikolo: Disvolva
distrikto de Yantai