Ekde
1984, kiam la china registaro sankciis, ke Yantai estu unu el
la unuaj shtat-nivelaj disvolvaj regionoj, pli kaj pli multe
da alilokaj kaj alilandaj entreprenistoj investis la lokon por
fondi entreprenojn. Ili vivas kaj laboras en Yantai kaj prenas
ghin kiel sian duan hejmlokon. Multaj el ili fiksloghighis tie
kun sia tuta familio. Tie chinaj infanoj vizitas lernejojn en
la malproksimaj urbaj kvartaloj kaj plejparte noktas tie, sed
pro lingva baro infanoj de eksterlandanoj ne povis viziti ordinarajn
lernejojn. Por solvi tiun problemon la urba registaro faris
grandan penadon. Septembre de 2000 kunlabore de la registaro
de la disvolva distrikto kaj Hongkong-a lernejo naskighis Yew
Wah, la internacia eduka lernejo, kiu solvis la malfacilon de
alilandaj infanoj en ilia vizito de lernejoj.
Eduka spirito de la lernejo
Post
3-jara penado la kvalito de la lernantoj kaj la eduka nivelo
kaj socia reputacio de la lernejo multe levighis. Nun tie lernas
300 chinaj kaj alilandaj geknaboj, kiuj sane kreskas prizorgate
de la instruistoj.
Amo estas premiso kaj bazo
de la edukado kaj ankau la baza eduka spirito de la lernejo
Yew Wah. La lernejo chiam ameme traktas la geknabojn. Tie sentighas
intima amo ne nur inter la instruistoj kaj lernantoj sed ankau
inter la amikoj. Tie sentighas ankau la reciproka estimo.
Chiu instruisto de la lernejo
antau chio devas bone koni kaj ami la lernantojn kaj krei densan
etoson de lernado per profunda amo.
Instruistino Liu devenis
de alia mezlernejo. Nun li estas chefinstruisto de la unua klaso
de la supera mezlernejo. Shi diris, ke la nova koncepto pri
edukado postulas, ke oni shanghu sian antauan animstaton. Tie
reciproka kompreno kaj egala sinteno proksimigis la instruistojn
kaj lernantojn kaj malfermis multe da fermitaj animoj.
Edukado pri homa kvalito
La
lernejo donas grandan atenton al ekspluato de la latenta kapablo
de la lernantoj kaj faras chion eblan por kulturi en ili sendependan
pensadon kaj kapablon observi la socion. Lernante la progresan
edukan metodon de aliaj landoj, la lernejo kreis malstrechan
edukan etoson. Escepte la chinan lingvon, fremdan lingvon kaj
matematikon, chiuj studobjektoj estas sintezaj. La instruistoj
laueble malkovras en la klaschambro la latentan kapablon de
la geknaboj por ekspluati ilian talenton.
Konforme al la malsamaj
kondichoj de la lernantoj, la lernejo funkciigas malsamajn studobjektojn.
Jam en la elementaj kursoj ghi instruas komputerikon kaj dank’
al uzado de la homa cerbo kaj komputoro la geknaboj ellernas
multe da ideogramoj, kio metas solidan bazon, por ke ili pli
rapide legu libron. Ghi instruas ankau sciencan studobjekton
imite la modelon de britaj lernejoj por kulturi la observadon
kaj memfaradon de la lernantoj. Krom tio ghi donas ankau lecionojn
pri la china lingvo, danco kaj aliaj. En la supera mezlernejo
ghi donas lecionon pri scienca esplorado, t.e. dividi gravan
sciencan temon en plurajn malgrandajn, ke la lernantoj mem serchu
koncernajn materialojn kaj post tio kune diskutu kaj verku disertacion
surbaze de la diskuto.
En tia medio la lernantoj
farighis pensviglaj kaj scivolemaj.
Instruado de komuna lingvo
La
instruistoj kaj lernantoj de malsamaj landoj havas sian komunan
lingvon, tial la lernejo kuraghigas bone lerni ghin.
La lernantoj ofte okazigas
konversacion en tiu lingvo kun diversaj temoj, kiaj “Pri
Olimpikoj”, “Printempo” kaj “Printempa
Festo”. Kaj en la malsupera mezlernejo okazas konkurso
de legado kaj rakontado, konkurso de parkerado de vortoj, kaj
oni organizas la lernejanojn filmi la kurson kaj aliaj.
La lernejo invitis 4 spertajn
alilandajn instruistojn fari rektan konversacion kun la lernantoj
kaj invitis ankau eminentan chinan instruiston instrui al la
lernantoj la metodojn de la lernado.
En tia medio la konversacia
nivelo de la lernantoj rapide altighis. Multe da abiturientoj
trapasis la ekzamenon por alilandaj altaj lernejoj dank’
al sia kompare alta nivelo de la lingvo.
Rilata artikolo: Disvolva
distrikto de Yantai