Premate
de la shtalaj entreprenoj kaj parlamentanoj, usona prezidanto
Bush decidis junie de 2001 fari kompletan enketon pri la eksporto
de eksterlanda shtalo, akuzita je dumpingo kaj subvencio, por
certighi, chu la shtalaj entreprenoj de Usono estis damaghitaj
au ne. Tiu decido koncernas la shtalan eksporton de pli ol 20
landoj, inkl. de Chinio.
Marte
de 2001 14 usonaj senatanoj sendis leteron al Bush dezirante,
ke li sin turnu al la artikolo 201-a por protekti la shtalan industrion
de Usono. Kompare kun kontraudumpingo, la artikolo 201-a estas
pli severa. Se nur Usono opinias, ke ghia industrio estis damaghita,
ghi rajtas alpreni diversajn rimedojn por limigi la importon,
kio validas eh por 8 jaroj.
Fakuloj analizis,
ke kvankam Chinio estas la plej granda lando de shtala produktado,
tamen ghia eksportita shtalo plejparte estas malaltklasa. Ne tiom
stabila kvalite, ghi povas facile eksporti nur per malalta prezo
kaj pro tio la china shtalo facile farighas celo de kontraudumpingo,
tial la china shtala industrio havos estontecon nur en levo de
la kvalito kaj reguligo de la strukturo.
Rilataj
artikoloj:
Pri
la artikolo 201-a
Kiu
kolapsigis la usonan shtalan industrion?
|