En
la pasintaj jardekoj la shtala industrio chiam estis grave protektata
en Usono. Raporto en 2000 montris, ke ghis la 1-a de augusto,
1999, Usono 286-foje faris kontraudumpingan akuzon, 110-foje koncernantan
shtalon. La usonaj shtalaj entreprenoj foje-refoje sukcesis en
la akuzo kontrau dumpingo kaj subvencio rilate alilandan eksporton.
La merkato de shtalo farighis sentimentala regiono en la internacia
komerca traktado.
La
importo de shtalo faris ian malutilon al la usonaj shtalaj entreprenoj,
tamen la internaciaj kondichoj de la shtala industrio, reduktigho
de la auta industrio de Usono kaj manko de gustatempa reguligo
de ghiaj shtalaj entreprenoj estas la chefa kauzo de la kolapsigho
de la shtala industrio de Usono. Statistiko montris, ke la importita
shtalo neniam superis trionon de la totala kvanto de shtalo konsumita
de Usono, Kaj plie, la importita reduktighis chiujare je 25%.
Novembre de 2000 la importita falis ghis plej malgranda kvanto.
En la historio
la shtala industrio estis fiero por usonanoj. Por teni ghin en
certa skalo kaj renovigi la instalajhojn ghi ja elspezis multe.
Nun la averagha agho de usonaj shtalistoj estas 50 jaroj. En la
sintezaj shtalaj kompanioj la rilatumo inter emeritoj kaj junaj
kaj mezaghaj laboristoj estas 5:1. Fakto estas, ke hodiau, kiam
rapide disvolvighas altteknologio, la shtala industrio, kiel vespera
industrio, devas reguligi sian strukturon, se ghi volas daure
ekzisti. Tion pruvis ankau disvolvigho de la shtala industrio
de Usono. En la pasintaj 25 jaroj la mezgrandaj kaj malgrandaj
usonaj entreprenoj okupis pli grandan proporcion en la usona merkato
ol eksterlandaj entreprenoj.
Post financa
krizo de Azio, la relevigho de la bezono de shtalo en la azia
merkato kaj malfortigho de la usonaj dolaroj liveris bonajn kondichojn
por pliigho de la konkurenca povo de la usonaj shtalaj entrepenoj.
La usona registaro levis doganon kaj faris komercan promeson al
Rusio kaj aliaj landoj, kio malpliigis la shtalan importon de
Usono, tamen la alta produktokosto kaj kontinua fortigho de la
usonaj dolaroj en la pasintaj jaroj multe damaghis la usonajn
shtalajn entreprenojn, kiuj estas malfortaj en la konkurenco jam
plurajn jarojn. Kompare kun la shtalo produktita en Usono mem,
la importita estas tre malmultekosta. La malbona stato de la shtala
industrio tristigis la usonanojn, kaj la shtatoficistoj de komerco
facile trovas, kie estas la damagho. La 28-an de decembro, 2000,
la Usona Komisiono de Internacia Komerco konkludis post sia primara
jughado, ke la shtala eksporto de Chinio kaj aliaj 10 landoj damaghis
la shtalan industrion de Usono kaj faris la unuan pashon devigi
tiujn landojn fari komercan promeson.
Eble ghuste
pro la supre menciita protekto, la shtala industrio de Usono preteratentis
la plej gravan rimedon por unuigho. La plej granda shtala entrepreno
de Usono USX nun okupas nur la 11-an lokon en la mondo. La potencaj
rivaloj de Europo, Azio kaj Latin-ameriko izolis kaj embarasis
la usonajn shtalajn entreprenojn en la internacia komerca konkurenco.
|