La
artikolo 201-a kaj la kontraudumpingaj rimedoj ludas la saman
rolon en protekto de usonaj enlandaj industrioj. La artikolo 201-a,
permesata de la Monda Komerca Organizo (MKO), estas nedogana muro
starigita por protekti sialandajn industriojn kaj limigi la importadon.
Kompare kun la rimedoj kontraudumpingaj kaj kontrausubvenciaj
ghi havas pli da lauvoleco, char ghi ne bezonas konfirmighon pri
la ekzisto de nejusta komercado. Kaj plie, la ago decidita de
la usona prezidanto surbaze de la aratikolo 201-a estas ekster
jugho de la usonaj justicaj establoj. Ghis nun, krom la shtalaj
produktajhoj de Chinio, ankau ghiaj ladfungoj, manghiloj, shuoj,
metalaj muldajhoj, tramchiloj, fotiloj k.a. submetighis al enketo
de la artikolo 201-a.
La
artikolo 201-a de la usona komerca legho de 1974 difinis, ke la
usona prezidanto rajtas alpreni rimedojn helpi la usonan industrion,
kiun serioze damaghas importo, en reguligo de la impora konkurenco.
La industriaj
entreprenoj de Usono rajtas fari peticion al la Usona Komisiono
de Internacia Komerco, klarigi sian specialan celon por agado,
inkl. de pliigo de la konkurenca povo por adapti sin al la novaj
konkurencaj kondichoj. Krome, ankau la usona prezidanto, komerca
delegito, mon-kolekta komisiono de la parlamento kaj financa komisiono
de la senato rajtas fari enketon lau la artikolo 201-a.
|