Pekino
estas ne nur mondfama urbo kun longa historio, sed ankau loko,
kie okazis gravaj politikaj eventoj en la pasintaj 800 jaroj.
Tie klare vidighas la tradicia china arkitekturo. La grandioza
Malpermesita Urbo, kie loghis chinaj suverenoj, kaj la kvadrataj
kortoj chirkauitaj de grizbrikaj domoj tegmentitaj per grizaj
tegoloj, kie vivis ordinaraj loghantoj, kune formis apartan
arkitekturan trajton de Pekino. Kaj la 1300 stratetoj, kiujn
pekin-anoj nomas hutong-oj, interkrucighas tra la tuta urbo
kaj forte altiras al si diversajn turistojn.
En
la historio Pekino nomighis ankau Youzhou, Yan, Jicheng, Nankino,
Zhongdu, Dadu kaj Beiping. La 4-an de februaro, 1403, la loko
ekportis la nomon Pekino, je unu jarcento pli malfrue ol naskigho
de ghiaj hutong-oj.
La hutong-oj faciligis
ne nur la trafikon kaj registris la epokan shanghighon, sed
ankau montras la apartan vivetoson de la urbo. Tie klare vidighas
la postsignoj de la lastaj tri feudaj dinastioj de Chinio kaj
montrighas humiligho de peco da china historio. Rigardate de
supre, tiuj hutong-oj aspektas same, sed chiu havas sian propran
historion.
Deveno de hutong-oj
En
Yuan-dinastio (1206-1368) oni komencis nomi strateton hutong-o.
Fakuloj diris, ke la vorto hutong-o devenis de la mongola lingvo
kaj signifas puton. Tiam la registaro difinis, ke la grandaj
stratoj devas havi larghon de 25 pashoj (chiu pasho egalas 1.5
metrojn), la malgrandaj stratoj tiun de 12 pashoj, dum la hutong-oj
tiun de 6 pashoj.
La difino tamen shanghighis
kun shanghigho de dinastioj. En la dinastioj Ming (1368-1644)
kaj Qing (1644-1911) en konstruo de la stratoj oni ne plu observis
la antauan difinon. La nunaj hutong-oj plejparte estis konstruitaj
en Ming- kaj Qing-dinastioj, tial ilia largho ne estas unueca
kaj nur malmultaj hutong-oj konservas la originan strukturon.
Strukturo de hutong-oj
En
la pekinaj hutong-oj la kvadrataj kortoj estas tre distingighaj.
Ili reprezentas la trajton de pekinaj loghejoj, samkiel la kaverndomoj
de norda Shaanxi kaj pendantaj domoj de okcidenta Hunan en loka
gusto. Sen kvadrataj kortoj la pekinaj hutong-oj farighis palaj.
La kvadrataj kortoj
spegulas koncepton de la feuda socio de Chinio. Iliaj grandeco,
formo kaj ornamo chiu observas striktan difinon kaj montras
sian socian klason. En kvadrata korto la chefa domo chiam estis
okupata de familia patriarko, dum la flankaj domoj de la posteuloj
kaj la domoj kontrau la chefa funkcias kiel legochambro kaj
gastochambro.
La normaj kvadrataj
kortoj ghenerale sidas norde kun la pordo kondukanta suden,
por esti bone prilumataj.
Chiuflanke de la korto
estas domoj. La chefa domo chiam rigardas suden kaj ambauflanke
de ghi estas almenau po unu malgranda chambro. Tie la pordoj
estas ankau diversformaj. Multaj ligitaj kvadrataj kortoj formas
unu vicon kaj inter du vicoj estas hutong-o.
Antaue pekinanoj opiniis,
ke oriento estas richa, dum okcidento nobla, nordo malricha
kaj sudo malestiminda. Antau naskigho de la nova Chinio la shtatoficistoj
kaj richuloj plejparte loghis en la orienta kaj okcidenta distriktoj,
dum la malrichaj loghantoj en la norda kaj suda distriktoj,
tial la normaj kvadrataj kortoj kaj normaj hutong-oj plejparte
trovighas en la orienta kaj okcidenta distriktoj.
Nomoj de pekinaj hutong-oj
Estas
interesaj la nomoj de hutong-oj en Pekino. Ili devenis de diversaj
kauzoj: de la formo, de historiaj personoj, de bestoj, chelokaj
metiejoj ktp.
Iuj nomoj de hutong-oj
estas tre belaj, ekz. Profunde de Cent Floroj kaj Chielo de
Abrikotaj Floroj, kaj aliaj male, ekz. Feka Skarabo, Hunda Vosto,
Malbonodora Felo.
Meze de Ming-dinastio
la komerca ekonomio rapide disvolvighis kaj iuj privataj laboruloj
farighis eminentaj kaj oni nomis hutong-ojn per ilia nomo. Ekz.
en Pekino estas Vestolava Hutong Tang, char en Ming-dinastio
tie loghis vestolavisto Tang. En la norda distrikto estas Toufua
Hutong Chen, char antaue tie vivis metiisto de toufuo, kies
familia nomo estis Chen.
Post la Revolucio
de 1911, kiam Chinio turnis sin el la feuda socio en respublikon,
pli ol 300 hutong-oj shanghis sian nomon, ekz. Azena Bazaro
farighis Ghentila Sinjoro kaj Maldolcha Puto farighis Fortuno.
Sed multaj el la loghantoj ankorau memoras iliajn malnovajn
nomojn kaj shatas uzi ilin.
Arangho de la pekinaj stratoj
Pekino
konsistis el la urboj interna kaj ekstera. La interna urbo estis
kvadrata, dum la ekstera oblonga. Kaj Pekino estas T-forma.
La urba arkitekturo prenis la pordegojn Qianmen kaj Tian'anmen,
la Tri Halojn de la Imperiestra Palaco, la mezan monton de Jingshan-parko,
Sonorilan kaj Tamburan Turojn kiel la aksan linion. Che la kvar
flankoj de la interna urbo simetrie trovighas la pordegoj Dongzhi,
Xizhi, Chaoyang, Fucheng, Chongwen, Xuanwu, Anding kaj Desheng.
La chefaj stratoj etendighas rekte orienten kaj okcidenten,
suden kaj norden. Tamen ghenerale, la stratoj estas bonorde
aranghitaj, kiuj aspektas kiel shaktabulo.
Che la suda ekstremo
de la akso sidas la pordego Yongding, ambauflanke de kiu trovighas
la pordegoj Zuoan, Youan, Dongbian kaj Xibian, tamen trovighas
multaj oblikvaj stratoj, char ili etendighas lau riverbordoj.
La fundamenta strukturo
de la stratoj de Pekino aperis en Yuan-dinastio kaj kompletighis
en Ming-dinastio. En Qing-dinastio estis ia shanghigho, tamen
la ghenerala strukturo restis neshanghita.
Rilata artikolo:
Kvieta kaj komforta
kvadrata korto de Pekino