La
plej tipaj loghejoj de norda Chinio estas la kvadrataj kortoj
de Pekino. Kiel tradiciaj loghejoj, ili aperis jam en Yuan-dinastio
(1271-1368), sed la nun ekzistantaj plejparte konstruighis post
falo de Qing-dinastio (1636-1911) kaj antau la 30-aj jaroj de
la 20-a jarcento.
La kvadrataj kortoj estas chirkauitaj
ghenerale de la domoj au muroj orienta, okcidenta, norda kaj suda.
Interne de la korto la domarangho estas farita lau la principo
de feuda kastismo, t.e. la domoj simetrie staras che la norda-suda
mezlinio de la korto. Pro malsamaj areoj kaj pozicioj la kortoj
estas grandaj au malgrandaj.
Ghenerale, la fenestroj de la domoj ne
rigardas eksteren, escepte de tiuj de la sudaj domoj, kiuj havas
malgrandan fenestron tre altan por esti prilumataj. En la korto
nur la pordego kondukas al la ekstera mondo. Tial kun fermita
pordego, la korto tute estis izolita medio. La loghantoj de la
kvadrataj kortoj malofte kontaktighis kun najbaroj. Tute izolitaj,
oni vivis trankvilan vivon en la malgranda korto. Oni povas diris,
ke la kvadrataj kortoj estis kvietaj, komfortaj nestoj, kiujn
pekinanoj trovis en la socia tumulto. Ghuste en tiaj kortoj la
pekinanoj pasigis generacio post generacio tre longan tempon.
Dank' al la socia progreso, la hodiaua
Pekino aspektas tute nove: La antauaj stratetoj plejparte estis
larghigitaj kaj asfaltitaj, ambauflanke de ili staras altaj etaghdomoj.
La malnovaj kvadrataj kortoj pli kaj pli malmultighis, difektighis
kaj maloportunighis. La loghantoj de la kvadrataj kortoj plejparte
deziras transloghighi en modernajn etaghdomojn. Tamen antau la
arbare starantaj domoj, oni neniam forgesas la vivon en kvadrataj
kortoj. Por reflekti la malnovajn trajtojn de Pekino kaj vivon
de pekinanoj, la pekina registaro decidis rezervi iujn stratetojn
kaj kvadratajn kortojn kaj fiksis al ili panelon, sur kiu legighas
"Protektenda Historia restajho en Pekino".
Chiufoje,
kiam mi iras al la suda parto de Pekino, mi bicikle preteriris
mallarghan straton Laoqianggen, char che ties okcidento kushas
kvadrata korto, kiu chiam rememorigas min pri mia infaneco. Tie
estis mia hejmo kaj en tiu korto mi vivis 15 jarojn.
Origine, miaj malrichaj prauloj vivis
en malgranda montvilagho en Fujian-provinco, sudorienta Chinio.
Dank' al la diligenta studado, mia praavo farighis fama kuracisto
kaj estis venigita en imperiestran palacon. Tiele li kaj lia tuta
familio venis de Fujian en Pekinon kaj enloghighis en tiu imponeta
korto.
Kiel chiuj aliaj kvadrataj kortoj rigardantaj
al sudo, ankau ghia pordego trovighas en sudoriento de la korto,
tio signifas bonauguron lau la china moro. Kun levitaj kornicoj
la pordo-turo aspektas pompe. Oni kutime nomas ghin turo, sed
fakte ghi estas nur iom pli alta ol la tegmento de la suda domo.
Sur la perono ambauflanke de la pordego, sidas po unu shtona tamburo
kun reliefigitaj bestetoj sur si. Lau legendo, tiuj bestoj estis
filoj de drako kaj destinitaj por gardi la pordon.
La pordego estis riglita de matene ghis
vespere. Reveninte de lernejo, mi devis forte frapi je la feraj
ringoj sur la pordo, por ke oni malfermu ghin al mi. Poste oni
instalis sur ghi elektran sonorilon, kiu multe faciligis al mia
voko. Malantau la sojlo alta je 30 cm., estas tegmentita pordega
enirejo kun muroj ambauflanke. La pordega enirejo, kun areo egala
al unu chambro, similas al kaverno, char kiam oni fermas la pordegon,
ghi estas apartigita for de la ekstera mondo kaj kiam oni malfermas
la pordegon, la lumoj eniras internen. En la okcidenta muro estas
pordo por eniri en la unuan sudan chambron, kiu funkciis kiel
pordistejo.
La pordega enirejo frontas kontrau la
suda muro de la orienta domo. Turninte sin okcidenten tra la pordega
enirejo, oni venas antau la sudan domon. Krom tiu de la pordistejo,
la pordo de chiuj sudaj chambroj rigardas al nordo. Mallumaj kaj
humidaj, la sudaj chambroj havas la plej malbonajn kondichojn
el tiuj en la korto, pro tio oni ne loghis tie kaj lokis en ili
bagatelajhojn.
La orientan kaj okcidentan domojn ligas
muro en alteco de homo, meze de ghi estas pordeto. Interne de
la pordeto staras gravurita ligna ekrano. Chio tio dividis la
korton en du partojn. La mallargha trairejo antau la suda domo
nomighas ekstera korto kaj interne de la pordeto estas interna
korto, kies formo similas al kvadrato. Antau la orienta kaj okcidenta
domoj, proksime de la malalta muro staras po unu granda soforo,
de kiu la korto chiam estas ombrata en somero.
La
norda domo estas alta. Ghi staras sur la bazo je 4 shtupoj, dum
la orienta kaj la okcidenta kun verando estas malaltaj je unu
shtupo. La norda domo, chefa konstruajho de la korto, konsistas
el 3 chambroj. La meza chambro estas salono. Sur ghia norda muro
pendis pentrajhoj kaj legighis koplo, che la muro kushis longa
tablo kun florvazoj kaj incensujo. Meze de la tablo majeste staris
ligna tabulo memore al la prauloj. Antau la longa tablo trovighis
kvadrata tablo, ambauflanke de ghi sidis du brakseghoj. En la
festaj tagoj kaj precipe en la Printempa Festo la kvadrata tablo
servis kiel altaro, sur kiu oni metis vinon, pladojn kaj diversajn
kukojn. Sidighinte sur la brakseghoj, la patriarko akceptis la
gratulon de siaj posteuloj, kiuj lauvice adorklinighis antau li
kaj esprimis al li siajn bondezirojn. Poste tiuj malnovaj moroj
estis ne plu videblaj, sed oni chiam diskutis pri gravaj aferoj
en la salono. Mi memoras, ke la salono funkciis ankau kiel funebrejo,
kiam miaj praavino kaj avino forpasis.
Ambauflanke de la salono trovighas dormochambroj
de la plejaghuloj. Tiuj du chambroj, la plej bonaj en la tuta
korto, estas varmaj vintre kaj malvarmetaj somere, dank' al la
verando kaj grandaj fenestroj. Miaj praavo kaj avo forpasis, kiam
mi estis tre juna, tial en la du chambroj de la norda domo loghis
miaj avino kaj praavino.
Aliaj familianoj loghis en la orienta
kaj okcidenta domoj chiu el 3 chambroj. Miaj gepatroj, frato kaj
mi loghis en la okcidenta domo kaj la familio de mia onklino en
la orienta. La arangho de la orienta kaj okcidenta domoj estas
simila al tiu de la norda: la meza chambro estas salono kaj ambauflanke
dormochambroj. Kun kahela planko kaj grandaj fenestroj la chambroj
estas komfortaj en somero, sed en vintro ili estas malvarmaj ech
kun granda forno. Chiumatene mi vidis, ke sur la fenestroj estis
glaciaj bildoj, similaj al montoj, nuboj kaj aliaj mirindajhoj.
La shanghighemaj glaciaj bildoj ofte vekis mian scivolemon.
Che la nordokcidento de la korto kushas
granda chambro destinita por teni bagatelajhojn. Ni nomis ghin
granda obskura chambro, char en ghi estas mallume. Norde de ghi
estas du chambroj, unu servis kiel kuirejo kun luko, kuirforno
kaj krano kaj la alia, kiel tualetejo kun banujo kaj aliaj instalajhoj.
Tiam mankis moderna kloako kaj oni devis
mem solvi tiun problemon de sia korto. De tempo al tempo oni venigis
kamparanojn, por ke ili forportu per fekajhoporta charo malpurajhojn
el la granda fosajho meze de la korto sub la kvadrataj brikoj.
Poste oni denove metis la kovrilon, shutis teron sur ghi, masonfermis
ghin per brikoj kaj la korto denove aspektis kiel antaue.
Antaue, en chiu kvadrata korto loghis
nur unu familio, sed poste, pro rapida kresko de la loghantaro
kaj malrapida domkonstruado en unu korto enloghighis du, tri¡
ech pli ol dek familioj. Post la tertremo en Tangshan en 1976,
en multaj kortoj de Pekino senorde konstruighis kabanoj shirmantaj
kontrau tertremo, kiuj poste farighis dometoj. Tiele, tiuj tipaj
kvadrataj kortoj perdis siajn originajn trajtojn.
Kun la socia progreso, modernaj domoj
anstatauis iom post iom la malnovajn kvadratajn kortojn. En 1960,
ankau mia familio forlasis la korton, kie loghis 4 generacioj
de mia familio, kaj transloghighis en etaghdomon. De tiam, mi
ne plu loghis en kvadrata korto. 40 jaroj pasis en palpebruma
dauro, sed mi neniam forgesis la kvietan kaj komfortan kvadratan
korton, en kiu mi pasigis mian infanecon.