Chiuj homoj shatas
florojn. Floroj alportas al la homoj agrablecon, intimecon,
felichon kaj ghojon, dum la homoj enkorpigas en florojn spiritan
kvaliton kaj kompleksion, kio formis floran kulturon kun diversaj
kulturaj tradicioj.
Floroj en poezio
Floroj
aperis antau 106 milionoj da jaroj. Floro de Chinio estas preskau
samagha kiel la ideografio.
La plej frua noto
pri floro aperis en la china unua poezia kolekto "Libro
de Odoj" kompilita en 481 a.K. Multaj poemoj en la kolekto
priskribas kaj prikantas florojn.
Granda patrioto kaj
poeto Qu Yuan (ch. 340 -- ch. 278 a.K.) de Chu-regno priskribis
sin kiel noblan belulinon. En la poemo "Chagreno"
li versis, ke la belulino banis sin chiutage per macerajho el
blankaj petaloj kaj trinkis roson sur floroj, char shi kredis,
ke tiamaniere shi farighos pli bela.
Multaj poetoj de Tang-dinastio
(618 -- 907) esprimis sian koron pere de priskribo de floroj.
Multaj poemoj kaj melodioj de Song-dinastio (960 --1279) havas
titolon de nomo de floro.
Floroj kaj la china pikturo
Floroj
aperadas ankau en pikturo. En la chinstila pikturo floro farighis
speciala signo. Tie floroj kaj herboj estis personigitaj, ke
ili havas noblan kompleksion kaj reprezentas ian spiriton. Kompreneble
tio estas metafizika, inkludanta strebadon al ideala medio kaj
la penson de konfuceanismo, budhismo kaj taoismo. La pentristoj
ne kontentighis sole je bela konturado de la floroj kaj penis
elstarigi la homan spiriton reprezentatan de floroj. Ekzemple
oni shatas nomi umefloron, orkideon, bambuon kaj krizantemon
Kvar Nobluloj, opiniante, ke la kvar vegetaloj simbolas homojn
kun 4 noblaj virtoj.
Farboj ofte uzataj
en la china pikturo estas faritaj el floroj au titolitaj per
nomoj de floroj, kaj pli helfreshaj ol industrie fabrikitaj
koloriloj. Nun en Suzhou estas butiko, kiu faras farbojn el
floroj lau tradicia maniero.
Simbolo de floroj
Malsamaj
floroj povas simboli malsamajn pensojn kaj sentojn de homoj.
Ekzemple lotuso simbolas noblan homon en malpura medio, char
lotuso kreskas el shlimo, sed la floro restas pura. Krome lotuso
estas ofte uzata en budhismo. Umefloro simbolas ion honestan
en malfavora medio. Krizantemo simbolas simplecon kaj sanon.
Estas ege maldece donaci krizantemon al malsanulo. Oni donacas
krizantemojn ofte pro funebro.
Persikfloro protektas
homon kontrau malbono, kaj en iuj lokoj opiopapava floro estas
signo de herezo.
Orkideo estas herba
vegetalo kaj reprezentas tre altan spiritan medion, al kiu la
chinoj strebas. Ghi simbolas senkarierismon, graciecon, vivipovon,
sindetenon de malbonvirtoj... Ghi firme radikighis
en la koro de la chinoj kaj oni shatas havi en sia hejmo vazon
da orkideo.
Spektabila floro estas
ne tre okulfrapa, sed ghi simbolas Yang Yuhuan, unu el la kvar
famaj belulinoj en la antikva Chinio. Shia banejo havis la belan
nomon Spektabilo-banejo. Krome shi aspektis pli bela en dormo
kaj ebriigho, tial oni alinomis spektabilon dormanta belulino
au ebria belulino. Herba begonio estas vaste konata de chinoj
pro la am-tragedio de granda patriota poeto Lu You kaj lia kuzino
Tang Wan. Kiam ili devigite disighis, shi donacis al la kuzo
begonian floron kaj nomis ghin "korshira floro". Tial
begonio estas simbolo de malfelicho de am-tragedio.
Herbo, floro kaj arbo
estas grava konsistiga parto de ghardeno. En la tre fama china
klasika romano "Rughdoma Songho" estas ghardeno Granda
Vido. En la ghardeno estis multaj domoj kaj pavilonoj titolitaj
per nomoj de floroj, ekzemple Abrikotflora Vilagho, Makulbambua
Apartamento k.a. Chinoj shatas kulturi en ghardeno 8 specojn
da vegetaloj: magnolio, spektabilo, rododendro, osmanto, bambuo,
bashoo, umefloro kaj orkideo. Intelektuloj en la antikva Chinio
shatis kulturi en sia korto umefloron, orkideon kaj bambuon
kaj nomis ilin "amika trio en vintro", char el la
tri vegetaloj neniu velkas en frosto.
Peonio estas nacia
floro de Chinio kaj trovas vastan shaton che la popolo. Ghi
estas simbolo de beleco, lukseco kaj memrespekto. Cirkulas popolrakonto
pri imperiestrino Wu Zetian kaj malcedema peonio: Shi ordonis
al chiuj floroj flori en vintro, sed peonio firme malobeis shin.
La imperiestrino ekzilis ghin en Luoyang. Sed en Luoyang la
peonio plene disvolvighis komplezante la popolon de la urbo.
Pro tio oni respektas peonion kaj prenas ghin regho de la floroj.
Historia noto montras, ke Luoyang estas urbo kun plej multaj
peonioj, kaj pro tio peonio estis alinomata Luoyang-floro. Multaj
literatoroj shatis verki poemojn, eseojn kaj dramojn pri peonio.
Yunnan, regno de floroj
Yunnan-provinco
en la sudokcidento de Chinio estis honorata "regno de floroj".
En Yunnan oni okazigas
chiujare diversajn aktivadojn pri floroj. La lokanoj tre shatas
kamelion, rododendron, gencianon, orkideon, magnolion, lilion
k.a. La popolo de Yunnan fieras pro ghia kamelio, ke en printempo
chie en la provinco floras kamelio, kiam en la nordaj provincoj
de Chinio ankorau reghas negho kaj frosto. Multaj antikvaj kaj
modernaj literatoroj verkis por prikanti kamelion. Moderna prozisto
Yang Shuo diris en sia eseo, ke li ebriighis pro floroj, atinginte
Kunming (chefurbo de la provinco).
Praktika uzado de floroj en la chiutaga
vivo
Floro
okupas gravan lokon en la vivo de chinoj. Oni kulturas florojn,
ornamas chambrojn kaj beligas medion per floroj, kaj ankau shatas
nomi iujn uzajhojn per nomoj de floroj. Ekzemple oni nomas penikon
el longa kapra haro "magnolia pistilo", karese nomas
infanojn "floroj de la patrolando", instruiston "ghardenisto"¡
Kiam oni naskas filinon, oni shatas nomi shin Umefloro, Orkidefloro
au Osmantofloro. En la nordokcidento oni nomas improvizan kantadon
"Floro". En iuj lokoj oni faras manghajhojn, enmiksante
florojn, ekzemple mochio kun enmiksitaj osmantofloroj kaj bombonoj
kun enmiksitaj rozaj petaloj au osmantofloroj.
Oni ankau uzas florojn
kiel kuracilon. "Bencao Gangmu" estas tre grava antikva
farmacia verko. En la libro la verkinto Li Shizhen detale priskribis
multajn florojn rilate iliajn kolorojn, formojn, originajn lokojn,
funkciojn en kuraco k.a. Pli frua legendo pri Shennong rakontas,
ke li gustumis sennombrajn herbojn kaj florojn por konstati
ilian kuracan efikon. En tio oni povas vidi, ke la chinoj antau
longe esploris florojn.
Rilata artikolo:
"Libro
de Poezio", la unua kolekto de poemoj de Chinio