"Libro de Poezio", la unua kolekto de poemoj de Chinio

de Mei Zhi

    Kiel popola busha literaturo, chinaj poemoj aperis samtempe de antikvaj mitoj. La skribitaj poemoj naskighis en la Periodo de Printempo kaj Autuno antau 2500 jaroj, en formo de libro. Tio estas "Libro de Poezio".

    En la china histoio, de la komenco de la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. a. K.), ghis la mezo de la Periodo de Printempo kaj Autuno (6-a jc. a. K.) estis sklava socio. La 305 poemoj en la poem-kolekto ja estis verkoj faritaj en la 500 jaroj de tiu periodo.

    La kolekto formighis en la sesa jc. a. K. Unue ghi portis la titolon "Poemoj" au "Tricent Poemoj". Pro tio, ke la pensulo, politikisto kaj edukisto Konfuceo en la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo kaj Autuno kaj la eklektikistoj adorantaj konfuceanismon, precipe homoj de post Han-dinastio, alte taksis klerigadon per poezio, la "Poemoj" estis prenita kiel klasika lernolibro kaj alinomita "Libro de Peozio".

    Pri la procedo de la kompilado de la "Libro de Poezio" estis malsamaj konjektoj. Lau la kompleteco kaj richeco de la enhavo, la arangho de ritmoj de la poemoj kaj la vasteco de ties devenlokoj, oni asertis, ke la apero de la kolekto estus neebla sen intencaj kaj zorgaj kolektado kaj ordigado, en la socio kun malfacila trafikado kaj multaj enigmaj dialektoj. La poemoj en la kolekto estas kanteblaj tekstoj zorgataj de korteganoj pri muziko de Zhou-dinastio. Konjekteble, la kompilintoj de la "Libro de Poezio" estis tiaj korteganoj, kiuj kunigis la versajhojn omaghitajn de muzikistoj de dependaj regnoj de Zhou-reghlando kaj popolkantojn kaj prezentis ilin al la kortego.

    La "Libro de Poezio" dividighas en tri partojn: Guofeng (lokkoloraj), Ya (elegantaj) kaj Song (prikantaj).

    "Ya" estis titoloj de melodioj. Ghi entenas du partojn: "granda Ya" kaj "malgranda Ya". "Ya" nombras 105 poemojn aperintajn kompare frue verkitajn de la kortego de Zhou-reghlando. La poemoj estis prezentitaj che kortega kunveno kaj festeno, kaj plejparte estis prikanto al la regado de la regho kaj bonfaroj de la forpasintaj reghoj.

    "Song" entenas kvardek himnojn kaj kantojn por rito. La himnoj estis dividitaj en tri grupojn: Himnoj de Zhou, tiuj de Lu kaj tiuj de Shang. La himnoj de Zhou estis verkitaj en la komenco de Zhou-dinastio. Tiuj de Lu kaj Shang estis verkoj de la regnoj Lu kaj Song en la 7-8-a jc. a. K.

    Valoraj estas la historiaj epopeoj en "Ya" kaj "Song". Ekz., "Naskigho de Houji", "Gongliu" kaj "Senchesa Prosperigho" en "granda Ya" notis multajn legendojn kaj historiajn faktojn. "Gongliu" kaj "Senchesa Prosperigho" priskribas la grandskalajn transloghighojn de la nacio, la terkulturadon kaj domkonstruadon de la antikvaj popolanoj. En "Gongliu" estas tiaj versoj: "Chirkaue de la chefurbo la popolanoj ekhavis domojn, la migrantoj chesis vagadi, kaj chie levighas ghojo kaj rido." "Senchesa Prosperigho" priskribas strechan laboron en konstruado de muroj. Tiuj versoj estas gravaj materialoj por esplori la antikvan socion de Chinio.

    La plej brila parto de la "Libro de Poezio" estas Guofeng, en kiu kolektighas lokaj poemoj de 15 regnoj, verkitaj en la tempo de la komenco ghis la mezo de la Periodo de Printempo kaj Autuno.

    La poemoj en Guofeng ampleksas diversajn temojn:

    Pri amo. Granda parto de la poemoj en Guofeng temas pri amo kaj edzeco. Tiaj poemoj "venis de la popolo en formo de popolkanto, kantata de gejunuloj en esprimo de ilia korinklino". "Che la riveroj Zhen kaj Wei" bildigas gajan ekskurson de gejunuloj en printempo che la riveroj. "Charma knabino", "Cidonio" kaj "Falintaj folioj" spegulas harmonion kaj ghojon inter la geamantoj. En la versajhoj oni vidas puran koron kaj serenan humoron de la antikva popolo. "Ruza fraulo" priskribas aflikton de knabino, kaj "Levu vian baskon" shercon inter la geamantoj. Ilia sentoesprimo estis senkasha, kuragha kaj senghena. "Morta alko sur kampo" estas ampoemo kun pura primitiva koloro. "Morta alko sur kampo" kovrighis de herboj, knabinon en afrodizio tentas fraulo¡­ "Ne pasiighu nek urghighu, mian antautukon ne tushu, kaj vian hundon silentigu." La fraulo en la poemo estis chasisto. Chasante en arbaro, li renkontis belulinon kaj gajnis shian koron. Ilia enamigho estis tute natura kaj libera. "La malvirtulo" estas korversho de forlasita virino. La heroino en la poemo sincere strebis al pura amo kaj felicho. Sed 3 jarojn post la geedzigho shi estis forlasita de la edzo. Shi chagrenighis, malamis kaj indigne riprochis la malvirton de la edzo. Shi larme akuzis la malegalecon inter la seksoj: "Ho ve, knabinoj, ne tro pasiighu kun frauloj, ili facile forjhetos la amatinon, dum virinoj restos sen libero." Fine shi firmdecide foriris de sia edzo.

    Pri opono kontrau ekspluato kaj subpremo. "Malsatuloj arias pri malsateco, laboruloj pri sia okupo", jen la esenco de multaj poemoj en la "Libro de Poezio". En "Otido" oni tiel plendis: "Pro la senfina servutado al la kortego, ni ne havas tempon por nia agro, nek por zorgi pri la gepatroj. Ho chielo, kiam ni povus ghui pacan vivon?" "Kampomuso" indigne mokis la aristokratojn dibochantajn kaj esprimis deziron pri bona vivo. La poemo nomis la ekspluatantojn abomenindaj kampomusoj: "Musoj, musoj, mian grenon ne manghu, mi vivtenis vin jam tri jarojn, tamen vi neniam konsideris por mi. Mi jhuras foriri de vi kaj transloghighos al paradizo. Paradizo estas loko destinita por mi."

    Pri agrokulturo. El la "Libro de Poezio' estas poemo "La Sepa Monato" pri agrokulturo. Ghi detale priskribas la kolektivan laboradon de agrikulturaj sklavoj de Zhou-dinastio. Krom terkulturo por aristokratoj, la sklavoj devis ankau bredi silkraupojn, teksi shtofojn, fari vinon, chasi, kulti kaj aranghi celebradon por datreveno de naskightago de aristokratoj. Kvankam ili laboradis tutan jaron, tamen ili havis nek vestojn nek grenon. En vintro por bari tranchan venton, ili shtopis la fenestrojn kaj pordojn per pajlo kaj argilo. El la poemo ni povas trovi, ke tiam multe evoluis la agrokulturo de Chinio, richa estis la sperto de produktado kaj abundaj estis la produktajhoj. "Plantago" estas kanto de virinoj dum kolektado de plantagoj. "Plantagoj kreskas surkampe, kaj ni ghoje kolektas grupe. Ni serchas, prenas sur la kampo kaj portas ilin hejmen en la vestoantauo." La lakona teksto ripetade kantata de grupighintaj virinoj sur la kampo prezentas al ni belan scenon de laborado en serena tago.

    Pri la vivo de aristokrato. "Veturado" estas fama patriotisma poemo. Damo Xumu en la poemo, deveninta de Wei-regno, edzinighis al Xumu. Fronte al la disfalo de sia patrolando, shi sentis korshiran doloron. Shi proponis peti helpon de Xu-regno, sed estis chikanita. Shi falis en grandan indignon kaj triston, kaj vershis sian senton pere de poemo. "Altstatura belulino"priskribas charmecon de damo Zhuang Jiang, edzino de Zhuanggong, estro de Wei-regno. "Onklo Yu Tian" bildigas bravan militiston kaj liajn lertajn pafarton kaj veturigadon.

    La "Libro de Poezio" ghuas vastan renomon ne nur per la richa enhavo, sed ankau per la brila poezia arto. La versoj de granda parto de la poemoj estas kvarideografiajhaj, kaj ankau enmiksighas du- kaj ok-ideografiajhaj. La lingvo de la poemoj estas rafinita, viveca kaj modesta. La poemoj ofte havas refrenojn en peza popolkanta gusto. La saghe uzata metaforo donas evidentan artan efikon. La verkintoj de la poemoj ofte menciis iun objekton en la komenco kaj poste eltiris kion ili volis esprimi. En la poemo "Fragmitoj" la verkinto priskribis la senvivan autunan scenon kaj poste eltiris la chefan enhavon de sia poemo, ke sentimentala fraulo falis en senhelpan aflikton pro sia frauleco. "Persikfloroj" komencighas per priskribo de disvolvighantaj persikfloroj kaj poste priskribas la brilan charmecon de tuj edzinighonta knabino. Metaforo de la "Libro de Poezio" richigis la imagon, heredighis kaj disvolvighis en la postaj jaroj kaj farighis tradicia metodo de la poezio.

    La "Libro de Poezio" estas atesto de la kreiveco de la laboranta popolo en la antikva Chinio kaj manifestigho de la sentoj de diversaj klasoj en reala vivo. La realismo de la "Libro de Poezio" fundamentis ghian lokon en la historio de la china literaturo kaj faris ghin brila startpunkto kaj bazo de la china realisma literaturo.

Rilataj materialoj:

Birda kanto

Cidonio

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688