Birda kanto

Jen birda kanto tra l' aero
de insuleto en rivero.
Knabinon belan bonmoralan
"aspiras vir' kun amsincero.

Jen akvoherbojn longajn, kurtajn
maldekstre dekstre shi deshiras.
La belulinon bonmoralan
en tag' kaj nokto li sopiras.

Li vane volas kaj deziras
kaj tage nokte shin sopiras.
Li sin turnadas sur la lito
kaj lia koro ne trankvilas.

Jen akvoherbojn longajn, kurtajn
en ambrau flankoj shi deshiras.
La belulinon bonmoralan
per kordmuziko li altiras.

Jen akvoherbojn longajn, kurtajn
en ambau flankoj shi deshiras.
La belulinon bonmoralan
per gong-muziko li akiras.

(Esperantigita de Laulum)

 

Cidonio

Shi donis al mi cidonion,
mi rekompence jadornamon.
Ne nur por rekompenco -
esprimas ghi eternan amon.

Donacis shi al mi persikon,
mi rekompence jadon charman.
Ne nur por rekompenco -
esprimas ghi eternan amon.

Shi donis al mi dolchan prunon,
mi reciproke nigran jadon.
Ne nur por rekompenco -
esprimas ghi chiam-amadon.

(Esperantigita de Laulum)

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688