Vizito al templa foiro

de ZHANG SHUANG

    Vizito al templa foiro en la Printempa Festo estas kutimo de pekinanoj. En temploj oni preghas por peti benon de la dio, spektas prezentadon de popolaj artistoj, frandas diversajn manghajhojn kaj achetas metiartajhojn. Kun la progreso de la socio, templa foiro iom post iom evoluis en folkloran muzeon demonstrantan la popolan moron de Chinio.

    En Pekino templa foiro okazas kutime en Changdian-strato, la taoisma Dongyue-templo, la taoisma Baiyun-templo, la Tera Altaro kaj Longtan-parko.

    En la sepa tago de la Printempa Festo mi vizitis la templan foiron en Dongyue-templo.

Pregho en templo

    Dongyue-templo estas tre fama taoisma templo en Pekino, en kiu oni kultas Dongyue-dion. Lau taoismo Dongyue-dio estas reganto de la subtera mondo. En la templo oni kultas ankau multajn aliajn diojn. La templo estas tre impona. Trans la strato antau la templo staras majesta arkado el flavaj kaj verdaj glazuritaj tegoloj kaj brikoj. La arkado altas 7 metrojn kaj larghas dekkelke da metroj. Sur la arkado estas multaj hirundaj nestoj. Kiam la suno subiras, la hirundoj revenintaj de serchado de nutrajho viglas chirkau la arkado. Pasantoj haltas por rigardi la spektaklon kun granda intereso.

    En la templo oni kultas ankau svato-dion. Krome tie oni povas vidi tre diversajn figurojn de diabloj. Preghantoj kredas, ke vizito al diabloj felichigos ilin. Oni plej ofte incensas antau Dongyue-dio, ke li prizorgu la forpasintajn karulojn kaj gardu la vivantojn kontrau malfelicho.

    Sennombraj homoj venas al la templo por peti benon kaj gejunuloj plej shatas kulti svato-dion. Ili venas al la dio au sola au duope por peti benon al ilia amo. Antau tiu dio incensas ankau gepatroj, kiuj petas benon por siaj infanoj.

Vent-radetoj

    Kelke da tagoj antau la Printempa Festo vigleco jam regis antau la templo. Ambauflanke de la strato vicighas standoj de frandajhoj kaj metiartajhoj, kiuj allogas pasantojn. Mi tre shatas vent-radeton krakete turnighantan en vento. Ghi estas farita el fadeno kaj maldikaj paperstrioj chirkauigitaj sur akso fiksita al framo el sorga tigo. Kiam vento turnas la radeton, maldika latiso estas movata kaj batadas malgrandan argilan tambureton tirkovritan per veleno. Ju pli forta estas vento, des pli lauta la sono de la tambureto.

    Oni vendas vent-radetojn popece au pogrupe. La kolportistoj ofte kunigas kelkajn au dekon da radetoj. Antau kelke da jaroj, kiam finighis foiro, sur la strato tuj aperis torento da bicikloj preskau chiu kun vent-radeto. En vento la radetoj audigis sonoran krakadon dum veturado de la bicikloj. Sed nun oni iras al foiro per auto au taksio, kaj bicikla torento kun kraketantaj vent-radetoj jam ne estas videbla.

    En mia infaneco chiufoje, kiam mia vizitis templan foiron, mi akiris vent-radeton kiel la unuan donacon. Mi tre ghuis la scenon, ke kelkaj multkoloraj vent-radetoj krakadis en mia mano. Mi rigardis vent-radeton komencigho de nova jaro, kio markis, ke mi kreskis denove je unu jaro.

Frandajhoj

    Chirkau la 8-a matene, antau Dongyue-templo jam atendis multaj homoj. Che la fronta pordo de la templo estis multaj standoj de frandajhoj troveblaj ankau en aliaj templaj foiroj. La vendado de tiuj butikoj plej viglis post la 10-a horo. La plej shatataj frandajhoj estas kandizitaj kratagaj fruktoj kaj kashtanoj rostitaj en feraj gruzoj miksitaj kun maltozo.

    Mi plej shatas amelan kachon nomatan "tea supo". Mi gustumis che tri standoj po unu specon da "tea supo". Parto de la standoj portas elpendajhon kun la familia nomo de la mastro, ekzemple "Tea Supo de Li-familio" kaj "Rostita Porkointernajho de Feng-familio", kiuj ghuas renomon en Pekino.

    En la foiro oni povas frandi tre diversajn manghajhojn, ekzemple fritita kuko kun butero, rostita shafajho-rozario, flano farchita per azukia pasto¡­ Centoj da specoj da frandajhoj chiam allogas frandemulojn.

Akrobatajhoj

    En la foiro de Dongyue-templo la vizitantoj spektis tre lertajn akrobatajhojn prezentitajn de akrobatoj de Wuqiao de Hebei-provinco. Multaj elstaraj akrobatoj devenis de tiu loko.

    Antau la fronta pordo de la templo 6 junuloj ludis dancon de 3 leonoj. En la tria korto de la templo knabinoj estis prezentantaj bovlopiramidon kaj traringadon. Prestidigitisto altiris multajn vizitantojn per aperigo de viva fisho.

    Elirinte el la templo, mi ankorau dronis en remachado pri la vidajhoj en la foiro. Mi achetis rozarion da kandizitaj kratagaj fruktoj. Frandante la bongustajhon, mi observis la infanojn, kiuj akiris jam diversajn ludilojn sed ankorau ne volis foriri. Mi rimarkis, ke ili tenas ne vent-radetojn, sed jhus achetitajn elektronikajn bestetojn.

Rilata artikolo: Tradicia templa foiro en Pekino dum la Printempa Festo

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688