Pekinanoj kutimas viziti templan foiron
dum la Printempa Festo. Antaue tia aktivado estis nur kulto en
templo. Kun evoluo de ekonomio kaj por bezono de intershangho
palighis la religia koloro de la nuntempa templa foiro, kiu okazas
ne nur en templo, sed ankau en najbara parko, sportejo au bazaro.
Se estas foje prezentado pri kulto, ghi estas chefe por amuzado.
|
|
|
|
En templa foiro
|
Prezentado de folklora programero
|
Vizitantoj de
templa foiro
|
Drakodanco
|
|
|
|
|
Renkontigho en templa foiro
|
Pekinaj etmanghajhoj
|
Spektantoj de programero-prezentado
|
Farado de
homfiguroj el sukero
|
Kutime, templa foiro okazis en Pekino
de la 1-a ghis la 15-a de la unua monato lau la china luna kalendaro,
sed nun de la 30-a de la 12-a monato ghis la 7-a de la unua monato
lau feriado. En Pekino estas templaj foiroj en Changdian, Baiyun-templo,
Longtan-parko k.a. Ili chiuj havas siajn proprajn trajtojn.
En templaj foiroj
vendighas diversaj tradiciaj etmanghajhoj kaj metiartajhoj, kaj prezentighas programeroj,
kiaj akrobatajhoj, pekin-opero, drako- kaj leono-dancoj, kiuj aldonas apartan
festan etoson al vizitantoj.