Kiam mi vizitis
studoficejon pri la dongba-a kulturo de Lijiang-gubernio en
Yunnan-provinco, sudokcidenta Chinio, iu maljunulo en nashi-a
kostumo deklamis por mi la bildsimilajn kaligrafajhojn pendantajn
sur muro. Efektive, nenion mi komprenis. Deklaminte, la maljunulo
interpretis al mi han-lingve. Origine tio estas antikva nashi-nacia
proverbaro skribita en la dongba-a hieroglifo. La proverbaro
estas esprimricha kaj logika. Ekz. "Kato estas la plej malgranda
dombesto, sed ghi apartenas al subordo de rabobestoj."
Mi atenteme
rigardis la hieroglifon. La strekoj estas tre subtilaj kun arta
lerteco. Oni povas tuj koni iujn bestnomojn, kiaj leono, tigro
kaj gruo.
Kio estas
la dongba-a kulturo? Pri tiu demando iu studanto diris al mi,
ke nashi-nacio en Lijiang-gubernio iam havis originan shamanismon
nomatan dongba-a religio. Ghi fondis la hieroglifon kaj dongba-an
kulturon, kiu konsistas chefe el dongba-aj sutroj hieroglife
verkitaj kaj dongba-aj belarto, ceremonio kaj dancmuziko.
"Dongba"
signifas homon intelektan kaj saghan. Poste la vorto farighis
alinomo de sorchisto de la dongba-a religio. La maljunulo, kiu
interpretis al mi la proverbaron, estas unu el la malmultaj
dongba-oj. La oficejo petis ilin ordigi kaj traduki la dongba-ajn
sutrojn. Dank' al la generacio-post-generacia deklamado kaj
transskribado, la dongba-a kulturo povas ekzisti ghis hodiau.
Rigardante
la verkojn montratajn en vitrinoj, mi estas mirigita de la imagipovo
kaj fondkapablo de la nashi-oj. Malgrau ke la sutroj estas malnovaj
kaj flavaj, la skribajhoj ja estas vivecaj. Antau pli ol mil
jaroj la nashi-oj kreis la hieroglifon. Lau ghiaj disvolvaj
periodoj, la hieroglifo dividighas en ideografiajhojn bildajn
kaj alfabetajn. Nashi-lingve la antaua prononcighas kiel "shijiulujiu"
signifanta postsignon sur ligno au shtono (skribosigno chizita
au pentrita sur ligno au shtono). Strekoj de tiaj ideografiajhoj
estas komplikaj. Ofte ili esprimas ion per figuroj. Pro tio,
ke la dongba-oj uzas ilin por skribi sutrojn, oni nomas ilin
la dongba-a lingvo. La lasta prononcighas kiel "gebatee". "Geba"
signifas posteulon. Tio pruvis, ke alfabetaj ideografiajhoj
estas kreitaj kaj uzataj de la postaj dongba-oj. Iliaj strekoj
estas simplaj kaj signemaj, tamen ili cirkulas nur en mallargha
kampo kaj sutroj skribitaj en ili estas malmultaj.
La dongba-a
lingvo havas pli ol 2100 ideografiajhojn kaj vortojn, kiuj estas
sufichaj por esprimi subtilan senton, noti komplikajn aferojn
kaj verki poemon kaj artikolon.
Oni diris
al mi, ke oni deklamas dongba-an sutron en kulto. Lau nekompleta
statistiko, la dongba-a sutro, konservata en- kaj eksterlande,
nombras pli ol 20 mil ekzemplerojn kun enhavo de bonvenigo al
dio kaj adiauo de fantomo, peto de felicho kaj longa vivo, likvido
de plago kaj ankau nashi-aj klasikajhoj, mitoj, eposoj, proverboj,
baladoj k.a. La mitaj eposoj estas romantismaj. Ekz., la fama
eposo "Memorajho pri Kreado" surbaze de amo de juna paro priskribas,
kiel ili batalis kontrau inundo, monstro kaj dio, kiel ili alportis
de la chielo semon de bestoj kaj grenoj al la tero venkinte
malfacilojn kaj kiel ili ekspluatis virgan teron, kultivis kampon,
bredis brutojn kaj produktis homojn.
En eksponhalo
de la oficejo prezentighas multaj rulpentrajhoj kaj surbambuaj
pentrajhoj. Iu studantino konigis al mi, ke la dongba-a belarto
konsistas el pikturo, skulpturo kaj paperfiguroj. Rulpentrajho
kaj surbambua pentrajho estas la plej origina kaj reprezenta
arto heredita de la antikva pentrarto de Nashi-nacio. Shi diris
tion al mi montrante grandan koloran tolpentrajhon: Jen la fama
bildo Hengding, longa je pli ol 10 metroj kaj largha je 30 centimetroj.
Ghia figuro estas klara kaj bele ornamita. Kun forta, flua kaj
aparta kaligrafio, la bildo montras naturan belecon de primitiva
arto. Ghi prezentas pli ol 370 homojn grandajn kaj malgrandajn,
diojn kaj fantomojn, kiuj aktivas en infero, homa mondo kaj
edeno. Oni konjektas, ke eble ghin influis la budhisma kulturo.
Ghuinte la
dongba-ajn pentrajhojn, mi allogighis de malfermita sutro. En
ghi pentrighis multaj homfiguroj dancantaj. Demandinte mi sciis,
ke ghi estas lernolibro pri dancarto nomata "cuomo". Nashi-lingve
"cuomo" signifas modelon de dancado. Ghi aperis pli frue ol
"Laban-dancoskemo" de Hispanio. La hieroglifo de la lernolibro,
per kiu oni notis dancadon kaj antikvan muzikan instrumenton,
estas bela kaj esprimricha. Tie montrighas dancpashoj, kantoj
kaj ech distingighas dancistoj kaj dancistinoj.
Kune kun
la dongba-a sutro heredighis ankau multaj ceremonioj kaj ceremoniaj
instrumentoj de la dongba-a religio. Estas pli ol 50 ceremonioj
en la dongba-a religio kaj la grava parto estas por kulto. La
ceremoniaj instrumentoj estis uzataj en kulto de la dongba-a
religio, inkl. de amuleta bastono, tamburo, konko kaj ceremonia
kostumo. Chio chi tio estas valoraj materialoj por studi la
nashi-an kulturon.
En la oficejo
oni diris al mi, ke ekde la 19-a jarcento la dongba-a kulturo
altiras la atenton de multaj erudiciuloj en- kaj eksterlandaj.
Iuj antaue ne okupighis pri tio, sed kiam ili ekkonis la dongba-an
kulturon, ili estis tuj interesitaj de ghi. Usona erudiciulo
s-ro Lock (1884-1962) studis botanikon en sia junagho. En 1922
li faris esploron en Lijiang-gubernio kaj konis la studan valoron
de la dongba-a kulturo. Ekde tiam li loghis tie pli ol 20 jarojn.
Li verkis dekkelkajn librojn pri la dongba-a kulturo. La lasta
el liaj verkoj estas "Enciklopedieta Vortaro Nashia-Angla".
Li kolektis pli ol 2000 ekzemplerojn de la dongba-a sutro. Dank'
al lia diskonigo plivastighis la influo de la dongba-a kulturo
en la mondo.
La dongba-a
kulturo donis valorajn historiajn materialojn por studi la historion,
lingvon, literaturon, religion, produktadon, ordinaran vivon,
socian evoluon, filozofion, astronomion kaj kalendaron de Nashi-nacio.
Rilata materialo
Antikva muziko
de nashi-oj ----- konversacio kun dioj