Antikva muziko de nashi-oj — konversacio kun dioj

  de ZHANG XUEYING   

    La koncerto de la antikva muziko de nashi-oj sin lokis en antikva korto de lokano, kies areo egalas al la ludkampo de korbopilko. La scenejo, kiu okupas duonon de la korto, estis kloshita de rugha koloro: freshrughaj kurtenoj, rughaj pendajhoj kun versparaj kaligrafajhoj, antikvastilaj rekvizitoj malhelrughe lakitaj… Prilumate de oranghkoloraj lampoj, mistereco kaj antikveco regis la korton. Sur la tero de la korto sternighis dika tavolo da pinaj branchajhoj, kaj la agrabla aromo de pino saturis la korton. Oni diris, ke tia arangho estas la plej alta soleno por la ludado de la antikva muziko de nashi-oj.

     Antaue la antikva muziko de nashi-oj estis ludata nur en la Printempa Festo, same kiel la novjara koncerto en la Ora Halo de Vieno. Fakte la antikva muziko de nashi-oj estis longhistoria religia muziko origininta en la mezo de Chinio, kie prosperis la kulturo. En la 3-a jarcento, fama china strategiisto kaj muzikisto Zhuge Liang vivis longan tempon en la nashi-a loko en Lijiang-gubernio en la limregiono de la sudokcidenta provinco Yunnan, kie dense loghas nashi-oj. Oni kredis, ke Zhuge Liang enkondukis la muzikon de meza Chinio chi tien. Sed muzikisto s-ro Xuan Ke, tre fama en la loko, asertis post esploro, ke la antikva muziko de nashi-oj originis de la religia kaj palaca muzikoj de la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279). Tiu periodo estis la plej brila pro la imponeco de la kulturo kaj multnombreco de famaj verkistoj kaj poetoj. Dum alia opinio estas, ke la antikva muziko de nashi-oj estis alportita de la migrintoj el la mezo de Chinio al Yunnan, kiuj fughis de milita tumulto. Malgrau la malsamaj asertoj, la antikva muziko de nashi-oj estas fidele heredita kaj oni povas ghui tiun muzikon nomatan kiel "viva fosilio".

     La 30 membroj de la orkestro portas sur si antikvajn chinajn vestojn kaj havas barbon. Kiam la muzikistoj malrapide iras sur la scenejon, la auskultantoj sentas antikvecon kaj delikatecon. Eble la meznombra agho de tiu orkestro estas la plej granda inter tiuj de la orkestroj de la mondo. Du trionoj de la membroj aghas pli ol 65 jarojn, kaj 7 el ili — pli ol 80 jarojn. La plej agha el ili estas 89-jara, por kiu ludo de la antikva muziko estas granda plezuro. En la orkestro estas ankau 3 junaj kantistinoj.

     La orkestro uzas antikvajn popolajn muzikilojn de Chinio, ekzemple bambua fluto, antikva kordinstrumento Zheng, trikordulo, cimbalo kaj tamburo.

     La ludado komencighas per urgha tamburado, kaj chiu muzikopeco estas estrata de fluto. Rusa turisto tiele priskribis la muzikoludon: "La muziko audighas per neimageble bela melodio, kvazau akva kurteno falinta de sur jada ekrano; kiam la muziko malproksimighas kune kun la tintado de malgrandaj sonoriletoj, shajnas, ke gemoj falas en akvon kaj estigas ondetojn…" En la fino kantistinoj ekkantas per sia natura vocho, kaj la bela muziko soras rekte sur la chielon.

    Dum ludado kaj la auskultantoj kaj la ludantoj estas tre piaj. Nashi-oj admiras la antikvan muzikon same kiel Vienanoj Strauss Johann. Ili prenas la antikvan muzikon kiel rimedon por interkomuniki kun la dioj sur la chielo, kaj kiam ili ludas la muzikon, ili kredas, ke dioj sur la chielo estas absorbite auskultas la ludon.

    Prapatroj de nashi-oj kredis je dio kaj kreis primitivan shamanan politeismon "Dongba". En la nashi-a lingvo "dongba" signifas "homon multscian kaj saghan". Poste "dongba" farighis sinonimo de pastro. Dum sakramento la religianoj ne nur kultas diojn per muziko, sed ankau legas "Dongbaan sutron" notitan per antikva hieroglifo. La hieroglifo, "Dongbaa sutro", kulta kanto kaj danco, sakramento kaj la beletro rilatanta kun la religio konsistigas la nacian kulturon — la Dongbaan kulturon misteran kaj originalan.

    En la pasinteco la ludantoj de la muziko devis esti renomaj homoj de la loko. En Lijiang, kompetenteco en ludo de tiu muziko estis nepre necesa kvalifikiteco por la viroj de la bonhavaj familioj, kiuj volis farighi erudiciuloj au membroj de la tiea mondumo.

    Nun la antikva muziko frontas embarason de manko de daurigantoj, char ghiaj interesatoj chefe estas maljunuloj kaj fremdlandaj turistoj, dum la junuloj estas forlogitaj de popmuziko. Chiujare mortas membroj de la orkestro, sed ilia arto ne trovas heredanton. Kaj krome la orkestro estas embarasita ankau de financa malfacilo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16