Argilaj ludiloj de Yutian

de Li Qiang

    La nomitaj ludiloj havas chiu siajn proprajn trajtojn. La arto por fari argilajn ludilojn heredighas generacio post generacio. La artajhoj estas farataj kadre de familio, vilagho, subdistrikto kaj gubernio. En Hebei-provinco estas kelkaj vilaghoj de argilaj homfiguroj au ludiloj kaj grandan renomon ghuas la argilaj ludiloj de Yutian-gubernio de la provinco.

     La modlitaj argilaj ludiloj de Yutian estas bele koloritaj. Lau la formoj estas du specoj de argilaj ludiloj globaj kaj reliefaj. La versimilaj argilaj pavoj, anasoj, kokoj, ranoj kaj aliaj bestetoj estas plejparte kneditaj. La homfiguroj, kiaj simioregho Sun Wukong, oficistoj, militistoj, talentuloj kaj knabinoj, estas plejparte reliefaj, simple konturitaj kaj bele koloritaj. La homoj viglas sur iom pufigita fono. La plej tipaj estas argilaj beboj, herooj de popolaj rakontoj kaj roloj de teatroj. La argila ludilo "Knabo sur unukornulo" simbolas felichon kaj bonauguron. "Porko Bajie kun edzino sur la dorso", farita lau mita romano "Pilgrimado al la Okcidento", romantike interesas la rigardantojn. La argilaj "Ok Feoj" prezentas ok feojn kun malsamaj seksoj, aghoj, mienoj kaj vestoj. Iuj argilaj ludiloj, kiujn shatas infanoj, havas sur si fragmitan fajfilon kaj serene sonas je ekblovo.

     Rilata materialo:

     Metiartisto Liu Guangtian

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16