Li estas
ordinara kamparano. Liaj verkoj estis plurfoje prezentitaj en
tutlanda au provinca ekspozicio de popolaj metiartajhoj kaj
iuj el ili estis honoritaj per granda premio. Alilandaj turistoj
achetas liajn verkojn kiel memorajhojn.
En la domo
de Liu Guangtian amasighis argilaj formujoj. Iuj el ili estis
faritaj de lia patro Liu Junxiang. Lia avo Liu Kai transloghighis
de Shandong al Hebei kaj vivis tie de terkulturado. Li estis
lerta en farado de pentrajho kaj faris el argilo malgrandajn
ludilojn en postlaboraj horoj. En sia infanagho Liu Junxiang
komencis fari argilajn homfigurojn kaj post longa tempo ekhavis
sian propran artan stilon. Liaj argilaj homfiguroj estis multe
shatataj de la kamparanoj. Li estas konata kiel fama artisto
de argilaj metiartajhoj en Hebei-provinco.
Komence
Liu Junxiang knedis argilajn homfigurojn kaj poste li faris
ilin per argila formujo. Por pretigi tiajn ludilojn necesas
antau chio fari el argilaj buloj maldikajn platojn kaj tranche
fari ilin similaj al modelo. Poste oni devas shuti pajlan cindron
sur la parieton de la formujo, enpremi la argilajn platojn en
ghin kaj strikte shtopi la fendon inter la du partoj de la formujo,
kiam ili estas kunigitaj, por ke ne vaporighu la akvo tenata
en la platoj. Kiam la argilaj platoj estas sorbintaj la akvon,
oni devas malfermi la formujon. Post sekigho de la argilajho
oni ghin blankigas unue kaj poste alikolorigas. Post tio oni
faras desegnojn sur la argilajho kaj pentras la vizaghon antau
ol laki ghin per verniso. Jen estighas aminda ludilo.
Siatempe
la argilaj ludiloj de Yutian estis tre shatataj de la kamparanoj.
Multaj alilokaj komercistoj tie pogrande achetis argilajn ludilojn.
Yutian farighis hejmloko de argilaj ludiloj en norda Chinio
kaj multaj lernis de Liu Junxiang la arton. Li entuziasme instruis
sian metiarton ne nur al sia filo, sed ankau al samvilaghanoj.
Iafoje li donis formujon al samvilaghanoj, tial preskau chiuj
familioj de lia vilagho okupighis pri farado de argilaj ludiloj.
Ankau en la chirkauaj vilaghoj aperis tiaj metiistoj. En la
komenco de la 50-aj jaroj la argilaj ludiloj de Yutian atingis
sian kulminon de la disvolvigho kaj donis chiam pli grandan
influon. Tiam estis pli ol 300 specoj da argilaj ludiloj kaj
butikoj por vendi ilin staris unu apud alia sur strato 0.5-kilometre
longa. Komercistoj el Tianjin,Pekino kaj nordorienta Chinio
achetis tie centojn da miloj da argilaj ludiloj chiujare.
Nun Liu Guangtian
ne plu sin vivtenis per farado de la artajhoj,sed en liberaj
horoj li faras argilajn ludilojn por si mem au por amikoj.