Popolkantoj el Yuefu de Han-dinastio

de MEI ZHI

    En Han-dinastio (206 a.K.—220 p.K.) kun prospero de poezio kaj fu -oj, grandajn sucesojn rikoltis ankau popolkantoj Yuefu.

    Yuefu ( Yue signifas “muzikon” en la china lingvo kaj fu –“institucion”.) estis nomo de oficiala muzika institucio de la imperiestra kortego en Han-dinastio, kies laboro estis trejnado de muzikistoj kaj kolektado kaj muzikigo de popolkantoj. La vorto Yuefu aperis tre frue, sed la kolektado kaj muzikigo de popolkantoj kiel la chefa laboro komencighis post establigho de la muzika institucio en la regperiodo de imperiestro Udi de Han-dinastio (140-87 a.K. sur la trono). Poste oni nomis kiel poemojn de Yuefu au simple Yuefu chiujn kantotekstojn de la muzika institucio, inkluzive de odoj verkitaj de kleruloj kaj luditaj en la kortego okaze de gravaj ceremonioj kaj de ghi kolektitaj popolkantoj. Tiele, Yuefu farighis nomo de unu el la formoj de poezio. Kaj ghuste la popolkantoj de Yuefu sin prezentas plej sukcese en la poezio de Han-dinastio. Sed tre bedaurinde, la plejparto de tiuj popolkantoj perdighis, kaj heredighis nun nur kvardek kantoj.

    Han-dinastio estis prospera kaj potenca, temen aliflanke, pro longtempa militado, gradskala konstruado kaj akra aneksado de tero, multaj popolanoj baraktis en abismo de suferoj pro kruelaj sklavigo kaj ekspluatado, ili fughis aliloken pro neelteneblaj malfaciloj en la vivo. Malsame al la fu-oj de Han-dinastio, kiuj flate prikantis la “grandajn meritojn” de la regantoj, la popolkantoj de Yuefu prenis la malfelichon de la popolo kiel sian chefan temon. Ili kredeble spegulis la malfelichon kaj mallumon en la feudisma socio. La realismo de la popolkantoj en Yuefu de Han-dinastio grave influis la evoluon de la poezio de la posta tempo, trairante kiel rugha linio la historion de poezio de la regperiodo Ghian'an (196-220 p.K.) ghis Tang-dinastio (618-907 p.K.) kaj formante la realisman tradicion sistemigitan per la popolkantoj de Yuefu . En Tang-dinastio, Yuefu apartighis de muziko kaj esencis nur kiel sarkasmaj poemoj kritikantaj la realon.

    La plej distinga karakterizajho de la popolkantoj de Yuefu estas eposeco. La popolkantoj, chu longaj chu mallongaj, chiuj estas eposoj, kaj inter ili estis verkoj en tria persono, kaj verkoj kun karakterizitaj personoj kaj kompare kompleta intrigo. La tekstoj de Yuefu estas bushlingvaj, modestaj, tamen infektemaj. Yuefu estas libera en la formo, nek katenita de rigore observataj poeziaj reguloj kaj rutina sintakso, kaj inter ili oni povas trovi kaj senritmajn kaj longajn, perfektajn kvinsilabajn versajhojn.

    Inter la popolkantoj de Yuefu la plej longa estas eposo “Jen pavo flugas al sudoriento” kun 157 versoj. La eposo kronis per siaj brilaj atingoj la popolkantojn de Yuefu . Unue oni trovis la eposon en la Sudaj Dinastioj (420-589 p.K.). La eposo portis la titolon “Antikva poemo: Omaghe al la edzino de Jiao Zhongqing, prezentita de sennomulo”. La eposo rakontis tragedion de junaj geedzoj. Liu Lanzhi, edzino de Jiao Zhongqing, malaltranga oficisto en prefektujo Lujiang, estis repudiita de sia bopatrino. Che adiauo al sia edzo shi jhuris sian amon. Sed shia frato devigis shin reedzinighi. Fine per sinmortigo shi esprimis sian kontraustaron al la deviga reedzinigo. La eposo malkashis la krimojn de feudisma etiko kaj patriarka sistemo, laudis la malcedemon de Jiao kaj Liu al feudismo. En la eposo la heroino Liu Lanzhi edzinighis al Jiao Zhongqing en la agho de 17 jaroj. Shi estis profunde amata de la edzo. Sed la bopatrino abomenis kaj molestis shin. Rakontante pri shia forlaso de la hejmo de shia edzo, la eposo detale priskribis shian belon kaj aplombon en tualetado, kaj ankau shian malcedemon. Post kiam shi revenis al la hejmo de sia patrino, multaj venis por svati shin al filo de prefekto au de guberniestro, kaj shia frato devigis shin reedzinighi. Shi ne shancelighis antau richeco, nek timis minacon, kaj decidis protesti per sinmortigo. Shi jhure interkonsentis kun la edzo, ke shi revidos lin en alia mondo. En la tago de shia reedzinigho shi dronigis sin en lago. Informighinte pri shia sinmortigo, Jiao pendigis sin sur arbo. En simpatio oni entombigis ilin kune. La eposo rakontas, ke ilian tombon ombras prosperaj pinoj kaj platanoj, inter la arboj gaje pepas paro da ambirdoj, simboloj de iliaj animoj interamantaj kaj neniam disigeblaj. La finalo aneksis al la eposo romantikan koloron kaj esprimis la firman konvinkighon de la popolo al la belo kaj bono.

    Plejparto de la popolkantoj de Yuefu estas tiuj priskribantaj malfacilan vivon de malsupraj laborantaj popolanoj. “malsanulino” prezentas familian tragedion pro terura ekspluato. La virino mortis pro longedaura malsano, postlasante tri infanojn al la edzo neion havanta. Mortante la virino petis la edzon bone prizorgi la infanojn. La infanoj ne povis eldomighi por manko de vesto por kovri la korpon. En la malplena hejmo la infanoj ploris kaj plorpetis kareson de la patrino. La kompatinda edzo povis fari nenion, krom peti helpon de renkontita amiko survoje. Kiel korshira sceno!

    “Orfo” priskribas malharmonion inter fratoj. Por sola heredi la posedajhojn, la pliagha frato de la orfo traktis sian junan fraton kiel sklavon kaj chiamaniere molestis lin. Li devis kolporti chie, au vektoporti akvon, prepari manghajhojn, bredi chevalon, zorgi melonkampon, se li restis hejme; en vintro li ne havis sur si ech pajlajn sandalojn. En la netolerebla malfelicha stato li kun malespero kriis: “Mi sendos leteron al miaj gepatroj sub la tero, ke mi ne povos plu vivi kune kun la frato kaj la bofratino!” La malfelicha vivo de la orfo montris, kiel profunde penetris la ekspluato kaj subpremo en la feudisma socio, ech en la interrilatojn de samfamilianoj, kaj tiel akuzis la kruelecon de tia ekspluato.

    “Batalo sude de la urbo” malbenas militon kaj funebras la militisto-viktimojn en la batalo. La poemo rakontas pri milito pere de la mortintoj. Ghi prezentas teruran vidajhon:

    La neenterigitojn voras korvoj.

    La poemo diris jene:

Bonvolu al la korvoj diri:
“Por la mortintoj preghe graku!
Ne enterighos certe ili –
Kiel kadavroj putraj vin eskapu!”

    Tiuj militistoj forlasis sian hejmlokon kaj mortis en milito. Sed iliaj kadavroj kushis sub la chielo senkovre. Kia kruela sceno prezentighas anutau la legantoj! Sed tamen la mortintoj ankorau diris tiel brave kaj malavare, kio pli profunde reliefigis la kruelecon de milito.

    “Soldatigho Dekkvina-jare” malkashis la maljustecon de la militserva sistemo, pere de la mizera vivo de 80-jara veterano. La maljunulo en la poemo soldatighis en la agho de 15 jaroj kaj malmobilizighis en la 80-a. Preskau la tutan vivon li pasigis en armeo, tamen li revenis hejmen sen ajna kompensa monsumo kaj trovis korshire, ke lia hejmloko jam farighis sovagha tombejo. Estas facile imageble, en kia tragedia stato li pasigos siajn lastajn tagojn de la vivo.

    Milito kaj servuto katastrofe suferigis la popolon en multaj flankoj. Tion ekzemplis multaj poemoj pri “migrantoj”. Tiuj poemoj priskribis au senhejmulojn, au nostalgion de malproksimaj garnizonantoj, au korshiran disighon de geedzoj. En la poemo “Antikva kanto” estas jenaj versoj:

Velkas homo en autuna vento,
Pasas tagoj en migrado, plilarghighas mia zono.

La “Elegio” tiel skribas: anstatau plori nun mi elegias,

Anstatau hejmeniri mi suspiras.
Pro sopirego al la kara hejmo
Plumbpezaj sentoj l'koron shiras.
Ja kiuj en la hejmo restas?
Ja kie pramo por transporti estas?
Mi povas al neniu la chagrenon diri!
La sentoj devas rade en la kor' rondiri!

    “Trinkigi Chevalon che la Granda Muro” priskribas amaran sopiradon de virino al la edzo. La delikata sento de la virino vekas longan ehhon che la legantoj.

    La popolo ne restis apatia al la plago alportita de la socio, kion pruvis la popolkantoj de Yuefu plenaj de indigna kondamno kaj forta opono. “Al Orienta Pordego” priskribas malrichan oldulon levighinta al ribelo, kiu vivis en abismo de malfelichoj. Li ne havis grenon, nek veston kaj tial li volis al la orienta pordego de la urbo kun armilo. La edzino maltrankvile baris al li la vojon, sed li kategorie respondis:

“Vi for! Mi jam malfruighos.
Mi jam ne povas toleri plu.”

    “Che morusarboj” varme laudis la sagacan oponon de junulino Luofu kontrau la malvirta prefekto. En la poemo la autoro prenis metodon de flanka priskribo, kio kondukis al la arta efiko “enkorpigi senlimajn sugestojn en limigitaj paragrafoj”.

Rialta artikolo: Du popolkantoj el Yuefu

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688