Du poplkantoj el Yuefu

Malsanulin

La edzon alvenigis al si
Virino, kiun longe la malsan’ turmentis,
Por lastan vorton jam postlasi;
Sed antau ol shi ghin prezentis,
Senchese shia larm’ torentis.
“Bedaure, pezos sur vi la orfaro!
Malsaton, froston ili ne suferu,
Ne bastonadu ilin pro misfaro!
Mi baldau devos sekvi l’ Morton…
Memoru chiam mian vorton!”

Li volis porti kun si la fileton,
Sed ne –ja lia jako sen subshtofo! –
Fermis do l’ pordon, shtopis la fenestron,
Kaj iris al bazaro sen la orfo.
Renkontis li amikon sur la vojo,
Ploradis side pro malghojo.
Li petis lin acheti manghon por la orfoj,
Lamentis antau la amiko,
Torentis larmoj kiel rojo:
“Klopodis mi ne pensi pri l’ tragiko,
sed ne sukcesis ech en unu fojo!…”
Monerojn li elprenis, donis al l’ amiko.
Do en la hejmon li revenis:
La orfoj laute ploris –
Patrinan tien reen en la domo – ghi malplenis –
Murmuris li: “Okazos al vi same!”
Do, ne plu sin ghenadu vane!

Che Morusarboj

La sun’ levighas el sudoriento,
Radias al Chin-familia domo.
Filin’ naskighis bela al la gento,
Kaj morusofoliojn shi kolektis.
El osmantvergo shia korbtenilo,
El nigra silko shia korboreto.
Sur shia kapo moda hartubero,
Sur la oreloj po brilanta perlo.
La jupo el silkajh’ topazkolora,
Kaj shia jako el saten’ viola.
Vidinte Luofu-n vir’preterpasanta
Demetis sharghon kaj karesis barbon;
Vidinte shin junul’ demetis sian chapon
Kaj l’tukon rearanghis chirkau l’ kapon;
Pluganto la plugadon jen forgesis;
Sarkanto pro shi laboremi chesis.
Post hejmreven’ okazis tuj kverelo,
Por l’ rigardado pri Luofu-a belo.

De l’ sudo jen prefekto alrapidis,
La kvin chevaloj* haltis, ir-hezitis.
Demandis li per sia vir’pedela:
“Kies filino estas la knabino bela?”
“La charmulin’ devenas de Chin-domo!
Kaj Luofu estas shia propra nomo.”
“Kiom da jaroj havas la knabino?”
“Malpli ol kvar sed pli ol tri jarkvinoj.”
Prefekt’ demandis, chu Luofu akceptus
Proponon kunveturi, se li petus.
Alpashis Luofu al li por parolo:
“Ho, kiel malprudentas vi, sinjoro!
Prefekta moshto havas ja edzinon;
Mi, Luofu, edzon – la destinon.”

“Imponas mil rajdantoj oriente,
kaj mia edzo frontas por la gvido.
Kiel do lin distingi entachmente?
Lian blankan sekvas nigra chevalido.
Kun nigra silkshnur’ la vostharligo,
Sur ghia kapo pompas ora brido.
Che l’ kokso beltenila glav’ en pendo,
Valoras mil taelojn da arghento.
Li dekkvinjara ighis jam pedelo,
Kaj dudekjara inter korteganoj;
Li tridekjara estis shighonlano**;
Kaj kvardekjara, prefektuj’ en la manoj.
La hauto blankas kiel alabastro,
La barbo lia estas ne tro richa,
Li pashas lante, kiel nobel-mastro,
En l’ oficejo kun dignec’ suficha.
Ja mia edzo havas mil kolegojn,
Kaj pri li chiuj diras nur laudegojn.”

Elchinigis LAULUM

_________________

* En antikva Chinio la imperiestroj rajtis uzi seschevalan jungitaron al sia veturilo, dum duko au simila altrangulo kiel prefekto kvinchevalan.

** Shighonlano (chine shizhonglang) altranga oficisto servanta che regnestro.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688