La
fu-o estas unu el la literaturaj formoj, esence prozo
intermiksita kun poezio, kiu aperis en la Periodo de Militantaj
Regnoj (403-221 a.K.) kaj prosperis en Han-dinastio (206 a.K.
-- 220 p.K.).
La fu-o evoluis el la poezio de Chu
kaj disvolvighis sub ghia influo. Post kiam Han-dinastio unuigis
la tutan landon, la literatura formo de la poezio de Chu estis
akceptita de la tuta lando kaj iom post iom disvolvighis en
la fu-on. Komence de Han-dinastio, oni nomis la fu-on kaj la
poezion de Chu kune cifu-o, sed esence la tiama fu-o heredis
la karakterizajhojn de la poezio de Chu kaj malmulte diferencis
de ghi. En la mezo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. --
25 p.K.) la poezio de Chu kaj fu-o disighis en stilo. La fu-o
estis malpli lirika, sed pli argumenta kaj pli rakonta ol la
poezio de Chu. Ghi estis pli proza ol la lasta.
La fu-o karakterizighas per ghiaj retoriko,
ritmo, ekstravaganca priskribado kaj intermiksigho de poezia
kaj proza trajtoj. La fu-oj de Han-dinastio disvolvighis en
du kategoriojn, nome longan fu-on kaj mallongan fu-on. La mallonga
fu-o chefe estas verkajho lirika kaj elvershanta la sentojn.
Plejparto de la fu-oj apartenas al la kategorio de la longa
fu-o. Per ekstravaganca metodo la longa fu-o chefe priskribas
urbojn, palacojn, ghardenojn kaj luksegan dibochadon de imperiestroj
kaj princoj. Che la fino de la fu-oj la verkintoj kutime aldonas
mallongan paragrafon por eufemisma admono. Tamen tio estas hipokrita
esence. La longa fu-o ghenerale estas richa je enhavo, bela
antitezo kaj paralelismo. Kaj aliflanke, la fu-oj en la posta
periodo ne havis verajn sentojn, tro akcentis rafinitecon de
lingvajhoj kaj imitadon kaj ofte estis troigaj, tamen ne devas
esti neglektataj kaj neataj la loko de la fu-oj en la literatura
historio kaj ilia influo sur la evoluo de la posta literaturo.
La prospero de la fu-o en Han-dinastio
ne povis disighi de la kondichoj de la tiamaj politiko, ekonomio
k.a. La socia akumulado de richajhoj, milita ekspansiigo kaj
senprecedenca unuigho de la lando en Han-dinastio ebligis al
la fu-verkistoj distrumpeti la hegemonion de Han-dinastio per
diversaj temoj. La karieroj de imperiestroj, la pompeco de palacoj
en la chefurbo, la orgio de reganta kliko farighis temoj por
la fu-verkistoj. Kaj cetere, pluraj imperiestroj de Han-dinastio
shatis fu-ojn, kio akcelis la prosperon de la fu-oj.
En la 70-80 jaroj post la fondigho
de dinastio la reprezentaj fu-verkistoj kaj iliaj chefaj verkoj
estis Jia Yi kaj liaj “funebre al Qu Yuan” kaj “Odo
al Strigo”, Mei Cheng kaj lia “Sep Aferoj Edifaj”.
Jia
Yi, naskita en 201 a.K., estis tre eminenta politikisto kaj
literaturisto en la komenca periodo de Han-dinastio. En la agho
de dudekkelkaj jaroj li prezentis kompleton da doktrinoj pri
politiko kaj legha sistemo, en kio plene montrighis lia politika
talento. Sed ghuste pro tio, li estis malakceptita de korteganoj
kaj malpromociita tajfu (titolo de nominala senpova ofico
por altrangaj mandarenoj au korteganoj) de la princo de Changsha.
Li tre chagrenighis pro sia maljusta malpromocio. Dum la vojagho
al Changsha, che Xiangshui-rivero, li skribis “funebre
al Qu Yuan”. En tiu fu-o li esprimis sian admiron
kaj simpation al Qu Yuan kaj elvershis sian korprematecon kaj
malkontenton. La verko estis imitajho de verkoj de Qu Yuan kaj
forme kaj stile. Foje, dum lia restado en Changsha, strigo flugis
en la domon de Jia Yi. La birdo, kiel simbolo de malfelicho
lau tieaj loghantoj, vekis che li melankolion, kaj li verkis
la fu-on “Odo al Strigo”, per kiu li esprimis
sian malcedemon kaj bedauron pro la nerimarkita talento.
Ankau Mei Cheng estis alia grava fu-verkisto
en la komenca periodo de Han-dinastio. Lia majstroverko “Sep
Aferoj Edifaj” metis la bazon por la longa fu-o kaj estis
grava verko interliganta la pasintecon kaj la estontecon en
la disvolvigho de la fu-o. “Sep Aferoj Edifaj” el
pli ol 2 mil ideogramoj, en formo de prozo kun demandoj kaj
respondoj inter gasto kaj mastro, troige priskribis muzikoaprecadon,
frandadon, veturilon kaj ghian jungitaron, palacan ghardenon,
chasadon, tajdorigardadon, kaj fine venis al la konkludo, ke
la orgia vivo estas malpli delektinda ol trafaj vortoj kaj spritaj
rezonoj. En tio montrighis la funkcio de la eufemisma admono
de la fu-o. “Sep Aferoj Edifaj” faris supozon, ke
la kronprinco de Chu-regno malsanighis, kaj lin vizitis gasto
el Wu-regno. Che la komenco la teksto rakontis la kauzojn de
lia malsano kaj certigis, ke lian malsanon kuracos neniu medikamento
nek akupunkturo au kauterizo, kaj ke efikos sur lin nur trafaj
vortoj kaj spritaj rezonoj. Esence la teksto intencis pruvi,
ke la malsanon al la kronprinco kauzis la aristokrata orgio.
“Sep Aferoj Edifaj” karakterizighas
per abunda imago, libera paralelismo kaj figura priskribo. La
plej pompa paragrafo estas priskribo pri tajdo. De diversaj
flankoj la autoro priskribis la formon, movadon, bruegon kaj
variajn shanghighojn de tajdo. Per multaj figuraj hiperboloj
la teksto skuas la animon de la legantoj.
Malgrau ke “Sep Aferoj Edifaj”
portas mankojn ofte vidatajn en la fu-oj, ghi estas rigardata
kiel verko altnivela en ideologio kaj arto. Post ghi aperis
multaj verkoj imitantaj “Sep Aferoj Edifaj”, kiuj
formis specifan stilon “qilin” de literaturo, esence
fu-o.
En la pli ol 200 jaroj ekde la regperiodo
de imperiestro Wudi, Han-dinastio transiris de prospero al dekadenco
kaj poste al reprospero. En tiu periodo aperis abundo da fu-oj.
La plej granda fu-verkisto de tiu periodo estis Sima Xiangru.
La chefaj verkoj de Sima Xiangru estis
la fu-oj “Zixu” kaj “Shanglin”. Laudire
imperiestro Wudi tre admiris “Zixu” kaj akceptis
Sima Xiangru kaj nomumis lin kiel mandarenon. Poste Sima Xiangru
verkis por chasado de la imperiestro kun la titolo “Shanglin”.
La du fu-oj ne estis verkitaj unu post la alia, sed esence ili
estis analogaj en formo kaj interligighantaj en enhavo. Per
interparolo inter la tri fiktivaj personoj Zixu, Wuyou kaj Wushigong,
la teksto troige priskribis la chasadon kaj luksan palacon de
imperiestroj kaj prikantis la nekompareblan superbon de la dinastio
unuiginta la tutan Chinion. La teksto de “Zixu”
komencighis per la laudo de s-ro Zixu al Chu-regno. Li diris:
“En Chu kushas sep lagoj, el kiuj nur unu mi vidis. La
lago estas la plej malgranda el la sep, nomata Yunmeng.”
Tuj post tio li troige prikantis la skalon de la chasado de
la regnestro de Chu che la lago Yunmeng. Sed sinjoro Wuyou superregis
lin per sia troiga rakonto. Li diris, ke Boxie au Mengzhu (lokoj
en Qi-regno) povas enteni en sia angulo 8-9 lagojn grandajn
kiel Yunmeng. En la fino Wushigong superregis ilin ambau per
sia priskribo pri grandiozeco de la imperiestra ghardeno kaj
chasado. Kvazau pli kaj pli potencighanta tajdo, la teksto atingis
sian altan imponecon. Granda kvanto da ripetitaj vortoj, antitezoj
kaj paralelismoj multe plibeligis la tekston. Ambau fu-oj “Zixu”
kaj “Shanglin” finighis per eufemisma admono al
luksego kaj dibochado.
Ambau fu-oj “Zixu” kaj
“Shanglin” okupas gravan lokon en la historio de
la fu-oj de Han-dinastio. Ili starigis la tradicion de la fu-oj
kiel himno. Ekde Sima Xiangru, la fu-oj komencis preni kiel
la chefan enhavon la prikanton de la digneco kaj imponeco de
kortego kaj tiun rutinon la postaj fu-verkistoj heredis senshanghe
kaj sekve formighis la tradicio de la fu-oj kiel himno. Sed
kun tempopaso, la prikanto de fu-oj farighis pli kaj pli vanta
pro flatado al la shajne prospera socio kaj al la feudaj regantoj,
kaj iom post iom la fu-oj perdis sian kreivon.
En tiu periodo aliaj famaj fu-verkistoj
kaj iliaj chefaj verkoj estis Yang Xiong kaj lia “Chasado”
kaj Zhang Heng kaj lia “Du Chefurboj”. Ambau fu-oj
estis distingighaj en stilo, sed tamen ili estis imitajhoj de
la verkoj de Sima Xiangru.
En la lastaj cent jaroj de Han-dinastio
la fu-oj dekadencis kaj transformighis. Tiutempe la politiko
de la dinastio putrighis tagon post tago, kaj en la socio regis
tumulto kaj hhaoso. Anstatau longa oni verkis mallongan fu-on,
en kiu ili esprimis sian malkontenton kaj indignon. Tiutempe
tiaj verkoj estis malabundaj, kaj la reprezentantaj verkistoj
kaj iliaj verkoj estis Cai Yong kaj lia “Spertajhoj en
Vojagho”, Zhao Yi kaj lia “Kritiko al la Sociaj
Malvirtoj”. “Spertajhoj en Vojagho” prezentis
multe da pensoj de Cai Yong pri la paseo. Kun la celo kritiki
la aktualajhojn de la socio per komparo kun la paseo, la autoro
esprimis sian simpation al la popolo en la mizera vivo kaj la
indignon de la sufokitaj ambiciuloj. Zhao Yi estis tro senghena
kaj frivola kaj dum la tuta vivo li estis ne pli ol prefekto.
Lia fu-o “Kritiko al la Sociaj Malvirtoj” montris
lian simpation al la ekspluatata kaj subpremata popolo, kondamnis
la avidecon de la reganta klaso, kiu kiel eble plej kruele ekspluatis
la popolon por sia malmodera dibochado. La fortaj sentoj kaj
la klaraj amo kaj malamo montris la malcedemon de la autoro
kontrau la malvirtoj.
Rilata materialo: Sep aferoj
edifaj