Kronprinco
de Chu-regno malsanighis. Wu-regnano lin vizitis kaj diris al
li: “Mi audis, ke Via Moshto malsanighis. Chu via malsano
iom mildighis?” La kronprinco respondis: “Dankon!
Mi sentas min tre laca.”
… …
La vizitanto: “Via Moshto, mi
povas resanigi vin ne per medikamento, nek per akupunkturo kaj
mokso, sed per kelkaj gravaj vortoj. Chu vi volus auskulti?”
La kronprinco: “Tre volonte.”
… …
La
vizitanto: “La 15-an de la oka monato oni kune kun nobeloj
ekskursas malproksimen al Guangling (nun Yangzhou) por amikighi
kaj rigardi tajdon de rivero. Ne vidinte tajdon, oni jam estas
terurita de granda akvoforto. Malgrau siaj alta inteligento
kaj oratora talento oni tamen ne povas detale priskribi, kiel
la akvo impetas, levighas, torentas, kirlighas kaj plaudas.
Estas tempo de fluso. Tajdo, komence ne klare videbla de malproksime,
senlima, terura, fine tondre alrulighanta. Direktu viajn okulojn
al la Suda Monto, (de kie komencighas la tajdo) kaj la orienta
maro (en kiun la rivero enfluas), kaj vi trovos, ke la senlima
akvo kaj la lazura chielo kunfandighas che la malproksima horizonto,
kaj malfacile distingos, kie estas la limo de la akvo. Oni sekvas
per la okuloj tiun imponan pejzaghon kaj atente rigardas al
la malproksima oriento, kie sin levas la suno. La fluo kun ondegoj
kuras malsupren, kaj oni ne scias, kie ghi haltas. Intertempe
la torento malordighas kaj kontraufluas supren. La torento impetas
kontrau la suda bordo kaj malaperas for de la okuloj, kio estas
maltrankviliga kaj laciga por la rigardantoj. La vespera tajdo
jam malflusis kaj sekvos la matena, kaj tiu donas al la rigardantoj
neforgeseblan impreson. Post rigardo de la tajdo oni farighas
freshigita kaj liberigita de chiaj pigro, suspektemo, laceco,
chagreno, kvazau la haroj, dentoj, manoj, piedoj kaj ech la
internajhoj estus lavitaj de akvo. Tiam la homoj, ech malsanaj
dum longa tempo, pene rektigas sian kurbighintan dorson, movas
siajn lamajn krurojn, malfermas siajn blindajn okulojn kaj atente
aprezas la tajdon, por ne paroli pri tiuj, kiuj suferas iom
da chagreno kaj ebrio. Tial oni diras, ke estas facile refreshigi
la cerbon kaj forigi la suspektemon per rigardo de la tajdo.”
La kronprinco: “Tre bone. Sed
kiaj estas la trajtoj de la tajdo?”
La
Wu-regnano: “Tio ne estas notita en libroj. Sed mi informighis
de mia instruisto, ke la tajdo havas tri trajtojn, kiuj shajnas
dioj, sed fakte ne. La unua trajto estas, ke la tondra tajdo
audeblas cent li-ojn (unu li-o egalas 0.5
kilometron) fore; la dua, la riverakvo kontrafluas kaj la marakvo
enriverighas; kaj la tria, la montvalo en- kaj ellasas nebulon
tagnokte. La rivero plenighas, superplenighas kaj ektorentas,
kaj levighas ondoj kaj poste ondegoj. Komence la tajdo aspektas
kiel ardeoj shvebantaj malsupren. Iom poste formighas blankaj
ondegoj kiel alkurantaj blankaj kaleshoj kun blankaj kurteno,
tegmento kaj jungitaj chevaloj. La ondoj jen levighas, jen dispecighas
kiel nuboj kaj sin jhetas antauen kiel armeo bone ekipita. Ili
jen flankenighas, jen levighas, kiel chefgeneralo en leghera
militcharo komandanta sian armeon. Ili kuras tiel rapide kiel
charo kun ses drakoj sekvantaj la riveran dion kaj kiel blankaj
akcesoraj chielarkoj flugantaj senchese. Ili konkuras pri saltado,
postkuras kaj frapas brue unu kontrau alia. Ili aspektas kiel
fortika remparo au militista formacio. Ili mughas, torentas
nehaltigeble. Ili impetas kontrau ambau bordoj, jen saltas,
jen falas kiel bravaj, indignaj militistoj. Ili atakas sentime,
grimpas sur klifon, atingas riverkurbighon, transsaltas bordon
kaj sablan insuleton kaj pereigas chiujn malhelpantojn. La tajdo
startas de Huowei kaj zigzage fluas antauen, unue malrapide
kaj poste rapide kaj senbrue. Ghi lantas che la monto Wuzi,
sin direktas al la templo de Wu Zixu kaj poste tondre preterkuras
Qi’an kaj Chaisang. Ghi, kvazau ekscititaj chevaloj kaj
teruraj tondroj, freneze torentas antauen. Ondegoj furioze levighas
kaj kolizias unu kontrau alia che la haveno Jiji pro barajhoj
antau si. Tie la birdoj ne havas tempon flugi, la fishoj ne
havas tempon naghi kaj la surteraj bestoj ne havas tempon kuri.
La ondegoj, dancantaj senorde, kuras al la Suda Monto, atakas
la nordan bordon, inundas la montan regionon kaj la okcidentan
bordon. Ili fine chesas batali, brechinte la bordon. En la furiozaj
ondegoj ech fishoj kaj testudoj perdas sinregadon kaj povas
esti nur libere pelataj kaj jhetataj de ondoj. Ech feoj miras
pri la fenomeno. Tio estas vere kapturna, malprudentiga kaj
morna!”
… …
La kronprinco starighis kaj, sin apogante
sur la tablo per la manoj, diris: “Mi ekkonsciis, auskultinte
vian paroladon, kvazau profetan.” Li shvitis kaj subite
resanighis.
--------------------------------------------------
* Tio chi estas la lasta el la ok paragrafoj de “Sep aferoj
edifaj”. La autoro per priskribo de la tajdo admonis la
kronprincon, ke li shanghu siajn vivmanieron, interesojn kaj
ideologion.