La
prozajhoj de diversaj skoloj en la Periodo de Printempo kaj
Autuno kaj tiuj de Militantaj Regnoj multe superis la historiajn,
chu en kvanto, chu en enhavo kaj arta nivelo. Tiuj prozajhoj
naskighis en la procedo de "Disputado de cent skoloj"
kun reprezentantaj verkoj, kiaj "Analekto de Konfuceo",
"Laozi", "Mozi", "Menceo", "Zhuangzi",
"Xunzi", "Hanfeizi" k.a.
La prosperigho de prozajhoj de diversaj
skoloj en Chinio koincidis kun la ora florado de la antikva
helena filozofio, en kiu aperis unu post alia grandaj filozofoj
Sokrato, Platono kaj Aristotelo. Dume la chinaj filozofoj kaj
iliaj verkoj brilis kiel la helenaj.
La unua menciinda el la prozajhoj de
diversaj skoloj estas "Analekto de Konfuceo", libro
el notoj pri la ideologio kaj agado. Konfuceo, Lu-regnano en
la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo kaj Autuno, estis
eminenta erudiciulo kaj fama politikisto kaj edukisto en antikva
Chinio. Lia ideologio entenas du flankojn, nome lia sinkonformigo
al la socia evoluo kaj civiliziteco kaj lia penado por defendi
la tradiciajn sociordon kaj etikon.
Malsukcesa en sia ambicio, Konfuceo
vojaghis al multaj lokoj dum sia tuta vivo por propagandi siajn
politikojn, sed estis malmultaj interesighintoj. Sian maljunecon
li pasigis hejme per instruado. Laudire li havis 3 mil dischiplojn.
Post sia morto Konfuceo pli kaj pli famighis, ke li estis adorata
de la postaj regantoj kiel ideologia instruisto kaj sanktulo
kaj ke la de li fondita konfuceanismo estis prenita kiel la
gvida penso por la chinoj dum longa feudisma socio.
"Analekto de Konfuceo", kompilita
de dischiploj de Konfuceo, entenas liajn parolojn kaj notojn
pri liaj agadoj, kaj tiujn de liaj dischiploj. La paragrafoj
estas mallongaj kun ideogramoj dekkelkaj ghis kelkcentaj, tamen
la enhavoj -- tre richaj inkluzivantaj politikajn opiniojn,
edukajn principojn, etikojn kaj virtan memkulturadon. La libro
estas plena de sagha konsiderado kaj sperta resumo de Konfuceo
pri la reala vivo de homoj.
La libro karakterizighas per sia abundeco
de maksimoj. Ekzemple "Ghusta takso pri sia scio estas
vera scio" prezentis lian ghustan sintenon pri scio. "Lernado
sen pensado kondukas al konfuzo; pensado sen lernado al danghero"
montris la dialektikan interrilaton inter lernado kaj pensado.
"Oni konas la frostoeltenemon de pinoj post alveno de vintro"
estas filozofia resumo pri liaj richaj spertoj de la vivado.
La libro estas abunda je tiaj maksimoj, tre popularaj por la
china popolo.
"Analekto de Konfuceo" karakterizighas
ne nur per profunda kaj preciza penso, sed ankau per viveca
priskribado de homoj. Kelkvorta skizo en la verko jam vivigis
la priskribitajn figurojn. Multaj chapitroj en "Analekto
de Konfuceo" estas priskribado pri Konfuceo kaj liaj dischiploj.
Unu el la chapitroj estas noto pri la interparolo de Konfuceo
kaj liaj dischiploj pri ilia ambicio. Antau la komenco de interparolo
Konfuceo diris, ke ili ne estu timemaj en interparolo pro tio,
ke li estas multe pli agha ol ili. La tiama Konfuceo estis modesta,
indulgema kaj afabla instruisto. Tamen alifoje li estis tre
rigora. Foje unu el liaj dischiploj Zaiyu fordormis la tagmezon,
kaj Konfuceo riprochis lin, ke li estas "putra ligno neskulptebla
kaj kaduka muro nekalkebla".
En "Analekto de Konfuceo"
estis anekdoto pri du ermitoj. Foje Konfuceo kaj lia dischiplo
Zilu demandis al ili pri vojo. Sed anstatau doni helpon, la
du ermitoj mokis ilin, ke ili ne bezonas demandi pri vojo, char
ili bone konas vojojn, vojaghante kaj persvadante chie. Ili
diris al Zilu: "Preferinde por vi estas, ke vi ermitighu
anstatau sekvadi Konfuceon." Chi tie la verko vidigis senzorgajn
kaj orgojlajn ermitojn per la vortoj "ili kaj faras kampan
laboron kaj parolas kun la demandantoj".
"Laozi"
kaj "Zhuangzi" estas du gravegaj verkoj de taoisma
skolo. Taoismo estas malsama ol konfuceanismo. Taoistoj ne tre
atentis la konkretajn sociajn problemojn sed akcentis esploradon
pri la kosma ontologio. En tiu flanko taoismo estis iom simila
al la okcidenta filozofio.
Laozi estis fondinto de taoismo. Lia
verko "Laozi" alinomita kiel "La Etikoj"
el 5 mil ideogramoj estas tre lakona tamen richa je filozofia
rezonado.
Zhuangzi, post Laozi, estis same fama
kiel Laozi kaj portis pli elstaran karakterizajhon. En la verko
"Zhuangzi" legighas artikoloj ne nur de Zhuangzi,
sed ankau de posteuloj. Zhuangzi pledis por absoluta sinkonformigo
al la naturo kaj oponis kontrau homa intenca ago. Li ne shatis
rangecon kaj richecon. Li emfazis sin konformigi al si mem kaj
agi lau sia karaktero, kaj preferis sin vivteni mizere per farado
de pajlaj sandaloj, ol esti altrangulo.
La artikoloj de Zhuangzi estas tre
richaj je imago kaj lertaj en eksplikado de produnda filozofio
pere de buntaj fabloj. Tio estis tre okulfrapa trajto de liaj
artikoloj.
Unu el la ofte cititaj artikoloj en
"Zhuangzi" estas "Senghena Ekskurso". La
artikolo konsistas chefe el roloj en serio da historiaj mitoj
kaj priskribado pri la objektoj de la homa mondo. La artikolo
priskribas gigantan birdon peng, polvon, Liezi povantan flugi
en vento kaj senmortan Peng Zu (legenda persono, laudire vivis
800 jarojn). Peng estis giganta birdo, kaj per flugilfrapo ghi
povis levi ondon 3 mil li-an (li, china mezurunuo
de longo, egalas al duonkilometro) kaj rapide flugi en altecon
de 90 mil li-oj. Ghi dorse portis la chielon kaj flugis
libere, kun kiu neniu birdo povis sin kompari. Liezi estis figuro
malsama ol karnuloj, kiu povis leghere flugi senhalte duonmonaton
sur la chielo. Pere de tiuj metaforoj Zhuangzi esprimis siajn
filozofiajn vidpunktojn pri la prefero de senghena plezura ekskurso
ekster la homa mondo kaj pri strebo al libereco. En la artikolo
li diris, ke kvankam peng kaj Liezi havas supernaturan forton,
ke ili povas libere agi en la mondo, tamen ilia libereco ne
estas absoluta, char ili chiuj devas atendi "ion",
nome eksteran kondichon -- venton. Do kio estas la vera libereco?
Lau Zhuangzi tio estas integra intermiksigho de la universo
kaj la memo, sen memo, sen strebo al famo kaj rango; nur tiele
oni povas atingi la medion por "senghena ekskurso".
La filozofia penso de Zhuangzi estas tiel rezonita pere de serio
da metaforoj.
Alia tre shatata fablo el "Zhuangzi"
estas "Bovdistrancho". Ghi rakontis pri kuiristo lerta
en distrancho de bovoj. Shajne la rakonto penis pruvi, ke oni
lertighos nur post ripetada praktiko kaj kompleta kono de objektiva
legho. Sed fakte pere de la metaforo Zhuangzi intencis montri
sian filozofian penson pri la vivado, nome en la vivo oni devas
lerte eviti kontraudirojn.
Plejparto de la prozajhoj de Zhuangzi
rompis la formon de simpla noto de parolo kaj farighis fakaj
disertacioj kun fokusita argumento. Kaj liaj prozajhoj per forta
romantika odoro produnde influis la postan literaturon.
Alia influhava reprezentanto de la
skoloj estis Menceo. Li, samtempulo de Zhuangzi kaj la plej
autoritata reprezentanto de konfuceanisma skolo en la mezo de
la Periodo de Militantaj Regnoj, famighis per sia retoriko,
kio klare montrighas en lia verko "Menceo". Ghi estas
multe malsama ol la "Analekto de Konfuceo", kvankam
ghi estas prozoforma notajho de paroloj. La polemikoj en dialogoj
aplikis klarajn kaj sentoplenajn vortojn, kaj ofte pelis siajn
rivalojn en senelirejon ghis kapitulaco au kompleta konsternigho.
En "Menceo" estas anekdoto.
Foje regnestro Xuanwang de Qi-regno ordonis liberigi buchotan
bovon shajnigante sin simpatia. Tiam Menceo kaptis la shancon
por "ataki" la regnestron je lia regado. Li diris:
"Via favoro atingas ech brutojn, sed la regnanoj akiris
nenian favoron de vi. Kial?" Ne donante al la regnestro
tempon por respondi, li daurigis sian kritikon: "Vi mobilizis
la tutan armeon al risko je la vivo por ataki najbarajn regnojn.
Chu nur tio estas por vi plezuro?" La demandoj devigis
la regnestron diri, ke li ne povis preni tion kiel plezuron.
La rakonto plene montris la akrecon de la kritiko de Menceo.
En la periodo de "Xunzi"
kaj "Hanfeizi", la prozajhoj de diversaj skoloj proklamis
la finon de ora tempo por prozo. "Xunzi" kaj "Hanfeizi"
ne atingis la nivelon de la elokventeco de la filozofiaj verkoj
de Aristotelo, tamen ilia rezonado estis solida kaj logika,
kaj la prozajhoj estis pli rafinitaj kaj pli longaj: Ghuste
pro tio iliaj politikaj polemikaj artikoloj pli malproksimighis
disde literaturo. Tial, lau la vidpunkto de literatura disvolvigho,
ilia influo estis multe malpli granda ol "Analekto de Konfuceo",
"Zhuangzi" kaj aliaj verkoj.
Bovdistrancho