Kuiristo estis distranchanta bovon
por regnestro Huiwang de Liang-regno. Kie lia mano tushis, la
shultro apogighis, la piedo surmetighis, kaj la genuo premis,
chie estighis knarado. Kaj la sonoj de tranchado estis ritmaj
kiel dancmuziko.
Huiwang diris: "Ha, bone, kiel
vi farighis tiel lerta?"
La kuiristo demetis la tranchilon kaj
respondis: "Mi lertighis pro tio, ke mi posedas la leghon
de la afero. Kiam mi komencis distranchadi bovojn, mi vidis
nur la tutan bovon. Post tri jaroj mi jam vidis ne la tutan
bovon. Kaj nun mi rigardas distranchotan bovon ne per okuloj,
sed la spirito. Mi enigas la tranchilon, lau la strukturo de
la bovo en la interspacojn de la ostoj. Bona kuiristo shanghas
novan tranchilon chiun jaron, char li tranchas; ordinara kuiristo
shanghas tranchilon chiun monaton, char li simple hakas. Mi
distranchis milojn da bovoj en 19 jaroj per tiu sama tranchilo,
kaj ghi restas ankorau tiel akra kiel nove akrigita. Inter la
ostoj estas sufichaj spacoj, dum mia tranchilo apenau havas
dikecon. Do mia tranchilo povas sufiche libere vagi inter la
ostoj. Jen kial mia tranchilo povas esti chiam akra en la 19
jaroj kiel nove akrigita. Tamen chiufoje kiam mia tranchilo
atingis la lokon kie interligighas la ostoj kaj tendenoj, mi
chiam tenas min atentema, mi fiksas mian tutan atenton sur la
tranchota loko kaj movas la tranchilon malrapide, dume la distranchita
bovajho rapide amasighas sur la tero. Mi staras apude kun la
tranchilo kaj sentas grandan kontentighon, rigardante chirkauen.
Mi purigis la trancilon kaj eningigis ghin."
Huiwang diris: "Bonege! La parolo
de la kuiristo inspiris al mi bonan higienon."