Chirkau la 14-a jc. a.K. aperis en
Shang-dinastio la plej fruaj skriblingvoj kaj iom poste la unuaj
prozaj verkoj. La tiamaj prozaj verkoj dividighis en kvar grupojn.
La unua grupo estas auguraj notoj sur testudaj sheloj kaj bestaj
ostoj, kiujn oni trovis en Anyang de Henan-provinco en 1898.
Tiuj notoj estis faritaj de la kortego de Shang-dinastio antau
pli ol 3 mil jaroj. La dua estas antikva libro, kia "Superaj
Klasikajhoj". Ghi nombras dokumentojn, nomumojn, dekretojn
k.a. de suverenoj de Shang-dinastio, kaj la lingvajhoj estis
malfacile kompreneblaj. La tria grupo estas skribajhoj pri meritoj,
premioj k.a. de nobeloj, kaj ghenerale gravuritaj sur bronzajhoj.
La kvara grupo estas "Printempo kaj Autuno". Fakte
ghi estas kroniko de Lu-duklando kun registritaj eventoj de
Zhou-kortego, Lu-duklando kaj aliaj regnoj en la periodo de
722 ghis 481 a.K. Sed la lingvajhoj estas tro simplaj kaj fragmentaj,
similaj al titoloj de modernaj novajhoj.
Prosperigho de la prozo
Post tio aperis unua prosperigho de
la prozo de Chinio.
En la lastaj jaroj de la periodo de
Printempo kaj Autuno kaj la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj
Regnoj (ch. la 4-a jc. a.K.) Chinio spertis agitantan transiron
de sklavismo al feudismo. Dekadencis la sklavposedantoj-nobeloj,
dume bienula klaso iom post iom fortighis. En la komplikaj bataloj
sur la terenoj de politiko, milito kaj diplomatio, por defendi
siajn interesojn, chiuj klasoj kaj socirondoj bezonis resumi
historian sperton kaj lecionojn kaj demonstri siajn starpunktojn.
Krome, la klasa polarizigho formis novan socirondon el intelektuloj.
Malgrau ilia komplika deveno, ili chiuj estis erudiciaj. Post
longtempa aneksa militado, en la situacio de tendenco de unuigho
de la teritorio de Chinio, intelektuloj estis alte taksataj
de diversaj fortoj de la socio, kaj regnestroj kaj korteganoj
kolektis che si multe da intelektuloj kiel subulojn. La intelektuloj,
kvankam ne havantaj konkretan oficon, povis senghene diskuti
pri la shtataj aferoj kaj montri siajn opiniojn, char ili reprezentis
la interesojn de diversaj klasoj kaj socirondoj, kaj sekve formighis
karakterizaj skoloj. Ili disputadis, persvadis, instruis kaj
verkis chiu sur sia propra starpunkto. En tio aperis la situacio
de "Konkurado de Cent Skoloj", kaj sekve naskighis
novtipaj prozaj verkoj.
La stato, en kiu aperis la prozaj verkoj,
karakterizis la prozon mem: Historiaj prozaj verkoj kun celo
resumi la historiajn spertojn kaj eseoj de diversaj skoloj aperintaj
en "Konkurado de Skoloj". Ilia apero kaj iom-post-ioma
maturigho markis oran tempon de la china prozo. Tamen la tiamaj
prozaj verkoj ne estis beletraj, char la historiaj notoj estis
kronikaj verkajhoj pri eventoj, kaj eseoj de diversaj skoloj
estis filozofiaj kaj politikaj. Sed tiuj eseoj estis verkitaj
en beletraj manieroj, kaj ili povas esti rigardataj kiel literaturajhoj
kun alta valoro.
La tri plej sukcesaj prozajhoj en la china historio
Historiaj prozaj verkoj estis nomataj
ankau kronikaj verkoj. Surbaze de grandnombraj historiaj arkivoj,
kortegaj historiografoj de la regnoj kompilis el ili librojn
plenajn de politikaj, militaj kaj diplomatiaj eventoj de la
regnoj kaj ankau paroladoj de regantoj kaj konsilistoj. La tri
plej sukcesaj el la historiaj prozajhoj estis "Zuo Zhuan"
(Kroniko de Zuo), "Guo Yu" (Kroniko de Regnoj) kaj
"Taktikoj de Militantaj Regnoj".
La libro "Zuo Zhuan", registrajhoj
de gravaj eventoj en la periodo de 722 ghis 454 a.K., formighis
en la komenco de la periodo de Militantaj Regnoj. Pri ghia verkinto
estas pluraj konjektoj. Iuj asertis, ke la verkinto estis Zuo
Qiuming de Lu-duklando de la periodo de Printempo kaj Autuno.
Aliaj opiniis, ke la verkinto estis historiisto kaj prozisto
en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj.
En "Zuo Zhuan" estas eminentaj
artikoloj pri militado. Preskau al chiu kampanjo la libro donas
komentarion pri la karaktero kaj kauzo, ankau la priskribo de
la bataloj estas sukcesplena.
"Batalo inter Qi- kaj Lu-duklandoj
che Changshao" estas multe legata eseo kun alia tilolo
"Cao Gui pri Milito". En la komenco de la artikolo
la autoro per kelkaj vortoj priskribis la dangheran situacion
de Lu-duklando minacata de malamikoj. Militisto Cao Gui petis
audiencon che regnestro Zhuanggong kaj demandis lin, sur kiu
li bazos la venkon de la milito. En la interparolo Zhuanggong
diris, ke kvankam li ne povis mem zorgi chiujn kazojn, tamen
li serioze traktis tiujn aferojn. Kaj tiam Cao Gui laudis lian
politikon kaj asertis, ke Zhuanggong povas gajni la militon
dank' al la subteno de pli da popolanoj. Post tio, kvardek vortoj
vivece ampleksis la tutan proceson de la reatako, persekutado
kaj venko de la armeo de Lu-duklando. En la fino de la artikolo
Cao Gui komentariis la kialojn de la venko de la malforta Lu-duklando
super la potenca Qi-duklando: "Militon decidas kuragho.
Che la unua tamburado la armeo de Qi-duklando estas ekscitita
je la kuragho. Che la dua tamburado la batalvolo malfortighis,
kaj che la tria ghi tute malaperis. La malamikoj perdis la batalvolon,
dume ni, energioplenaj, gajnis la venkon."
La artikoloj en "Zuo Zhuan"
estas lertaj en priskribado de homoj kaj iliaj karakteroj pere
de parolo kaj ago. Ghi povas klare figuri personojn en kelkaj
frazoj. Tion ekzemplas rakonto pri la fugho de Chong'er, filo
de Xiangong. Xiangong, regnestro de Jin, persekutis kronprincon
Shensheng ghis lia sinmortigo kaj nomumis alian filon Xiqi kronprinco.
Konsciinte sian dangheran situacion, Chong'er fughis en Qi-duklandon.
Regnestro Huangong de Qi edzigis lin kaj donacis al li okdek
chevalojn. Sekve Chong'er intencis enloghighi en Qi-duklando.
Sed liaj sekvantoj ebriigis lin kaj forportis lin de tie. Li
migris 19 jarojn ekster sia patrujo kaj fine revenis sian hejmlandon
kaj farighis regnestro. La artikolo fidele priskribas la proceson
de la shanghigho de nobelido senambicia en heroon ambician kaj
strebeman.
"Venko de Zheng Zhuanggong super
Duan en Yan" bildigas tri personojn de malsamaj karakteroj.
La artikolo rakontas pri la konflikto kaj intrigado por reganteco
inter Zheng Zhuanggong kaj liaj patrino kaj frato. Kiam la patro
de Zhuanggong estis en regado lia patrino Jiang intencis nomumi
lian pli junan fraton Duan kronprinco, sed ne sukcesis. Post
kiam Zheng Zhuanggong surtronighis, Duan do komencis ekspansiigi
sian influsferon. Zhuanggong shajnigis sin indiferenta por la
faroj de la patrino kaj frato. Sed tuj kiam Duan ekribelis,
li senkompate subigis sian fraton. En la rakonto la autoro vivece
bildigis la maljustan preferon kaj arbitrecon de Jiang, la arogantecon
de Duan kaj insidemon kaj kruelecon de Zhuanggong. La priskribo
de Zhuanggong estas tre sukcesa. Li intence toleris sian fraton
fari krimon por atendi shancon ekstermi lin. Duan malvenkis
kaj la patrino estis ekzilita. Zhuanggong jhuris ke li volas
vidi la patrinon nur transmonde. Sed poste li intervidighis
kun la patrino en tunelo, kio plene malkovris lian hipokritan
vizaghon.
"Guo Yu" registris eventojn
de Guo-kortego kaj ghiaj dependantaj regnoj de 967-453 a.K.
Ghis nun oni ne povis identigi la verkon. Oni konjektas, ke
ghia autoro vivis en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj
Regnoj.
"Guo Yu" registris historiajn
faktojn kun akcento de paroloj. Pere de argumentoj kaj interparoloj
de historiaj personoj en diversaj politikaj aktivadoj, klare
montrighis iliaj trajto, karaktero kaj politikaj tendencoj.
"Taktikoj de Militantaj Regnoj"
estas kolekto de historiaj materialoj de la periodo de Militantaj
Regnoj ampleksanta historiajn eventojn en 230 jaroj. La autoreco
ne estas identigita.
"Taktikoj de Militantaj Regnoj"
ampleksas la batalojn inter la konsilianoj de la militantaj
regnoj kaj koncernajn strategiajn dispoziciojn kaj persvadajn
parolojn. Ghi karakterizighas per lerteco en registrado de eventoj.
Priskribante parolon kaj polemikon, la autoro shatis troigadon
kaj aldoni sian propran eksplikon, kio elokventigis la argumentadon.
"Taktikoj de Militantaj Regnoj" notis multajn persvadajn
parolojn, kiuj plene montris la ruzan retorikecon de la persvadistoj.
Multaj artikoloj entenas grandan kvanton da belaj kaj vivaj
vortoj ofte aranghitaj en paralelismo, kio dotis la artikolon
per agita forto. Kaj la artikoloj ankau estis saghe poluritaj
ghis plena rafiniteco. Estas "Admonado de Zou Ji al regho
de Qi-regno pri Akcepto de Kritiko" el la chapitro "Taktikoj
de Qi-regno". La chiam legata verko estas nerefuteble konvinka
pro sia alegoria rezonado.
En "Taktikoj de Militantaj Regnoj"
oni povas trovi, ke chiuj korteganoj kaj konsilianoj povis libere
esprimi siajn opiniojn kaj argumenti pere de parabolo. Estas
famaj paraboloj "Pentri Serpenton kun Piedoj", "Tragedio
de Galinago kaj Rivermitulo" k.a., kiuj faris la admonadon
pli konvinka.
La sukceso de "Taktikoj de Militantaj
Regnoj" estas ankau en sentoplena kaj rafinita priskribado
de homoj. En la chapitro "Taktikoj de Yan-regno" estas
historio pri murdisto Jing Ke. Kronprinco Dan de Yan-regno sukcesis
fughi de Qin-regno en sian patrujon. Tiam Qin-armeo intencis
aneksi Yan kaj la trupoj jam atingis la landliman riveron Yishui
de Yan. Kronprinco Dan volis malhelpi la invadon de la malamikoj
kaj sendis Jing Ke murdi la reghon de Qin. La plej emocia sceno
de la rakonto estas adiauo honore al Jing Ke. Jing Ke estis
ekironta, kaj kronprinco Dan kaj la intimaj amikoj alvenis en
blankaj vestoj por adiaui lin. Veninte al la rivero Yishui,
unu el liaj amikoj ekludis muzikilon kaj Jing Ke ekkantis lau
la takto. La kantado farighis pli kaj pli tragika kaj emocia,
ke chiuj cheestantoj ekploris. Jing Ke kantis plue: "Siblas
vento super la frosta Yishui-rivero, la bravulo tuj foriros
sen reveno." La kantado farighis korshira, chiuj adiauantoj
montris grandan indighon kontrau la invadantoj. Jing Ke forveturis
sen retrorigardo. La priskribo estas vere kortusha.
Rilata artiko:
Admonado de Zou Ji al la regho Weiwang de
Qi-regno pri akcepto de kritiko