Zou Ji estas bela kaj alta. Iun matenon
li vestis sin antau spegulo kaj demandis al sia edzino:
"Kiu el mi kaj s-ro Xiu estas
pli bela?"
La edzino respondis: "Certe vi.
Chu s-ro Xiu estas komparebla kun vi?"
S-ro Xiu en la norda parto de urbo
estas fama belulo en Qi-regno. Zou Ji ne kredis la vorton de
la edzino kaj demandis al sia kromedzino:
"Chu mi au s-ro Xiu estas pli
bela?"
La
kromedzino respondis same kiel la edzino. La sekvantan tagon
amiko venis viziti Zou Ji. Zou faris al li la saman demandon
kaj audis saman respondon. En alia tago venis s-ro Xiu mem.
Zou longe pririgardis lin kaj opiniis, ke li estas malpli bela
ol Xiu. Li kashrigardis en spegulon kaj trovis, ke Xiu estas
multe pli bela ol li. Nokte li pensadis en la lito kaj venis
al la konkludo: "Mia edzino tiel respondis pro tio, ke
shi amas min; mia kromedzino tiel laudis min pro tio, ke shi
timas min; dume mia amiko komplimentis min nur pro tio, ke li
deziras mian favoron." Kaj en la kortego li diris al la
regho Weiwang:
"Mi bone scias, ke mi estas malpli
bela ol s-ro Xiu, sed pro tio, ke mia edzino amas min, mia kromedzino
timas min kaj mia amiko deziras ion de mi, ili chiuj diris,
ke mi estas pli bela ol s-ro Xiu. Nun nia lando havas vastan
teritorion kun 120 urboj. La tuta haremo amas vin; la korteganoj
timas vin, kaj chiuj en la regno deziras vian favoron. Lau tiu
rezono, via regha moshto estas izolita de la vero."
Samopiniante kun li, Weiwang faris
dekreton:
"Chiuj korteganoj kaj plebanoj,
kiuj vid-al-vide kritikos min, estos rekompencitaj per granda
premio; kiuj tion faros letere -- per la meza; kiuj tiel agos
antau la publiko kaj la kritiko atingos miajn orelojn -- per
la malgranda."
Che la komenco post la publikigo de
la dekreto la korteganoj konkure faris kritikojn kaj la kortego
estis plena de homoj kiel bazaro. Post kelkaj monatoj kritikantoj
malmultighis, kaj post unu jaro neniun kritikon oni povis fari.
Informighinte pri tio, la regnoj Yan, Zhao, Han kaj Wei venis
riverenci antau la regho Weiwang de Qi-regno. Jen venko super
malamiko en kortego.