Li Bai (701-762) estis granda romantisma
poeto de Tang-dinastio (618-907). Li estis unu el la plej grandaj poetoj en la
literatura historio de Chinio, kiuj pushis la chinan romantisman poezion al la
kulmino. Li estis reprezentanto de la china kulturo kaj ghuas renomon internacie.
Por pluapashe diskonigi lian kulturon, lia hejmloko Jiangyou de Sichuan-provinco
okazigos en la lasta tagdeko de septembro serion da rememorigaj aktivadoj por
la 1300-a datreveno de lia naskightago.
La unusemajna
aktivado inkluzivas ekspozicion de valoregaj konservajhoj de la Muzeo de Li Bai,
emision de memoriga koverto pri Li Bai, filatelan ekspozicion, simpozion de kulturo
de Li Bai, lanchon de stelearo de Li Bai, vesperon de poemoj de Li Bai kaj ekskurson
en la hejmloko de Li Bai. Samtempe televizio de Jiangyou kaj la Centra Televizio
de Chinio kunlaboros en faro de speciala rubriko kaj filmo "Turisma vojagho
en la hejmloko de Li Bai" por konigi la belecon de lia hejmloko.
Jen
liaj poemoj:
Penso en silenta
nokto
Rigardo al akvofalo
de Lushan-monto
Adiauo al
Meng Haoran forveturanta al Yangzhou
Ekveturo
de Baidi en Mateno
Al Wang
Lun