Penso
en silenta nokto
Antau
l' lit' la luno blanke brilas, sur la plank' la lum' al prujn' similas. Kapolev':
la lunon mi rigardas; kapoklin': hejmlokon mi sopiras.
Rigardo
al akvofalo de Lushan-montoEn
la sunbrilo monto Xianglu purpurfumon sendas, falakvo antau la rokmuro de la
supro pendas. La akvo rekte falas de la trimil-futa alto, kvazau la Arghentrivero
de l' chiel' descendas.
Adiauo
al Meng Haoran forveturanta al YangzhouAmik'
foriras de l' Flavgrua Tur' en okcidento, al Yangzhou en monat' de floroj en
nebulmomento. La vel' soleca malaperas fore en l' aero, nur Yangzi-fluo
restas rande de la firmamento.
Ekveturo
de Baidi en Mateno
Matene mi forlasis Baidi en nubar' kolora, en
sola tag' mi venas al Jiangling mil liojn* fora. Simiaj krioj audighadis de
ambau bordoj, la ship' leghera pasis tra l' montaro miltavola.
Al
Wang LunPor forvetur' per shipo mi
jam estas tute preta, de l' bord' audighas tretotakta kant' ekster atendo. La
akvo che Taohuatan ja profundas je mil futoj, profundas pli la am' de vi al
mi en chi momento.
--------------------------------------------------------------- *
Unu li-o egalas al duonkilometro. |